Hejmo Nekategoriita BENEDIKTO LA 16A AL LA IRLANDAJ KATOLIKOJ

BENEDIKTO LA 16A AL LA IRLANDAJ KATOLIKOJ

Foto: Pexels

La Papo adresis paŝtistan leteron al ĉiuj katolikoj de Irlando por esprimi sian egan konsternon pro la seksaj misuzoj faritaj kontraŭ junuloj kaj pro la maniero laŭ kiu alfrontis ilin irlandaj episkopoj kaj religiaj superuloj. La leteron, subskribitan de Benedikto la 16a en la tago de sankta Jozefo, oni publikigis la 20an de marto 2010.

La Papo petas ke la leteron oni legu atente en ĝia tutaĵo. Li parolas pri sia proksimiĝo en preĝado kun ĉiuj irlandaj katolikoj dum ĉi tiu tempo de amareco kaj li proponas iradon por resaniĝo, renoviĝo kaj riparo. Li petas al ili memorigi la rokon el kiu ili estis el-hakitaj kaj, aparte, la belan kontribuon kiun la irlandaj misiistoj alportis por la civilizacio de Eŭropo kaj por la disvastigo de Kristanismo en ĉiun kontinenton. Dum la lastaj jaroj okazis multaj defioj kontraŭ la kredo en Irlando, ĉe la apero de rapida socia ŝanĝiĝo kaj de malkresko de la emo al devotecaj kaj sakramentaj praktikoj. Jen la kunteksto en kiu oni devas kompreni la manieron laŭ kiu la Eklezio alfrontis la problemojn de seksa misuzo de knaboj. 

Multaj estas la elementoj el kiuj fontis la problemo: nesufiĉa morala kaj spirita eduko en la seminarioj kaj novicejoj; emo en la socio favori la pastraron kaj aliajn ekleziajn aŭtoritatulojn; tute neoportuna zorgo pri la bona renomo de la Eklezio kaj pri evito de skandaloj, kondukis al ne apliko, kiam ili necesis, de la kanon-juraj punoj kiuj validis. Nur atente pristudante la multajn motivojn kiuj startigis la krizon eblas precize identigi la kaŭzojn kaj trovi sukcesajn rimedojn.

Dum ilia vizito en Romo en 2006 la Papo instigis la irlandajn episkopojn “restarigi la veron pri tio kio okazis en la pasinteco; alpreni ĉiujn rimedojn por eviti ke ĝi reokazu estonte; certigi ke la principoj de justeco estu plene respektataj kaj, ĉefe, resanigi la viktimojn kaj ĉiujn kiuj estis trafitaj de tiaj grandegaj krimoj”. Ekde tiu momento Benedikto la 16a volis renkonti la viktimojn plur-okaze, aŭskultante iliajn travivaĵojn, preĝante kun ili kaj por ili, kaj li pretas refari tion estonte. Pasint-februare li alvokis al Romo la irlandajn episkopojn por pristudi kun ili la alprenatajn rimedojn por ripari la problemon, kun aparta atento pri proceduroj kaj agad-manieroj nun validaj por certigi la defendon de la knaboj en ekleziaj medioj kaj por respondi tuj kaj kun justeco al la denuncoj pri misuzoj.

En ĉi tiu paŝtista letero la Papo rekte parolas al serio da grupoj interne de la irlanda katolika komunumo, sub la lumo de la situacio kiu estiĝis. Sin adresante tut-unue al la viktimoj de misuzo, li konstatas la teruran perfidon kiun ili suferis kaj diras al ili ke li estas bedaŭro-plena pro tio, kion ili eltenis. Li agnoskas ke en multaj kazoj neniu pretis aŭskulti ilin kiam ili trovis la kuraĝon paroli pri la okazintaĵo. Li konscias pri la sento travivata de tiuj, kiuj estis en internulejoj, komprenante ke ili ne havis manieron por fuĝi el siaj suferadoj. Kvankam rekonante ke por multaj el ili estas malfacile pardoni aŭ repaciĝi kun la Eklezio, tamen li instigas ilin ne perdi la esperon. Jesuo Kristo, li mem viktimo de maljustaj suferoj, komprenas la abismon de ilia doloro kaj ĝian postsekvon en iliaj vivoj kaj rilatoj. Malgraŭ tio, ĝuste la vundoj, transformitaj de liaj elaĉetantaj suferoj, estas la rimedoj pere de kiuj la povo de malbono estas venkita kaj ni renaskiĝas al vivo kaj espero. La Papo instigas la viktimojn serĉi en la Eklezio la okazon por renkonti Jesuon Kriston kaj ĉerpi resaniĝon kaj repaciĝon remalkovrante la senfinan amon kiun Kristo havas por ĉiu el ili.

En siaj vortoj al la pastroj kaj religiuloj kiuj faris misuzojn de junuloj, la Papo memorigas al ili ke ili devas respondi fronte al Dio kaj al la juĝejoj taŭge starigitaj pro la pekaj kaj krimaj agoj kiujn ili faris. Ili perfidis sanktan konfidon kaj ĵetis honton kaj malhonoron sur siajn kunfratojn. Gravan damaĝon oni faris ne nur al la viktimoj, sed ankaŭ al la publika percepto pri la pastreco kaj religia vivo en Irlando. Dum li ordonas al ili ke ili submetiĝu je la postuloj de justico, li memorigas al ili ke ili ne devas malesperi je la mizerikordo de Dio, kiun Dio libere proponis ankaŭ al plej grandaj pekuloj, se ili pripentas siajn agojn, pentofaras kaj humile preĝpetegas pardonon.

La Papo kuraĝigas la gepatrojn esti konstantaj en la malfacila tasko instrui al la gefiloj rekoni ke ili estas amataj kaj dezirataj kaj por estigi en ili sanan mem-estimon. La gepatroj havas la unuarangan respondecon eduki la novajn generaciojn al moralaj principoj kiuj estas esencaj por civila civilizacio. La Papo invitas la knabojn kaj gejunulojn trovi en la Eklezio la eblecon de vivodona renkontiĝo kun Kristo kaj ne lasi ke ilin bremsu la neglektoj de kelkaj pastroj kaj religiuloj. Benedikto la 16a turnas la rigardon al la kontribuo de la junuloj por la renoviĝo de la Eklezio. Li instigas ankaŭ la pastrojn kaj religiulojn ne senkuraĝiĝi sed male renovigi sian sindediĉon je la respektivaj apostoladoj, agante harmonie kun la superuloj, por proponi novan vivon kaj dinamismon al la Eklezio en Irlando pere de sia vivanta atesto de la elaĉetanta agado de la Sinjoro.

Al la episkopoj de Irlando la Papo rimarkigas la gravajn erarojn de pritakso kaj la malsukceson de la “leadership” (gvidado) de multaj el ili, ĉar ili ne aplikis laŭ korekta maniero la kanon-jurajn procedurojn por la respondo al denuncoj pri mis-uzoj. Kvankam estis ofte malfacile scii kiel alfronti komplikajn situaciojn, tamen restas la fakto ke oni faris gravajn erarojn kaj, konsekvence, ili perdis kredindecon. La Papo kuraĝigas ilin daŭre klopodi decide por ripari la erarojn de la pasinteco kaj por preventi ĉiun ilian ripeton, plene aplikante la kanonan juron kaj kunlaborante kun la civilaj aŭtoritatuloj en la sektoroj de ilia kompetenteco. Li krome invitas la episkopojn sindevigi por fariĝi sanktaj, proponi sin kiel modelojn, kuraĝigi la pastrojn kaj fidelulojn fari sian parton en la vivo kaj misio de la Eklezio.

Fine la Papo proponas kelkajn specifajn paŝojn por stimuli la renoviĝon de la Eklezio en Irlando. Li petas al ĉiuj oferi siajn pentofarojn de ĉiu vendredo dum unu jaro ripare al la pekoj de misuzo kiuj okazis. Li rekomendas oftan konfes-prenon kaj eŭkaristan adoradon. Benedikto la 16a anoncas sian intencon okazigi apostolajn vizitojn al kelkaj diocezoj, ordenoj kaj seminarioj kun la kunlaboro de la roma Kurio kaj li proponas nacian mision por la episkopoj, pastroj kaj religiuloj en Irlando.En ĉi tiu jaro dediĉita en la tuta mondo al la pastroj, Benedikto la 16a proponas la personon de sankta Johano Maria Vianney kiel modelon kaj propetanton por revivigita pastra servado en Irlando. Post danko al ĉiuj kiuj aktivis zorgeme por decide alfronti la problemon, la Papo finas sian leteron per Preĝo por la Eklezio en Irlando, eldirebla de ĉiuj fideluloj por preĝe alvoki la gracon de resaniĝo kaj renoviĝo dum ĉi tiu tempo de malfacilaĵoj.