La Sinjorino de la Espero

Muziko de Egidio Circelli OFM
Tekston laŭ P. M. Carolfi kaj sac. Sz. Wejland prilaboris W. Tomaszewski

Esperanta nin kolektu sento,
aktivigu ĝi IKUE-anojn;
nin patronoj voku en konsento
Sanktaj Pio, Maksimiliano!

Ho Sinjorino, Nia Espero,
donu konkordon, Patrin’ de Di’;
Vi de l’ ĉielo gardu la teron,
ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!

IKUE-a penu familio
la militon igi for de l’ tero,
por ke ĉiu raso kaj nacio
povu pace vivi en prospero.

Ho Sinjorino, Nia Espero,
donu la pacon, Patrin’ de Di’;
Vi de l’ ĉielo gardu la teron,
ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!

Vortoj Kristaj veku nian ardon,
frata amo gvidu nin al celo
sub la verda agu standardo
kaj la Kruco brilu sur la stelo!

Ho Sinjorino, Nia Espero,
donu la amon, Patrin’ de Di’;
Vi de l’ ĉielo gardu la teron,
ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!

Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support