Hejmo Espero Katolika Espero Katolika – Numero UNU

Espero Katolika – Numero UNU

Espero Katolika estas la plej malnova E-revuo, kiu daŭre aperas.

Ĝia unua numero meritas aperi en nia paĝaro tia, kia ĝi eliris el  presejo: pro tio, ĉi tie Vi trovos la plenan HTML-kopion de tiu historia numero, kun kelkaj historiaj notetoj.La suba bildo montras la orumitan kovrilon per kiu estis binditaj la unuaj jarkolektoj  de EK prezentitaj al Papo Sankta Pio la 10a en 1906: meze de la kovrilo estas la blazono de la tiama Papo.

Bonan legadon!

 
Se oni deziras koni la precizan “naskiĝdaton” de nia revuo, jen: la unua numero estis enpoŝtigita la 14an de novembro 1903 en Tours.
Ekstera Kovrilo –  La ekstera 4-paĝa kovrilo estis presita sur verda papero. Ĉi tiu aranĝo restos la sama dum ĉiuj postaj numeroj. La formato de la revuo estis 13 x 21,2 cm.
Kolofono – Diversaj informoj kompletigas la adresaron de la Ekstera Kovrilo. 

Inter la “rajtigitoj” de EK (la estontaj landaj reprezentantoj de IKUE) ni havas informojn nur pri:

grafo Gallois – kunfondinto de la unua itala E-revuo (1902) kaj de la unua E-grupo en Italio (Riolunato);

s-ro O’Connor, kies lernolibro estis dum jaroj la sola instruilo por angloj; 

la katolika pastro Antonio Guinart de Valencio, kiu fariĝis esperantisto pro “komplezemo”; fakte la hispana E-pioniro Jimenez Loiro tre ofte vizitis lin, kiu estis redaktoro de monaĥa revuo. Loiro deziris ke Guinart ion publikigu pri esperanto en la de li redaktata monaĥa revuo: ĉi-cele Loiro lasis al Guinart multajn esperantaĵojn. Finfine Guinart decidis legi la propagandilojn “kvazaŭ nur pro komplezemo”. La legado tiom efikis, ke Guinart fariĝis fervora esperantisto (ses estis la artikoloj favoraj al esperanto, kiujn li publikigis en sia monaĥa revuo!)  Li estis ankaŭ aŭtoro de gramatiko kaj de vortaro, kaj redaktoro de “La Suno Hispana”;

s-ro Luis E. Sepulveda, ĉiliano, fondinto de la unua ĉilia societo de Esperanto kaj redaktoro de la unua propaganda gazeto en Ĉilio;

s-ro Kazimir Osipovic Ostanievic (1859-1911) pioniro de Esperanto, prezidanto en 1899-1902 de la E-societo “Espero” en Petrograd, mecenato kaj posedanto de vasta E-biblioteko

Fine de la paĝo estas la informo pri la malfrua apero de la revuo……  (hem, hem, la historio ripetiĝos…..).

Paĝo 1

Paĝo 1 – Ĝi prezentas la poezion omaĝe al Pio la 10a, elektita Papo la 4an de aŭgusto 1903, do, malmultajn monatojn antaŭ la alveno de la revuo al abonantoj.

Verdire Espero Katolika estus devinta aperi tre pli frue, sed teknikaj problemoj malebligis ĝian aperon: iusence nia revuo estis “koncipita” dum la papado de Leono la 13a (je decembro 1902 datiĝas la provo starigi la societon pri kiu ni parolas je paĝo 2) kaj ĝi “naskiĝis” dum la papado de Pio la 10a.

Laŭ la transrakontita tradicio, Pio la 10a mem legis ĉi tiun poemon. Li tion faris en 1906 kiam la roma esperantista pastro Luigi Giambene donacis al li la unuajn jarkolektojn de EK.

Ni parolas pri “transrakontita tradicio”, ĉar laŭ tio kion Giambene mem notis en la frontpaĝo de la bindita EK-kolekto donita al la Papo (kaj rericevita donace), la okuloj de Pio la 10a “falis sur la paĝon 65an. Li provis legi, ridetis, kaj poste diris: Mi ne povas legi, sed mi bone komprenas”.

En la menciita bindita kolekto estas du “paĝoj 65” (ĉar ĝi enhavas plurajn jarkolektojn). La unua paĝo 65a entenas alian poemon de Pastro Dombrovski, titolitan “Dio”; la dua “paĝo 65” entenas anoncon de la fondinto de EK, pastro Peltier, pri kunveno de katolikoj kadre de la unua kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer.

La aŭdienco donita de Pio la 10a al Giambene rezultigis la unuan papan benon al Espero Katolika.

Paĝo 2 – La ĉefartikolo de la redaktoro Henri Auroux klarigas la ideon kaj la eventon kiuj kondukis al la apero de nia revuo. La ideo: starigo de societo por disvastiĝo de esperanto en la katolikan mondon; la evento: la malsukceso de la ideo. Oni transiris al eldonado kaj la revuo alprenis la nomon de la planita societo: ESPERO KATOLIKA.

Oni rimarku la uzatan stilon. La esprimo “maleksa tago” estas rava, ĉu ne? Henri Auroux – la redaktoro kiu subskribas la ĉefartikolon – fakte estis esperantisto kun precizaj ideoj siaj pri la I.L.. Post ne multe (ekde numero 5) okazos lia foriro el la redakcio, i.a. pro lia starpunkto favore al reformo de Esperanto. 

Pri Auroux ekzistas neniuj biografiaj notoj en “Enciklopedio de Esperanto” nek en “Esperanto en perspektivo”, verŝajne pro la fakto ke li fariĝis idisto. Kiu povas helpi “retrovi” ĉi tiun samideanon? Kontaktu nin!!!

Sed ni scias, ke kiam Auroux skribas “ni”, li celas ankaŭ la fondinton, pastron Emile Peltier (1870-1909), direktoro de EK, kaj poste ĝia dua redaktoro.

Paĝo 3 – Post principaj deklaroj – tre altaj – oni transiras al pli surteraj, praktikaj indikoj: la abonkosto de la revuo. La revueto restas esence “franca” ankaŭ en la indiko de la tarifo: 2 francajn frankojn en Francujo; 2,50 ekster Francujo. 

Kiu estas la egalvaloro de du francaj frankoj de 1903 laŭ la nunaj eŭroj? 
6,29 eŭrojn.

Paĝo 4 – Gravas rimarki, ke inter la unuaj temoj de EK jam estis la PACO, per eta metaforo pri la renkonto de civilizacioj.

Paĝo 5 – Alia artikoleto de Henri Auroux kiu denove pledas por aktiva engaĝiĝo de katolikaj esperantistoj.

Paĝo 6 – Vere la esperantistoj estis pioniroj en multaj sektoroj. Ili – kiuj multajn jardekojn antaŭ Eŭro, jam havis la “stelojn” – jam en 1903 proponis la starigon de tio, kion oni nomos “internacia respondkupono”. Ĉi tiun proponon Pastro Peltier relanĉos ankoraŭ en EK, numero 8.  La IRK naskiĝos en 1906.

Sekvas revuo de revuoj, ĉefe francaj: kiel dirite, la internacia panoramo de nia EK komence estis iom limigita.

Paĝo 7 – La numero unu finiĝas per artikoleto kiu prezentas alifakajn kongresojn (verŝajne la publikigo iomete celis diri: la aliaj asocioj faras internaciajn kongresojn, kaj ni? Efektive mankis ankoraŭ du jaroj antaŭ la UK en Boulogne-sur-Mer – kaj la katolikaj esperantistoj devos atendi ĝis 1910).

Paĝo 8 – La lasta paĝo de nia numero unu anoncas la strangan decidon de higienistoj kontraŭ la starigo de naciaj ministerioj por publika sano,  kaj komentas la malmultan “socialistecon” de la socialistoj…  

Tiel iris la aferoj en 1903: la estonta realo estos tute alia…. 

Tria Kovrila paĝo

La tri komencaj avizoj aspektas “kuriozaj”.

  1. – ĝi estas memevidenta eldiro: se Vi pagis, Vi ricevos sen repagi (verŝajne estus pli facile diri: la kotizo de Vi pagita rajtigas Vin ricevi la unuan jarkolekton de la revuo);
  2. – pri la formota Biblioteko de EK ne klaras ĉu oni devas sin turni al la direktoro por donaci librojn, aŭ por fariĝi estonta kliento;
  3. – kiel oni konstatos en la postaj EK-numeroj, ĉi tiu promeso baldaŭ falos, pro la aperontaj prilingvaj artikoloj – aŭ la diskut-artikoloj pri reformoj (cetere, debato tre vasta tiuepoke, ĉar i.a. alproksimiĝis la Ido-skismo).

La suba listo pri esperantistaj gazetoj verŝajne estas en kunligo kun la avizo pri la fakto, ke EK ne parolas pri la Lingvo Internacia.

Kvara Kovrila paĝo 

REKLAMO!

Neniam reklamo estis pli trafa: EK ekiras, per simpla veturilo (biciklo, ĉar EK estas ankoraŭ eta), tamen produkto de estonte fama firmao – starigita la saman jaron kiam naskiĝis EK. La starto estis bonega, ni povas diri 100 jarojn poste.

Por scii kiel plu evoluis tiu firmao, kliku ĉi tie