1.7. BEATA ANTONIO ROSMINI
Rovereto (Trento), 24an de marto 1797 – Stresa, 1an de julio 1855
Ho Sinjoro,
pro via granda mizerikordo
dignu glori vian servanton
Antonio-n Rosmini kiu tiom
klopodis surtere por via gloro.
Per lia propeto konsentu al ni
la gracon kiun ni petas de Vi.
Vi, sanktega Maria Afliktulino,
havigu al ni la spiriton de fido, espero, karitato,
kiu animis Antonio-n Rosmini,
kaj faru ke niaj humilaj preĝoj
estu elaŭditaj de via dia Filo. Amen.
2.7. SANKTA BERNARDENO REALINO
Carpi, Modeno, 1an de decembro 1530 – Lecce, 2an de julio 1616
Ho Sankta Bernardeno, prenu nin sub vian protekton
kaj havigu al ni de la dia boneco la gracon kiun ni deziras,
sed precipe havigu al ni fruktojn indajn je pentofaro,
por ke ni povu iam esti akceptitaj kun vi
en la senmorta beateco. Amen.
3.7. SANKTA TOMASO APOSTOLO
Disĉiplo de Jesuo, fidela en lia sekvado spite al la morto,
amanto de vero,
glora sankta Tommaso, preĝu por ni!
Atestanto de la Resurektinto, senlaca esploranto,
amiko de la dubantoj, modelo de la kredantoj,
glora sankta Tomaso, preĝu por ni.
Apostolo de Kristo, kolono de la Eklezio,
en la kolegaro de la Dek du nekutima ĉeesto,
glora sankta Tomaso, preĝu por ni. Amen.
(+ Carlo Ghidelli ĉefepiskopo)
4.7. BEATA PETRO GEORGO FRASSATI
Torino, 6an de aprilo 1901 – 4an de julio 1925
PREĜO POR AMIKO
Mi venas al vi beata amiko, ĉar vi povas instrui al mi la vojojn de la vera amikeco. Montru al mi kiel amuziĝi sen peki, ridi kun la aliaj prefere ol pri ili, kiel sekvi la bonajn instruistojn kaj konduki la malfortajn sekvantojn. Helpu min, Beata Petro Georgo, kundividi kun miaj geamikoj la ununuran bondeziron, kiu povas esti farata de vera amiko al kara amiko: “La Paco de la Sinjoro estu ĉiam kun vi, ĉar kiam ĉiutage vi posedos pacon, vi estos vere riĉa”. Amen.
5.7. SANKTA ANTONIO MARIA ZACCARIA
Sankta Antonio Maria Zaccaria,
vi kiu kuracis la malriĉulojn kaj la malsanulojn
kaj konsekris vian vivon al la sano de la animoj,
aŭskultu mian humilan kaj fidoplenan preĝon.
Daŭrigu vian agadon de kuracisto kaj de sacerdoto,
havigante al mi de Dio la sanigon de la korpaj kaj moralaj malsanoj,
tiel ke, libera el ĉiu kulpo kaj el ĉiu malbono,
mi povu ami la Sinjoron en la ĝojo, plenumi fidele miajn devojn,
labori sindoneme por la bono de miaj gefratoj
kaj por mia sanktigo. Amen.
6.7. SANKTA MARIA GORETTI
Corinaldo, 16an de oktobro 1890 – Nettuno, 6an de julio 1902
Knabineto de Dio, vi kiu konis frue
la malmolon kaj la penon, la doloron kaj la mallongajn ĝojojn de la vivo;
vi kiu estis malriĉa kaj orfa, vi kiu amis la proksimulon
igante vin humila kaj zorgema servantino;
vi kiu estis bona kaj amis Jesuon super ĉio alia;
vi kiu verŝis vian sangon por ne perfidi la Sinjoron;
vi kiu pardonis vian murdinton,
propetu kaj preĝu por ni,
por ke ni diru jes al la plano de Dio pri ni.
Ni dankas vin, etan Marian, pro la amo al Dio kaj al la gefratoj
kiun vi semis en nia koro. Amen.
(Papo Johano Paŭlo la 2a)
7.7. BEATA MARIA ROMERO MENESES
Fratulino de la Instituto de la Filinoj de Maria Helpantino
Granado de Nikaragvo, 13an de januaro 1902 – 7an de julio 1977
Ho Dio, Patro de ĉiu konsolo,
kiu havigas al via popolo la signojn de via boneco kaj korfavoro,
konsentu al ni, per la propeto de beata Maria Romero, virgulino,
povi konsoli tiujn kiuj estas en ĉia sufero,
kaj en la tago de la fina juĝo esti alkalkulataj al la benatoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio kaj vivas kaj regnas kun Vi,
en la unueco de la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen
8.7. SANTAJ AKVILO KAJ PRISKILA
Geedzoj kaj martiroj de la unua jarcento, disĉiploj de Sankta Paŭlo
Ni dankas Vin, Sinjoro, pro la geamikoj de Apostolo Paŭlo:
Akvilo kaj Priskila estis paro, kiu donis ĉion al Vi,
kaj kiu sin konsekris tute al la disvastigo de via Evangelio.
Eĉ konservante siajn profesiajn respondecojn,
ili malfermis sian domon al ĉiuj personoj
dezirantaj koni la Sinjoron Jesuon.
Nia generacio sopiras vidi
la praktikan ateston de viroj kaj de virinoj,
de paroj kaj de familioj kiuj travivas la Evangelion;
helpu nin, Sinjoro, en niaj tagoj;
komprenigu al ni, ke ni povas esti la pruvo
ke travivi niajn tagojn, niajn farojn laŭ via Vorto,
transformas la ekziston kaj donas la veran feliĉon. Amen.
9.7. BEATA MARIA DE LA KRUCUMITA PETKOVIĆ
Fondintino de la Kongregacio de “Filinoj de mizerikordo”
de la Tria regula ordeno de Sta Francisko
Blato, 10an de decembro 1892 – Romo, 9an de julio 1966
Dio, bona Patro, plena je kompato,
vi savis nin per la kruco de via Filo Jesuo Kristo.
Bruligu en niaj koroj
laŭ la propeto de beata Maria de la Krucumita Petkoviĉ
la flamon de Via amo,
ke ni amu Vin super ĉio kaj niajn gefratojn en la Krista amo.
Li estas Dio kaj kun Vi vivas kaj
regas en la unueco de la Sankta Spirito, eterne. Amen.
10.7. SANKTAJ RUFINA KAJ SEKUNDA
† Romo, 260 ĉ.
Ho Dio ĉiopova kaj eterna,
kiu donis al la sanktaj martirinoj Rufina kaj Sekunda
la gracon kuniĝi al la pasiono de Kristo,
venu helpe al nia malforteco,
kaj samkiel ili ne hezitis morti pro Vi,
konsentu ankaŭ al ni vivi kiel fortuloj
en la konfeso de via nomo. Amen.
11.7. SANKTA BENEDIKTO ABATO
Patrono de Eŭropo
Norcia (Peruĝo), ĉ. 480 – Montecassino (Frosinone), 21an de marto 543/560
PREĜO POR AKIRI GRACOJN (parta indulgenco)
Ho bona Jesuo, vera filo de Dio kaj de Virgulino Maria, kiu per via Pasiono kaj Morto liberigis nin de la sklaveco de la diablo, kaj per la mirindaĵoj de la Kruco gloris vian servanton Benedikton havigante al li senliman povon super la inferaj potencoj, konsentu al ni, ni Vin plorpetas, per la propeto de ĉi tiu Sanktulo, la venkon en la senĉesa lukto kiun ni eltenas ne nur kontraŭ la diablo, nia ĉefa malamiko, sed ankaŭ kontraŭ la fiaj doktrinoj kaj la ekzemploj de skandala vivo, precipe per la maldeca parolo kaj la malmodesta vestado, per kiuj la malbonvolaj homoj klopodas nin damaĝi en la animo kaj en la korpo.
Sankta Benedikto, nia speciala protektanto, preĝu por ni kaj havigu al ni de Jesuo la specialajn gracojn bezonatajn de nia animo kaj de nia korpo.
Patronia… Saluton Maria… Gloro…
12.7. SANTA VERONIKA
Ho glora sankta Veronika, kiu vivis kun Jesuo,
kiu konis lian ekzemplodonan kaj senmakulan vivon,
lian pasionon kaj lian morton, kaj en ĉielo
ankaŭ konis lian gloron, deproksime,
propetu por ke mi povu partopreni la gracojn de la Dia Mizerikordo.
Vi kiu, kiel premion de viaj virtoj,
havis la miraklon de la bildo de Kristo mem,
faru, ho glora sankta Veronika, ke Jesuo estu gravurita en mia koro
kaj mi povu agadi laŭ liaj voloj,
persistante en la faroj de lia sankta Religio,
kaj pro la meritoj de la pasiono de Nia Sinjoro Jesuo Kristo
mi povu iam transiri al la ĝojo de la ĉielo. Amen.
13.7. SANTA CLELIA BARBIERI
S. Giovanni in Persiceto, Bolonjo, 13an de februaro 1847 – 13an de julio 1870
Sinjoro Dio, nia tre kompatema Patro,
en via boneco Vi alrigardis kun aparta favoro Sanktan Kleljan,
kaj per la abundo de viaj gracoj
kaj de la donacoj de la Sankta Spirito Santo preparis ŝin esti,
simpla kaj junega virgulino,
la spirita Patrino de ampleksa familio de Filinoj,
kiu humile kaj forofere servu Jesuon en la personoj
de la plej humilaj kaj suferantaj gefratoj.
Ni Vin benas, Sankta Patro,
pro ĉi tiu elverŝo de via malavareco;
per la propeto de Patrino Klelja…
ni petas de Vi…
kaj tiun spiriton de karitato kaj servado,
kiun la Sinjoro Jesuo postlasis al ni kiel objekton de sia nova ordono
kaj senduba signo de nia sincera aliĝo al la Evangelio.
Elaŭdu, ho Patro, nian humilan preĝon,
kiun ni prezentas al Vi pere de Kristo,
via Filo kaj nia Sinjoro, en la Sankta Spirito. Amen.
(Preĝo verkita de kardinalo Giacomo Lercaro, ĉefepiskopo de Bolonjo)
14.7. SANKTA KAMILO DE LELLIS
Bucchianico (Chieti), 25an de majo 1550 – Romo, 14an de julio 1614
Ho Sankta Kamilo,
kiu dum tiom da jaroj eltenis kun senŝanĝa pacienco dolorigan malsanon,
havigu al ni akcepti kun spirito de fido la malsanojn
kaj la suferojn kiujn la Sinjoro volos sendi al ni por nia bono kaj por nia purigo.
Vi, kiu dum via tuta vivo dediĉis vin kun boneco
kaj amo al la asistado al la malsanuloj,
portante al ĉiuj konsolon kaj esperon,
havigu al ni la gracon rekoni Jesuon en nia suferanta proksimulo,
kaj servi al li kun granda kora sindonemo. Amen.
15.7. SANKTA BONAVENTURO
Episkopo kaj Doktoro de la Eklezio
Banjoreĝo, Viterbo, 1218 – Liono, Francio, 15an de julio 1274
Dio ĉiopova,
Vi kiu partoprenigis
en via graco episkopon Sanktan Bonaventuron,
faru ke ni estu lumigataj
de lia saĝo kja stimulataj
de lia serafa fervoro. Amen.
16.7. BEATA VIRGULINO MARIA DE MONTO KARMELO
Ho Maria, Patrino kaj ornamo de Karmelo,
hodiaŭ mi konsekras al vi mian vivon,
kiel malgranda kontribuo de dankemo pro la gracoj,
kiujn pere de via propeto mi ricevis de Dio.
Vi alrigardas kun aparta korfavoro tiujn
kiuj devote portas vian Skapularon:
mi do plorpetas vin subteni mian malfortecon per viaj virtoj,
lumigi per via saĝo la mallumon de mia menso,
kaj reveki en mi la fidon, la esperon kaj la karitaton,
por ke mi povu kreski ĉiutage
en la amo al Dio kaj en la devoteco al vi.
La Skapularo revoki sur min vian patrinan rigardon
kaj vian protekton en la ĉiutaga batalo,
tiel ke mi povu resti fidela al via Filo Jesuo kaj al vi,
evitante la pekon kaj imitante viajn virtojn.
Mi deziras oferi al Dio, per viaj manoj,
la tutan bonon kiun mi sukcesos plenumi per via graco;
via boneco havigu al mi la pardonon de la pekoj
kaj iun pli sekuran fidelecon al laSinjoro.
Ho tre aminda Patrino, via mo havigu al mi, ke iam
estu al mi konsentite interŝanĝi vian Skapularon
kun la eterna edziĝa vesto,
kaj loĝi kun vi kaj kun la Sanktuloj de Karmelo
en la feliĉa regno de via Filo, kiu vivas kaj reĝas
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.
17.7. BEATA PETER PAVOL GOJDIČ, episkopo
Ruské Pekľany, 17an de julio 1888 – Leopoldov, 17an de julio 1960
Beata episkopo – martiro Pavol,
vi per via kuraĝo, amo kaj firma kredo
kuraĝigis kredantojn en malfacilaj tempoj de persekutado.
Per via sufero kaj morto en la malliberejo vi atestis pri kredo,
amo kaj espero pri Dia mizerikordo.
Per via preĝado ĉe Dio elpetu por ni abundon de gracoj,
firmecon en kredo kaj entuziasmon en amo,
por ke en nia vivo estu glorigita la nobla nomo de la Patro
kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito nun kaj eterne. Amen.
18.7. SANKA FREDERICO DE UTREĤTO
(n. ĉ. 781 – m. ĉ. ‘825/ ‘828)
Ho Sinjoro, faru ke per la propeto de viaj Sanktuloj,
kaj aparte de Episkopo Sankta Frederiko de Utreĥto,
la homaro revenu al la praktiko de la kristana fido,
por nova evangelizado de ĉi tiu tria jarmilo,
je laŭdo kaj gloro de via nomo kaj por la triumfo de la Eklezio. Amen.
19.7. SANTA MAKRINA
(327-380), monaĥino
Sinjoro Dio eterna,
via servantino Makrina tra la monaĥineja vivo
volis sekvi vian Filon Jesuon Kriston
ĝis la kundivido de lia kruco:
ni preĝas al Vi,
liberigu nin de la timo de la morto
kaj igu nin kapablaj vivi
tiamaniere, ke niaj fratoj kaj niaj fratinoj
havu la vivon abubde, en la kristana paco kaj ĝojo.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.
20.7. SANKTA ELIJA PROFETO
9-a jc a.K.
Dio, ĉiopova kaj eterna,
kiu konsentis al Sankta Elija Profeto, nia Patro,
vivi je via ĉeesto
kaj konsumiĝi pro la fervoro de via gloro,
donacu al viaj servantoj serĉi ĉiam vian vizaĝon,
por esti en la mondo atestantoj pri via amo.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.
21.7. SANKTA LAŬRENCO EL BRINDISI
Sacerdoto kaj Doktoro de la Eklezio
Brindisi, 22an de julio 1559 – Lisbono, 22an de julio 1619
Ho sankta Laŭrenco el Brindisi, aŭskultu korfavore nian preĝon.
Asistu zorgeme la Serafan Ordenon:
ĝi estu fekunda je filoj, la sankteco pliiĝu,
ĝi servu fidele Kriston Jesuon per la vortoj kaj la faroj.
Laŭ la spuroj de la Serafa Patro Sankta Francisko,
kun vi ni volas laŭiri la mallarĝan vojon de la bono
kaj baldaŭ atingi la supron: ni volas mediti la Pasionon de Jesuo,
celebri kaj travivi fidele la dian Oferon,
ami, laŭdegi, prediki la Virgulinon Marian,
kiu sur vin elverŝis la ĉielajn karismojn.
Fidemaj pri via patroneco, ni atendas de vi lumon kaj forton
por koni nian mision kaj efektivigi ĝin. Amen.
23.7. BEATA VASIL HOPKO, episkopo kaj martiro
Hrabské apud Bardejov, 21an de aprilo 1904 – Prešov, 23an de julio 1976
Beata Vasil,
vi konfidis vian sacerdotecon sub la protekton de la plej sankta Dipatrino,
por ke ĉiuj estu unu.
Eĉ en persekutoj vi ne rekompencis malbonon per malbono.
Instruu nin ami kaj ne kondamni,
beni kaj ne malbeni, preĝi kaj pardoni.
Vi pacigis korojn disputantajn. Vi amis Kriston,
vian popolon kaj la bizancan liturgion.
Elpetu ĉe Dio pacon, kredon kaj la pardonon de la pekoj por ni.
Ekflamigu la amon al Kristo en niaj koroj.
Por ke ni unubuŝe kaj unukore glorigu
kaj prikantu vian majestan kaj grandan nomon,
la Patron, kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton nun kaj por ĉiuj jarcentoj. Amen.
24.7. SANKTA ĤARBEL MAKHLOUF
1828 – 24an de decembro 1898
Ho Dio bona, mizerikorda kaj amema, mi adorkliĝas antaŭ Vi
kaj sendas al Vi el la profundo de mia koro dankan preĝon
pro ĉio kion Vi konsentis al mi per la propeto de Sankta Ĥarbel.
Mi estas tre danka al vi, ho mirinda Sankta Ĥarbel.
Mi ne trovas la ĝustajn vortojn por esprimi mian dankemon pro la ricevita bonfaro.
Helpu min ĉiam, por ke mi estu ĉiam inda je la gracoj de Dio
kaj meritu vian protekton.
Patronia… Saluton Maria… Gloro…
25.7. SANKTA JAKOBO APOSTOLO
Martiro en Jerusalemo, j. 42 p.K.
Ho parenco de Jesuo Kristo laŭ la karno,
kaj tre plimulte laŭ la spirito,
Apostolo plejamata kaj familiara de la Sinjoro,
de kiu vi estis vokita inter la unuaj
kaj kiun vi sekvis forlasante viajn parencojn,
ĉiujn bonaĵojn kaj la surterajn esperojn.
Por Li, unua inter la Apostoloj, vi fordonis vian vivon,
kaj per via sango vi konfirmis la doktrinon
de la Evangelio kiun vi estis predikinta.
Kiom da fojoj, ho glora Apostolo,
vi aperis sur la batalkampoj al la kristanoj
batalante kun ili kontraŭ la malamikoj de Kristo kaj de lia Kruco!
Kiom da fojoj vi ilin disbatis kaj venkis,
mirakle donante la venkon al tiuj
kiuj jam taksis sin venkitaj!
Ho forto de la kristanoj!
Ho rifuĝejo de tiuj kiuj alvokas vin kaj esperas je vi:
savu nin el niaj danĝeroj!
La Sinjoro donu al ni, per lia propeto,
sian sanktan amon kaj timon, justecon, pacon kaj venkon
super ĉiuj niaj malamikoj videblaj kaj nevideblaj.
kaj precipe konsentu al ni povi eterne Lin vidi
kaj posedi kune kun la Anĝeloj de la Paradizo. Amen.
26.7. SANKTA BARTOLOMEA CAPITANIO
Lovere, Bergamo, 13an de januaro 1807 – 26an de julio 1833
Ho Sankta Bartolomea,
kiu en via mallonga vivkuro rezultis spegulo de ĉiu virto, precipe de anĝela pureco kaj de malavara karitato, nun kiam vi ĝuas la premion de viaj virtaj faroj, turnu kompatan rigardon al mi, kiu fidas je vi. Igu via mian afliton; diru por mi favoran vorton al Maria, kiu estis ĉiam la objekto de via amo: diru al ŝi, ke kiel Sinjorino de la Koro de Jesuo, ŝi havigu al mi per sia potenca propeto la gracon kiun mi nun tiom deziras, kaj aldonu al tio benon kiu fortikigu min dumvive, min defendu ĉe morto kaj konduku min al la beata eterneco. Amen.
Saluton, Bartolomea, gemo de virgulinoj!
Saluton, glora edzino de la Reĝo de la Reĝoj!
Saluton, vivanta Hostio de Kristo!
Ne rifuzu al tiuj kiuj vin respektegas
vian protekton, la petatan apogon.
Amen.
27.7. SANKTA TITUS BRANDSMA, OCarm
patrono de IKUE
Oegeklooster, 23an de februaro 1881 – Dachau, 26an de julio 1942
PREĜO POR PETEGI GRACOJN PER PROPETO
DE SANKTA TITUS BRANDSMA
Dio de paco kaj justeco,
malfermu niajn korojn al amo
kaj al la ĝojo de la Evangelio
eĉ meze de sennombraj formoj de perforto
kiuj subpremas la dignon de niaj fratoj kaj fraƟnoj,
plenigu nin per Via graco,
por ke, samkiel sankta Titus Brandsma,
tenere, povu ni vidi preter la hororoj de malhomeco
kaj kontempli vian gloron
kiu brilas en la marƟroj de ĉiu epoko,
kaj Ɵel iĝi viaj aŭtentaj atestantoj en la nuna mondo. Amen.
Sankta Titus, preĝu por ni!
28.7. SANKTAJ NAZARIO KAJ CELSO
Sankta Nazario, kiu ĉiam zorgante pri la sano de aliaj,
vi alkondukis al la kredo ĉiujn,
kun kiuj vi hazarde interparolis,
kaj tiel forte vin ligis al via kunulo sanktulo Celso,
ke vi igis lin konstantan initanton de via sankteco;
akiru por ni ĉiuj la gracon ĉiam konduti tiel,
ke ni sanktigu ĉiujn, kun kiuj ni hazarde kunestas.
Gloro al la Patro…
29.7. SANKTA MARTA DE BETANIO
Fidoplene ni turniĝas al vi.
Ni konfidas al vi niaj malfacilaĵojn kaj suferojn.
Helpu nin rekoni en nia ekzisto
la luman ĉeeston de la Sinjoro
kiel vi Lin gastigis kaj servis en la domo de Betanio.
Per via atesto, preĝante kaj farante la bonon,
vi scipovis kontraŭbatali la malbonon;
helpu ankaŭ nin forpuŝi ĉion kio estas malbono,
kaj ĉion kio kondukas al ĝi.
Helpu nin travivi la sentojn kaj la sintenojn de Jesuo
kaj restadi kun Li en la amo de la Patro,
por fariĝi kostruantoj de paco kaj de justeco,
ĉiam pretaj akcepti kaj sukuri la aliajn.
Protektu niajn familiojn,
subtenu nian vojon kaj konservu firma
nian esperon en Kristo, resurekto de vivo. Amen.
30.7. BEATA ZDENKA SCHELLINGOVA, monaĥino
Krivá na Orave, 24an de decembro 1916 – Trnava, 31an de julio 1955
Bona Dio, vi donis al la beata Zdenka grandan amon al la krucumita Kristo,
kiun ŝi esprimis per ĝojplena servo al malsanuloj kaj viaj sacerdotoj;
ni petas vin, donu,
ke ni sekvu ŝin en la sincera emo doni nian vivon por servi
al la gefratoj kaj esti entuziasmaj atestantoj de via Filo Jesuo Kristo,
kiu estas Dio kaj kun vi vivas kaj regas en la unueco
kun la Sankta Spirito por ĉiuj jarcentoj. Amen.
31.7. SANKTA IGNACO DE LOJOLO
Azpeitia, ĉ. 1491 – Romo, 31an de julio 1556
Ho Dio, kiu je gloro de via nomo
estigis en via Eklezio sanktan Ignacon de Lojolo,
konsentu ankaŭ al ni, per lia helpo kaj lia ekzemplo,
batali la bonan batalon de la evangelio,
por ricevi en la ĉielo la kronon de la sanktuloj. Amen.