Espero Katolika

Espero Katolika estas la plej malnova daŭre aperanta E-revuo: ĝia unua numero estis eldonita en 1903.

Omaĝe al tio oni planas enretigi ĉiujn jarkolektojn de la revuo, por disponigi vastan kaj valoran arkivon pri katolikismo kaj pri la katolika E-movado kune kun gravaj ekleziaj dokumentoj en Esperanto.

Sen forgesi la kontribuon, kiun EK povas doni al la historiistoj pri E-o.

La projekto kreskas kaj oni povas jam trafoliumi pli ol 200 revu-numerojn.

Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support