Hejmo Eventoj Kongresoj 64-a KONGRESO DE IKUE

64-a KONGRESO DE IKUE

OLYMPUS DIGITAL CAMERA

(en la koro de) Zagreb, Kroatio 
de la 16a ĝis 22a de julio 2011

LA ALIĜILO EN FORMATO PDF

Ĉefa temo:
“Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos”. (Luk 21, 17-18)

Subtemoj:

– Persekutoj kontraŭ kristanoj en la mondo; 

– La atesto de la martiroj dum la historio de la Eklezio; 

– La signifo de la martirigo; 

– La atesto de Johano Paŭlo la 2a en la jaro de lia beatproklamo (Pardoni kaj Pardonpeti – la mesaĝo de JPII; 25-jaroj de la Spirito de Asizo, k.a.) 

–   Interreligia dialogo en dokumentoj de la Katolika Eklezio 

–   Dialogo por la repacigo: kiun rolon havas Esperanto? 

   Aldona temo: Privataj laikaj organizoj en la Eklezio: rajtoj-devoj 

KONGRESEJO:

OLYMPUS DIGITAL CAMERA

Ĉefepiskopa granda seminario estis fondita la 15an de julio en la jaro 1563, kaj kiel la unua jaro de la funkciado estis notita jaro 1576. De tiam, dum pluraj jarcentoj la seminario estas loko de edukado de junuloj kiuj decidis dediĉi sian vivon servante la popolon en la nomo de Jesuo.  Ĝis antaŭ deko da jaroj en la konstruaĵo troviĝis ankaŭ teologia fakultato. Post kompleta renovigo (inter la jaroj 2005 kaj 2007) la zagreba ĉefepiskopo kardinalo Josip Bozanić decidis ke parto de la seminaria domaro iĝu Ĉefepiskopa paŝtista instituto kaj ke ĝi estu dediĉita al konstanta edukado de klerikoj, sed ankaŭ de laikoj. En tiu parto troviĝas granda amfiteatra salono kun 300 sidlokoj, kaj du malpli grandaj. La seminario troviĝas tuj apud la katedralo.

La Providenco aranĝis ke en 2010 IKUE kongresis “je la ombro de la Katedralo de la Sankta Koro de Montmartre” en Parizo kaj en 2011 “je la ombro” de la katedralo de Zagrebo kiu ĉiam havis gravan kaj grandan signifon por kroatoj ĉu en- ĉu ekster- lande vivantaj.

Krome, ne forgesu, ke en la katedralo troviĝas tombo de du kardinaloj: beata Alojzije Stepinac kaj Franjo Kuharić.

Gravas la mencio, ke neniam ĝis nia kongreso, en la seminario okazis iu laika plurtaga okazaĵo.

OLYMPUS DIGITAL CAMERA

ALKLAKU LA FOTON POR PLI GRANDA FORMATO

En la parto kie dum la jaro loĝas seminarianoj oni foje gastigas seminarianojn kiuj venas por studvizito al Zagreb.

La parto kie troviĝas la Instituto loĝigas partoprenantojn de diversaj fakkunvenoj organizitaj de la Instituto. Krome, tie regule oni loĝigas kardinalojn kaj (ĉef)episkopojn okaze de kunsidoj aŭ iliaj vizitoj al Zagreb. 

Somere, t.e. de la 15a de julio ĝis fino de aŭgusto, ĉio estas fermita pro feriado kaj/aŭ necesaj riparoj. 

Okaze de nia kongreso, parto de la dungitoj dank’ al peto de rektoro pretis mallongigi siajn feriojn. Krome deĵoris unu el la vicrektoroj kaj kelkaj seminarianoj. 

ATINGEBLECOJ

Zagrebon mem oni facile atingas trajne, buse kaj aviadile.

Utilaj ligoj: 

– Kroata fervojo www.hznet.hr

– Busa stacidomo www.akz.hr

– Zagreba flughaveno www.zagreb-airport.hr

KADRA KONGRESA PROGRAMO 

sabato, 16a de julio — alveno de kongresanoj ĝis la 17a horo; akcepto kaj loĝigo; meso, kunsido de la estraro, nokta adorado en la kapelo

dimanĉo, la 17a de julio — inaŭguro, prelegoj, meso, preĝo ĉe la tombo de beata Stepinac, koncerto 

lundo, 18a de julio — pilgrimo al Ludbreg okaze de la Jubilea jaro 600j. de miraklo rilata al al Sanktega Sango de Kristo 

mardo, 19a de julio — ĝenerala kunveno de IKUE, pilgrimo al Krašić (vizito al la memorĉambro kie mortis beata kardinalo Alojzije Stepinac) 

merkredo, 20a de julio — prelegoj, libervola volontula agado (traktata, eksterkongreseja), libera vespero 

ĵaŭdo, 21a de julio — prelegoj, preĝo ĉe la tombo de beata Ivan Merz, meso por mortintaj IKUEanoj kaj subtenantoj de IKUE, distra vespero 

vendredo, 22a de julio — pilgrimo al diocezo Sisak, dankmeso kun la episkopo, prelego de la episkopo, fermo de la oficiala programo. Reveno al Zagrebo planata en malfrua posttagmezo.

Kontraŭ aldona pago eblos tranokti NUR unu plian nokton, kaj foriri sabaton, 23an de julio post la matenmanĝo, sed plej malfrue ĝis la 10a horo. Tamen tion oni devos ĉe la aliĝo mencii. Veni tagon pli frue ne eblas. 

sabato, 23a de julio — meso

Ĉiutage estis enprogramitaj Matenaj laŭdoj, Rozario, Vesperaj Preĝoj.