Hejmo Eventoj Kongresoj 59-a KONGRESO DE IKUE

59-a KONGRESO DE IKUE

sub protekto de kunpatronoj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio 

VELEHRAD (Ĉeĥa Respubliko) 08-15 julio 2006

Ĉefa temo: EŬKARISTIO – RENKONTO KUN JESUO KRISTO

Saluto de ĉefepiskopo Stanisław Ryłko, prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj

TRADUKO

Sinjoro Prezidanto,

mi ĝojas sendi saluton de komuneco kaj de paco al ĉiuj partoprenantoj en la 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kiu disvolviĝas en ĉi tiuj tagoj en Velehrad, en Ĉeĥa Respubliko.

La temo de via Kongreso “Eŭkaristio, renkonto kun Jesuo Kristo” vokas al la centreco de la eŭkaristia mistero, kiun la Dua Vatikana Koncilio difinas «fonto kaj kulmino de la tuta kristana vivo» (DUA VATIKANA EKUMENA KONCILIO, Dogma Konstitucio pri la Eklezio Lumen gentium, n. 11). Se fakte la kristana vivo esprimiĝas per la plenumo de la plej granda el la ordonoj, la amo al Dio kaj al gefratoj, ĉi tiu amo trovas sian fonton ĝuste en la plejsankta sakramento de Eŭkaristio, ne hazarde nomata «sakramento de la amo» (Kp. S. TOMASO DE AKVINO, S.T., III, q. 78, a. 3).

Eŭkaristio estas la sakramento kiu plilongigas ĝis la fino de la tempoj la enkarniĝon de la amo de Jesuo Kristo al ĉiuj homoj. La Sinjoro diris: «Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj» (Joh 15, 13). Jesuo Kristo, ĉiamigante sian pasionon, morton kaj resurekton en la sakramento de Eŭkaristio, igas ĉeestanta en ĉiu tempo sian amon al la homo. Kristo ĉeestas en la mondo, Kristo ĉeestas en Eŭkaristio! Dio la Patro, «amiko de la homoj» (S. CIRILO DE JERUSALEMO, Mistagogia katekizado, V, 7), prenis la iniciaton starigi kun ili – per la donaco de sia Ununaskita Filo – rilaton de amikeco kaj de komuneco (Kp. Apo 3, 20). La homo bezonas la Eŭkaristion, ĉar li bezonas renkonti Kriston kaj amikiĝi al li. Papo Benedikto la XVI asertis: «Por ĉi tiu amikeco ni devas engaĝi nin ĉiutage denove. Amikeco signifas komunecon en la penso kaj en la volo. En ĉi tiu komuneco de penso kun Jesuo ni devas ekzerciĝi, diras al ni sankta Paŭlo en la Letero al la Filipianoj (kp 2, 2-5). Kaj ĉi tiu komuneco de penso ne estas afero nur intelekta, sed ĝi estas komuneco de la sentoj kaj de la volo, kaj do ankaŭ de la ago» (BENEDIKTO la XVI, Homilio. Sankta Meso de la Krismo en la vatikana Baziliko, 13-a de aprilo 2006).

Per la renkonto kun Kristo la kristano nutriĝas kaj sensoifiĝas je la fonto de la amo por eniri la vojon de karitato kaj de solidareco, kaj progresi en ĉi tiu irado: «Eŭkaristio devas fariĝi por ni lernejo de vivo, en kiu ni lernas donaci nian vivon» (BENEDIKTO la XVI, Homilio. Sankta Meso por la pastra ordino, 7-a de majo 2006). Eŭkaristio fariĝas, tiel, ligilo de komuneco inter la homoj. La unueco, kiun vi serĉas en via asocio, devas fonti el la eŭkaristia mistero. Kiel asertas sankta Johano Krizostomo, «fakte, kiel pano estas tutaĵo, kvankam ĝi konsistas el multaj grajnoj, kaj ĉi tiuj, kvankam nevidate, ĉiel ajn troviĝas en ĝi, tiel ke ilia diferenco malaperas pro ilia perfekta kunfandiĝo; en la sama maniero ankaŭ ni estas reciproke kunigitaj inter ni kaj ĉiuj kune kun Kristo» (S. JOHANO KRIZOSTOMO, Homilioj pri la unua Letero al la Korintanoj, 24, 2: PG 61, 200). Mi bondeziras al vi ke la unuiĝo al Kristo ĉiam pli aligu vin al la unueco de lia Korpo kiu estas la Eklezio (Kp. JOHANO PAŬLO la II, Encikliko Ecclesia ed eucharistia, n. 23), kaj ke ĉi tiu Kongreso donu abundajn fruktojn de unueco, de paco kaj de komuneco.

[ORIGINALE EN ESPERANTO:] Kun kuraĝigo por la laboroj de Via kongreso kaj por la progreso de IKUE, mi sendas al ĉiuj partoprenantoj mian paŝtistan benon.

Stanislaw Ryłko Prezidanto

10.07.2006

Dum la posttagmezo kaj kongresanoj vizitis la bazilikon de Velehrad kaj la vespera programo finiĝis per la eŭkaristia adorado.

09.07.2006

La konata moravia pilgrimloko Velehrad gastigas la ĉi-jaran 59an IKUE kongreson, kun la partopreno de cento da katolikaj esperantistoj el deko da landoj de Eŭropo sed ankaŭ el Kanado. La solena inaŭguro de la kongreso okazis hodiaŭ 9an de julio en la baziliko dediĉita al la Ĉielenpreno de Virgulino Maria kaj sanktaj Cirilo kaj Metodio, patronoj de Eŭropo. La solenan meson en E-o ĉefcelebris la ĉefepiskopo de Olomouc kaj prezidanto de la Ĉeha episkopara konferenco, mons-ro Jan Graubner. Li afable transprenis la alta protektadon de la kongreso. Ĉefepiskopo Graubner ankaŭ ĉeestis la solenan inaŭguron de la kongreso: li bonvenigis la ĉeestantojn, esprimante la esperon ke la historia Velehrad, kara loko por la ĉeĥa Eklezio, havas ion por proponi ankaŭ al katolikaj esperantistoj kaj ke ĝi riĉigos ilin.  La inaŭguron ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de KELI, de Ĉeha E-asocio kaj de la handikapula asocio tutmonda. 

Salutmesaĝojn sendis ankaŭ kardinalo Miroslav Vlk kaj mons-ro Stanisław Ryłko.

Kard. Vlk, ĉefepiskopo de Prago, skribis: “mi deziras al ĉiuj viaj aktivadoj Dian benon kaj sukceson. Mi rememoras, ke dum miaj renkontoj kun esperantistoj en mia junaĝo, ni interparolis ne nur pri la internacia lingvo mem, sed ankaŭ pri la idealoj de interkompreniĝado inter la homoj, inter la nacioj. Mi estas profunde konvikita, ke tiu ĉi belega idealo estas nuntempe pli ol iam antaŭe aktuala. Mi deziras al la kongreso ĝojan etoson en reciproka interkompreniĝo kaj benitajn aktivadojn en laboro por interpaciĝo kaj interkompreniĝo sur internacia kampo”.

En sia longa mesaĝo, mons. Stanisław Ryłko, prezidanto de la papa konsilio de la laikoj, esprimante ŝaton por la elektita temo kiu vokas al la centreco de la eŭkaristia mistero, fonto kaj kulmino de la tuta kristana vivo, memorigis kiel la homo bezonas la Eŭkaristion, ĉar li bezonas renkonti Kriston kaj amikiĝi al li, havi kun li komunecon en la penso kaj en la volo, kiel la Papo diris. Eŭkaristio fariĝas, tiel, ligilo de komuneco inter la homoj. Pro tio, jen la petsopiro adresita de mons-ro Ryłko al la katolikaj esperantistoj, la unueco, kiun vi serĉas en via asocio, devas fonti el la eŭkaristia mistero. Mi bondeziras al vi ke la unuiĝo al Kristo ĉiam pli aligu vin al la unueco de lia Korpo kiu estas la Eklezio”.

DANKON AL MARIJA BELOŠEVIĆ PRO LA RAPORTO KAJ FOTOJ

10.07.2006

11/12. 07.2006

13/14. 07. 2006

La antaŭlastan tagon prelegon pri la temo «Ĉu kristanoj bezonas komunan linvon» prezentis Jan Kalný. Prelegon pri la temo «Eŭkaristio kaj kroataj sanktuloj kaj beatuloj» kun aparta atento al beataj kardinalo Alojzije Stepinac kaj beata Ivan Merz prezentis Marija Belošević.

Krome, ŝi ankau prezentis la vivon kaj agadon de franciskano Placido Cortese, t.n. Kolbe de Cres, kiu ankaŭ kiel martiro mortis dum la 2a mondmilito.Postagmeze en la baziliko meson celebris la ĉefepiskopo Karel Otčenašek. Vespere sekvis la internacia vespero, al kiu oni serioze prepariĝas vidu: Kronenberger,…

EN la baziliko la kongresanoj havis la honoron vidi la oran rozon kiu  al la baziliko en la jaro 1985 donacis Papo Johano Paŭlo la 2a.