Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj 7-a PASKA DIMANĈO – 21.5.

7-a PASKA DIMANĈO – 21.5.

UNUA LEGAĴO

El la Agoj de la Apostoloj 1, 12-14

Post kiam Jesuo estis levita en la ĉielon, 

la apostoloj revenis el la Olivarba monto al Jerusalemo, 

je distanco de la sabata vojo. 

Enirinte en la urbon, ili iris al la supra ĉambro, kie ili loĝis. 

Ili estis: Petro kaj Johano, Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, 

Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, Simon, nomata Zeloto, 

kaj Judas, frato de Jakobo. 

Ĉiuj estis unuanimaj kaj konstantaj en preĝado, 

kun kelkaj virinoj, kun Maria, patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj. 

RESPONSORIA PSALMO 26 (27)

R/ En la lando de la vivantoj 

mi kontemplos la bonecon de la Sinjoro. – R/

La Sinjoro estas mia lumo kaj mia savo: 

kiun mi devas timi? 

La Sinjoro estas la defendo de mia vivo: 

kiu povas min teruri? – R/

Nur unu aferon mi petas de la Sinjoro, 

nur ĉi tion mi deziras: 

ke mi restu en la domo de la Sinjoro dum mia tuta vivo, 

por ĝui la bonecon de la Sinjoro kaj admiri lian templon. – R/

Aŭskultu, Sinjoro, mian sopiran voĉon; 

kompatu min kaj respondu al mi! 

Al Vi parolas mia koro, 

Vin serĉas mia vizaĝo. – R/

DUA LEGAĴO 

El la unua letero de la apostolo Petro 4, 13-16

Amataj, ĝoju pro via partopreno en la suferoj de Kristo, 

por ke vi ankaŭ ĝoju kaj jubilu, kiam Li montros sian gloron. 

Feliĉaj estas vi, se vi estas insultataj pro tio, ke vi estas disĉiploj de Kristo!

Tiam la potenca Spirito de Dio estas en vi.

Neniu el vi kondutu tiel, ke vi povu esti riproĉataj pro mortigo, ŝtelo, malbonfaro aŭ perfido.

Sed se iu suferas ĉar li estas kristano, li ne hontu, sed gloru Dion pro tio.

*

AKLAMO kp Joh 14, 18; 16, 22

R/ Haleluja. – R/ 

Mi ne lasos vin orfaj – diras la Sinjoro -. 

Mi revenos al vi kaj via koro pleniĝos de ĝojo. – R/ 

*

EVANGELIO 

El la evangelio laŭ Johano 17, 1-11a

En tiu tempo, levante la okulojn al la ĉielo, Jesuo diris: 

„Patro, la horo venis: 

gloru vian Filon, por ke la Filo montru vian gloron. 

Vi donis al Li aŭtoritaton super ĉiu homo, 

por ke Li havigu la eternan vivon al ĉiuj, kiujn vi konfidis al Li. 

Jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la unikan veran Dion 

kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. 

Mi montris vian gloron sur la tero, 

plenumante la taskon, kiun Vi ordonis al Mi. 

Kaj nun, Patro, donu al Mi la gloron, 

kiun Mi havis apud Vi antaŭ la ekzisto de la mondo. 

Vi konfidis al Mi la homojn elektitajn el ĉi tiu mondo 

kaj Mi manifestis al ili vian nomon. 

Ili estas viaj, Vi ilin donis al Mi, kaj ili obeis al via vorto. 

Nun ili scias ke ĉio ajn, kion Vi donis al Mi, venas de Vi. 

Ankaŭ la vortojn, kiujn Mi ricevis de Vi, Mi transdonis al ili. 

Ili akceptis tiujn kaj agnoskas senhezite, 

ke Mi venis el Vi, kaj ili kredas, ke Vi sendis Min. 

Mi preĝas por ili: ne por la mondo, 

sed por tiuj, kiujn Vi konfidis al Mi, ĉar ili estas viaj. 

Ĉio mia estas via, ĉio via estas mia, kaj en ili montriĝas mia koro. 

Mi jam ne estas en la mondo, sed ĉi tiuj ankoraŭ estas tie. 

Mi revenas al Vi.“