Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj 18.5.: ĈIELENIRO DE JESUO

18.5.: ĈIELENIRO DE JESUO

UNUA LEGAĴO

El la Agoj de la Apostoloj           (1, 1-11)

En mia unua libro, kiun mi skribis, ho Teofilo,      

mi raportis pri ĉio kion Jesuo faris kaj instruis,     

ekde la komenco de sia agado,   

ĝis Li leviĝis al la ĉielo.   

Antaŭ sia ĉieleniro Li, pere de la Sankta Spirito,   

donis siajn instrukciojn al tiuj,    

kiujn Li elektis kiel apostolojn.    

Al ili, post sia morto, Jesuo aperis           

kaj per multaj pruvoj montris sin vivanta.           

Dum kvardek tagoj Li sin prezentis plurfoje al ili,

parolante pri la regno de Dio.     

Iun tagon, manĝante kun ili, Li ordonis:  

„Ne eliru el Jerusalemo,

sed atendu la donacon promesitan de la Patro,   

pri kio Mi parolis al vi.   

Fakte, Johano baptis per akvo;   

sed vi, post malmultaj tagoj estos baptataj per la Sankta Spirito.“

Tiam ili, kiuj troviĝis kun Jesuo, demandis Lin:     

„Sinjoro, ĉu ĉi tiu estas la tempo,            

en kiu Vi restarigos la regadon al Izraelo?“          

Sed Li respondis:           

„Ne apartenas al vi koni la tempon, kiam ĉi tio okazos.    

Nur la Patro povas tion decidi.   

Sed vi ricevos la forton de la Sankta Spirito,        

kiu baldaŭ venos sur vin.           

Tiam vi fariĝos miaj atestantoj en Jerusalemo,    

en la tuta Judeo kaj Samario ĝis la fino de la tero.“          

Tion dirinte, Li suprenleviĝis antaŭ iliaj okuloj.    

Poste nubo malaperigis Lin for de ilia vido.         

Kaj dum ili fikse rigardadis al la ĉielo,      

jen alproksimigis al ili du viroj blanke vestitaj, kiuj diris:   

„Viroj galileanoj, kial vi rigardas la ĉielon?           

Jesuo, kiu forlasis vin por leviĝi al la ĉielo, iam tiel same revenos.“            

*

DUA LEGAĴO

El la letero de la apostolo Paŭlo al la Efezanoj (1, 17-23)

Gefratoj,

en miaj preĝoj mi memoras pri vi,

por ke Dio, la glora Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, donu al vi la saĝecon, kiu venas de la Spirito,

kaj ke Li sin montru al vi, por ke vi povu pli kaj pli bone koni Lin.

Mi petas de Dio, ke vi estu lumigataj en via koro, por ke vi komprenu, al kia celo Li vokas vin,

kian riĉecon de gloro Li pretigis al tiuj, kiuj al Li apartenas, kaj per kia supermezura forto Li agadis

favore al ni, kiuj kredas je Li.

Temas pri la sama energio kaj ĉiopova forto, kiun Dio manifestis, kiam Li revivigis Kriston kaj levis Lin al la ĉielo,

donante al Li ĉian povon apud si.

Tie Li estas super ĉiuj regantoj, aŭtoritatoj

kaj ĉiuspecaj potencoj de ĉi tiu mondo kaj de la estonta. Dio metis ĉion antaŭ liajn piedojn

kaj starigis Lin kapo de la tuta Eklezio, kiu estas la korpo de Kristo.

Kaj Kristo plene efektivigas ĉion kaj estas en ĉio. 

*

EVANGELIO

Fino de la evangelio laŭ Mateo   (28, 16-20)

En tiu tempo la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo antaŭe indikis al ili. Kiam ili vidis Lin, ili adorkliniĝis,

kelkaj tamen hezitis kredi. Jesuo alproksimiĝis kaj diris:

„Estas donita al Mi ĉia potenco en la ĉielo kaj sur la tero.

Iru do kaj faru ĉiujn popolojn de la mondo disĉiploj, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito,

kaj instruu ilin observi ĉion, kion Mi ordonis al vi.

Kaj sciu, ke Mi estos kun vi ĉiam, ĝis la fino de la mondo.“