Hejmo Aktuale Informoj Papo Francisko (17.12.1936 – 21.4.2025)

Papo Francisko (17.12.1936 – 21.4.2025)

Hodiaŭ, la 21-an de aprilo 2025, forpasis Papo Francisko.

Dum sia 12-jara pontifikado li montris la vojon kiel vivi la Evangelion en la ĉiutaga vivo. Li ne nur montris la vojon, sed per sia propra vivo donis ekzemplon pri tio, kiel proksimiĝi al la forlasitaj, malsataj kaj ĉiuj suferantoj – ĉu pro ekonomiaj, politikaj aŭ militaj kaŭzoj. Kaj tiu vojo estas fakte tre simpla: sekvi la spurojn de Jesuo Kristo.

Tio estas ekzemplo por ĉiuj kristanoj, sed ankaŭ por ĉiuj homoj, sendepende de ilia religia kredo – ĉar ja, la regulo “ne fari al alia tion, kion oni ne dezirus, ke aliaj faru al ni” estas fundamento de homa kunvivadoHarmonie kaj pace kunvivi, zorgi pri proksimulo, zorgi pri la naturo – nia komuna hejmo – temas pri respondeco komuna al ĉiuj.

Papo Francisko instigis al tio per siaj predikoj, katekizoj, alparoloj – direktitaj al pastroj, episkopoj kaj kardinaloj, religiuloj kaj laika fidelularo, infanoj, gejunuloj, gefianĉoj, gepatroj, geavoj, gevidvoj, orfoj, al la gepatroj kies infanoj mortis, kaj ankaŭ al politikistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj, kuracistoj, instruistoj, policanoj, soldatoj, malsanuloj, prizonuloj, riĉuloj kaj povruloj… Por ĉiuj li trovis taŭgan vortaron. Sed ja – la problemo ofte estis, ke liaj vortoj ne ĉiam estis komprenataj. Tamen li estis amata, estimata, kaj por li oni preĝis.

Kiel iaspeca lia “testamento”, ankoraŭ resonas la vortoj el lia hieraŭa Paska mesaĝo Urbi et Orbi:

“Neniam manku la principo de homeco kiel centro de nia ĉiutaga agado. Fronte al la kruelaĵoj de konfliktoj kiuj trafas senhelpajn civilulojn, atakas lernejojn kaj hospitalojn, ni ne povas permesi al ni forgesi, ke ne temas pri celoj, sed pri homoj kun animo kaj digno.

La amo venkis la malamon. La lumo venkis la mallumon. La vero venkis la mensogon. La pardono venkis la venĝon.

Malbono ne malaperis el nia historio – ĝi restos ĝis la fino – sed ĝi ne plu regas, ĝi ne plu havas povon super tiuj, kiuj akceptas la gracon de ĉi tiu tago.

La releviĝo de Jesuo estas la fundamento de la espero, kaj la espero ne hontigas. Kristo releviĝis! – en tiu anonco troviĝas la tuta senco de la homa ekzisto, kiu ne estas destinita al morto, sed al la vivo. Pasko estas la festo de la vivo. En la okuloj de Dio, ĉiu vivo estas altvalora: la vivo de la infano en la utero de sia patrino, same kiel tiu de la maljunulo en malsanulejo.

Mi dezirus, ke ni revenu al la espero, ke paco estas ebla! Neniu paco estas ebla kie ne ekzistas religia libereco, aŭ kie ne ekzistas libereco de penso kaj parolo, kaj respekto al la opinioj de aliaj. Neniu paco estas ebla sen vera malarmado.

La lumo de Pasko instigas nin forigi la barojn, kiuj kreas dividojn. Ĝi instigas nin zorgi unu pri la alia, plifortigi reciprokan solidarecon, kaj labori por favori la integran disvolviĝon de ĉiu homa persono. Mi alvokas ĉiujn en la mondo, kiuj havas politikajn respondecojn, ne cedi al la logiko de timo, kiu fermas, sed uzi la rimedojn disponeblajn por helpi la bezonantojn, batali kontraŭ malsato, kaj antaŭenigi iniciatojn por disvolviĝo. La “armiloj” de la paco estas tiuj, kiuj konstruas estontecon, anstataŭ semi morton.”

Ni trovu tempon remediti la lastajn vortojn de Papo Francisko kaj trovi en ili inspiron, por ke ĉiu el ni strebu semi pacon kaj bonon, kie ajn ni troviĝas.

Dum ĉi tiuj tagoj de funebro, mi instigas ĉiujn katolikajn esperantistojn, precipe IKUE-anojn, preĝi por la animo de Papo Francisko.

Al ĉiuj Esperantistoj mi dankas pro la esprimoj de solidareco kaj kondolenco, kiujn ili jam sendis al IKUE.

Mi invitas tiujn, kiuj deziras sendi siajn mesaĝojn aŭ pensojn pri la kontribuo de la Papo al la nuntempa mondo, ke oni direktu ilin al la retadreso: ikue@ikue.org. Kun la permeso de la sendintoj, ni volonte publikigos ilin ĉe la retejo de IKUE.

Kaj fine, mi invitas al komuna agado. Pli multo nin kunligas, ol disigas. 

Al la jam publikigitaj libroj en Esperanto pri migrantoj kaj naturprotekto – aŭ kiel Papo Francisko preferis diri: “zorgo pri nia komuna domo” – baldaŭ aldoniĝos plia libro kun liaj pensoj kontraŭ militoj. Do, certe pliaj instigoj, pliaj inspiroj… por komuna agado por pli bona, pli paca, pli justa estonteco!

La eternan vivon donu al li Sinjoro. Li ripozu en la paco!

Marija Belošević, prezidantino
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista