Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj PENTEKOSTO –  28-a de majo

PENTEKOSTO –  28-a de majo

UNUA LEGAĴO 

El la Agoj de la Apostoloj 2, 1-11

Kiam estis la Pentekosta tago, 

la kredantoj troviĝis kune en la sama loko. 

Kaj subite el la ĉielo aŭdiĝis sono kvazaŭ blovego de forta vento, 

kaj tiu plenigis la tutan domon, kie ili estis. 

Tiam ili vidis ion, kiel fajrajn langojn, 

kiuj disiĝis kaj venis sur ĉiun el ili. 

Ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito 

kaj komencis paroli en aliaj lingvoj, 

kiel la Sankta Spirito donis al ili. 

En Jerusalemo troviĝis piaj Judoj el ĉiuj nacioj.

Kiam aŭdiĝis tiu bruo, kunvenis la homamaso kun granda miro, 

ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per la lingvoj de la ĉeestantoj. 

Kaj pro tio ĉiuj, treege surprizite diris: 

„Ĉu ne estas galileanoj tiuj parolantoj? 

Kiel do, ĉiu el ni aŭdas ilin en nia denaska lingvo? 

Ni estas Partoj, Medoj, Elamanoj, de Mezopotamio, 

de Judeo kaj Kapadokio, de Ponto kaj de Azio, 

de Frigio kaj Pamfilio, de Egiptujo kaj Libio apud Kireno, 

Kretanoj kaj Araboj, eĉ fremduloj el Romo, Judoj kaj prozelitoj. 

Kaj tamen ni aŭdas ilin rakonti en niaj lingvoj 

la mirindaĵojn de Dio.“ 

*

RESPONSORIA PSALMO 103 (104)

R/ Sendu vian Spiriton, Sinjoro, kaj renovigu la teron. – R/ 

Laŭdu, mia animo, la Sinjoron! Sinjoro, mia Dio,

kiel granda vi estas! Kiel grandaj estas viaj faroj, Sinjoro!

La tero estas plena de viaj kreitaĵoj. – R/

Se Vi forprenas vian Spiriton,

ili mortas kaj revenas al sia polvo.

Sed se Vi sendas vian Spiriton,

ili vivas, kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero. – R/

Poreterne estu gloro al la Sinjoro:

la Sinjoro estu glorata de siaj kreitaĵoj.

Agrabla estu al Li mia kantado:

mia ĝojo estas en la Sinjoro. – R/

*

DUA LEGAĴO

El la unua letero de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj 12, 3b-7.12-13

Gefratoj, neniu povas diri: „Jesuo estas nia Sinjoro“, 

se li ne estas gvidata de la Sankta Spirito. 

Ekzistas diverseco de donacoj, sed unika estas la Spirito. 

Kaj ekzistas diverseco de servoj, sed unika estas la Sinjoro. 

Kaj ekzistas diverseco de agadoj, 

sed unika estas Dio, kiu ĉion movas. 

Al ĉiu tamen 

la manifestado de la Spirito estas donita por komuna utilo. 

Kristo estas kvazaŭ unika korpo kun multaj membroj. 

Kiel ili ĉiuj, kvankam multaj, estas unika korpo, 

tiel ankaŭ estas Kristo. 

Ĉar kiel en la unika Spirito ni ĉiuj, 

ĉu Judoj aŭ paganoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj, 

baptiĝis por fariĝi unika korpo, 

*

SEKVENCO

Venu, Spirito Sankta,

sendu el la ĉielo vian luman radion.

De l’ mizeruloj patro,

de ĉiu grac’ donanto de ĉiu koro lumo.

*

Supera fortiganto,

de l’ koro dolĉa gasto,

de l’ homo subtenanto.

*

Ripozo en penado,

mildigo en varmego,

konsolo en plorado.

*

Ho lumo beatega,

penetru en la koron

de la fidelularo.

*

Sen via grac’

nenio troviĝas en ni sankta,

nenio senmakula.

*

Forlavu malpuraĵojn,

akvumu sekan grundon,

vunditon resanigu.

*

Fleksu necedemulon,

la frostanton varmigu,

gvidu devojiĝanton.

*

Al la fidelularo

tutplene Vin fidanta

la sep karismojn donu.

*

La virtulon premiu,

donacu sanktan morton,

kaj la ĉielan ĝojon.

Amen. Haleluja.

*

EVANGELIO

El la evangelio laŭ Johano 20, 19-23

Kiam vesperis en tiu unua tago de la semajno, la disĉiploj estis kune en la vespermanĝejo, kun pordoj fermitaj pro timo antaŭ la Judoj.

Subite Jesuo venis, ekstaris meze de ili kaj salutis ilin: „Paco estu kun vi!“

Poste Li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj ĝojis, vidante la Sinjoron.

Denove Jesuo diris al ili: „Pacon al vi!

Kiel la Patro sendis Min, tiel ankaŭ Mi sendas vin.“ Kaj, dirinte tion, Li elspiris sur ilin, kaj diris: „Ricevu la Sanktan Spiriton:

kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estos pardonitaj; kies vi ne pardonos, al tiuj ili ne estos pardonitaj.“