Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj SANKTA JOZEFO LABORISTO – 1-a de majo

SANKTA JOZEFO LABORISTO – 1-a de majo

UNUA LEGAĴO

El la libro de la Genezo  1, 26-2, 3

Dio diris:

„Ni kreu homon laŭ nia bildo, similan al ni; kaj li regu super la fiŝoj de la maro

kaj super la birdoj de la ĉielo, super la hejmaj kaj sovaĝaj bestoj, kaj super ĉiuj rampuloj de la tero.“

Poste Dio kreis homon laŭ sia bildo kaj aspekto: kiel viro kaj virino Li kreis ilin.

Dio benis ilin kaj diris al ili:

„Estu fekundaj kaj multiĝu, plenigu la teron;

ĝin submetu al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro, super la birdoj de la ĉielo kaj super ĉiuj bestoj,

kiuj moviĝas sur la tero.“

Kaj Dio diris:

„Jen Mi donas al vi ĉiujn herbojn, kiuj produktas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero,

kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas frukton kaj produktas semon: ili estos via nutraĵo.

Al ĉiuj bestoj sovaĝaj,

al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampuloj sur la tero, kiuj havas en si vivan spiron,

Mi donas ĉiun verdan herbaĵon, kiel manĝaĵon.“ Kaj fariĝis tiel.

Dio rigardis ĉion, kion Li faris, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. De tiu mateno al vespero estis la sesa tago de la kreado.

Tiel estis kompletigitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. Tiam Dio finis en la sepa tago la laboron, kiun Li faris,

kaj ripozis en la sepa tago.

Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin,

ĉar en ĝi Li ripozis de la tuta laboro, kiun Li faris kreante.  

RESPONSORIA PSALMO 89 (90)

R/ Benu, Sinjoro, la agadojn de niaj manoj. – R/   

Sinjoro, Vi estis por ni rifuĝejo dum generacioj.   

Antaŭ ol la montoj naskiĝis,       

antaŭ komenco de la tero,         

dum ĉiuj jarcentoj Vi estas Dio. – R/        

Sinjoro, Vi revenigas homon al polvo, dirante:     

„Malantaŭen, homoj!“  

Mil jaroj estas antaŭ viaj okuloj kiel la hieraŭa tago,        

kiu pasis, kiel nokta gardoparto. – R/       

Instruu nin kalkuli niajn tagojn,  

por ke ni vivu kun saĝeco.          

Turniĝu al ni, Sinjoro!    

Kiel longe Vi atendas? Kompatu viajn servantojn. – R/      

Satigu nin matene per via graco,

kaj ni kantos kaj ĝojos dum nia tuta vivo.

La favoro de la Sinjoro, nia Dio, estu super ni.     

Benu, Dio, la agadojn de niaj manoj. – R/

EVANGELIO

El la evangelio laŭ Mateo           13, 54-58

En tiu tempo, Jesuo, irante al sia patrujo, instruis en la sinagogo. Liaj samlandanoj miregis kaj diris:

„Sed kiu donis al Li ĉi tiun saĝecon kaj miraklopovon? Ĉu Li ne estas la filo de la ĉarpentisto?

Lia patrino estas Maria,

kaj liaj fratoj Jakobo, Jozefo, Simon kaj Judas. Kaj liaj fratinoj estas ĉiuj ĉe ni.

Kiel do Li faras kaj parolas tiel?“

Kaj pro tiuj argumentoj ili ne aŭskultadis Lin.

Sed Jesuo diris al ili:

„Profeto estas sen honoro ĉefe en sia patrujo kaj en sia hejmo.“ Kaj pro ilia nekredemo Li faris tie malmultajn miraklojn.