Hejmo Eventoj Kongresoj 57-a KONGRESO DE IKUE

57-a KONGRESO DE IKUE

03 – 10 julio 2004

KRETINGA (Litovio)

Kongresa temo: ‘‘Venku malbonon per bono’’  (Rom 12,21)

Kanto pri Litovio verkita dum la Kongreso

Muziko kaj teksto : Albrecht Kronenberger
(okaze de la IKUE –Kongreso 2004 en Kretinga (Litovio)

1.      Vin laŭdu mia eta kant’
         nur vort kaj melodi’,
         aminda, ĉarma, verda land’
         ho bela Litovi’.

2.      Herbej’ arbar’, kampar’ kaj mar’
         hirund’ kaj cikoni’
         korus’, orgen’, preĝej’, altar’,
         benata Litovi’.

3.      Vi preskaŭ dronis en sufer’,
         vin liberigis Di’.
         Maria, stelo de l’esper’,
         vin ŝirmu, Litovi’.