Hejmo Spirita vivo Evangelio de la tago Marto

Marto

1.3. Mar 10,13-16

Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin. Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.

2.3. Luk 6, 39-45

En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj ĉi tiun parabolon: „Ĉu blindulo povas gvidi blindulon? Se li tion farus, ambaŭ falus en fosaĵon.  Disĉiplo ne estas super sia instruisto; maksimume li povus fariĝi kiel sia instruisto. Kial vi serĉas la pajlereton en la okulo de via frato, dum vi ne vidas la trabon en via propra okulo? Kiel vi povas diri al li: ,Permesu, frato, ke mi forigu la pajlereton el via okulo‘, dum vi mem ne vidas la trabon, kiu estas en via okulo? Hipokritulo! Eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi kapablos vidi bone kaj eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato. Bona arbo ne donas malbonajn fruktojn, nek malbona arbo donas bonajn fruktojn. Ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto. Fakte, oni ne kolektas figojn el dornarbetoj, nek el rubuso oni rikoltas vinberojn. Bona homo ĉerpas bonon el sia koro kvazaŭ el bona trezorejo, kaj malbona homo ĉerpas malbonon el sia koro kvazaŭ el malbona trezorejo: ĉar el abundo de la koro parolas la buŝo.“

3.3. Mar 10,17-27

Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. Kaj li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn. Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita? Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio.

4.3. Mar 10,28-31

Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis. Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

5.3. Mat 6,1-6.16-18

Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo. Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. Kaj kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu fasti. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizaĝon; por ke vi ne al homoj ŝajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

6.3. Luk 9,22-25

La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi. Kaj li diris al ĉiuj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aŭ pereigus? 

7.3. Mat 9,14-15

Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante: Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas? Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos. 

8.3. Luk 5,27-32

Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan ĉe la impostejo, kaj diris al li: Sekvu min. Kaj li forlasis ĉion, kaj leviĝis, kaj sekvis lin. Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis ĉe manĝo kun ili. Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraŭ liaj disĉiploj, dirante: Kial vi manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj? Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.

9.3. Luk 4, 1-13

En tiu tempo Jesuo, plena de Sankta Spirito,  revenis el la regiono de Jordano, kaj li estis kondukata de la Spirito en la dezerton, kie li dum kvardek tagoj estis tentata de la diablo. Nenion Li manĝis en tiuj tagoj; sed fine Li malsatis. Tiam la diablo diris al Li: „Se Vi estas filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano.“ Sed Jesuo respondis al li:  „Estas skribite: ne per pano sole vivas homo.“ Tiam la diablo kondukis Lin sur altan monton, kaj montris en la sama momento ĉiujn regnojn de la mondo, kaj diris al Li: „A1 Vi mi donos la potencon kaj belecon de ĉio, ĉar al mi ili estas donitaj, kaj mi povas doni al kiu ajn mi volas. Do, se Vi adorkliniĝos al mi, ĉio estos via.“ Sed Jesuo respondis: „Estas skribite: al la Sinjoro, via Dio vi adorkliniĝu,  kaj al Li sola vi servu.“ Poste kondukis Lin la diablo al Jerusalemo kaj starigis sur la supro de la templo, kaj diris al Li: „Se Vi estas Filo de Dio ĵetu Vin malsupren. Ja estas skribite: Al siaj anĝeloj Dio ordonos pri Vi kaj ili sur siaj ŝultroj portos Vin, ke Vi ne stumblu hazarde je ŝtono kaj ne vundu la piedon.“ Sed Jesuo rediris: „Estas skribite: Ne tentu la Sinjoron, vian Dion.“ Tiam la diablo, fininte la tentadon, foriris de Li por iu tempo.

10.3. Mat 25,31-46

Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

11.3. Mat 6,7-15

Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.

12.3. Luk 11,29-32

Kaj kiam la homamaso kolektiĝis al li, li ekparolis, dirante: Ĉi tiu generacio estas malbona generacio; ĝi serĉas signon, kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Ĉar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaŭ estos la Filo de homo por ĉi tiu generacio. La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun la viroj de ĉi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie. Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj ĝin kondamnos; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.

13.3. Mat 7,7-12

Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.

14.3. Mat 5,20-26

Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo. Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.

15.3.  Luk 7,36-50

Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li manĝu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidiĝis ĉe manĝo. Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo, kaj starante malantaŭe ĉe liaj piedoj, plorante, ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo. Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante: Ĉi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tuŝas, ke ŝi estas pekulino. Kaj responde Jesuo diris al li: Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris: Majstro, parolu. Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek. Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos? Simon responde diris: Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon. Kaj li diris al li: Vi prave juĝis. Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon: Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj. Vi ne donis al mi kison; sed ŝi, de la tempo, kiam mi eniris, ne ĉesis kisadi miajn piedojn. Vi ne ŝmiris mian kapon per oleo; sed ŝi ŝmiris miajn piedojn per ŝmiraĵo. Pro tio mi diras al vi: Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas. Kaj li diris al ŝi: Viaj pekoj estas pardonitaj. Kaj tiuj, kiuj sidis ĉe manĝo kun li, komencis diri inter si: Kiu estas ĉi tiu, kiu eĉ pardonas pekojn? Kaj li diris al la virino: Via fido vin savis; iru en pacon.

16.3. Luk  9, 28b-36

En tiu tempo Jesuo prenis kun si Petron, Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur monton por preĝi. Dum Li preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis kaj lia vesto fariĝis blindige blanka. Kaj oni vidis du virojn interparoli kun Li. Ili estis Moseo kaj Elija, ĉirkaŭitaj per ĉiela gloro. Ili parolis kun Jesuo pri la fino de lia misiado en Jerusalemo. Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis premataj de dormemo; sed vekiĝinte ili vidis la gloron de Jesuo kaj la du virojn, kiuj staris kun Li. Dum ĉi tiuj disiĝis de Li, Petro diris al Jesuo: „Majstro, estas bone por ni esti ĉi tie! Ni faros tri tendojn: unu por Vi, unu por Moseo kaj unu por Elija!“ Sed li ne sciis, kion li diras. Dum li ankoraŭ parolis, nubo venis kaj superombris ilin, kaj ili timegis pro tio. Tiam el la nubo venis voĉo proklamanta: „Ĉi tiu estas mia Filo, mia elektito: Lin aŭskultu!“ Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, la disĉiploj konstatis, ke Jesuo estas sola. Ili restis senvorte, kaj al neniu en tiu tago ili rakontis pri tio, kion ili vidis.

17.3. Luk 6,36-38

Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

18.3. Mat 23,1-12

Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj, dirante: La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo: ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras. Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro. Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj, kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno. Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj. Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro. Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto. Sed la pli granda el vi estos via servanto. Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.

19.3. Mat  1, 16.18-2l.24a

Jakobo estis patro de Jozefo. Jozefo edziĝis al Maria, kaj Maria estis patrino de Jesuo, nomata Kristo. Jen kiel naskiĝis Jesuo Kristo: Lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozefo; antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito. Jozefo, ŝia edzo, estante justulo ne volis kompromiti ŝin. Tial li intencis sekrete ĉesigi la gefianĉecon. Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Sinjoro aperis al li en sonĝo, kaj diris al li: „Jozefo, filo de David, ne timu edziĝi al via fianĉino Maria: ĉar la infano, kiun ŝi atendas, estas per la Sankta Spirito. Maria naskos filon, kaj vi nomos lin Jesuo: ĉar Li savos sian popolon de ĝiaj pekoj.“ Kaj tiel plenumiĝis tio, kion la Sinjoro diris per la profeto Jesaja: „Jen virgulino koncipos kaj naskos filon, kaj oni donos al li la nomon Emanuelo, kio signifas: ,Dio estas kun ni‘.“ Kiam Jozefo vekiĝis, li faris kiel ordonis al li la anĝelo de la Sinjoro.

20.3. Luk 16,19-31

Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.

21.3. Mat 21,33-43.45-46

Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian. Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon. Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon. Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin. Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj. Jesuo diris al ili: Ĉu vi neniam legis en la Skriboj: “Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula: De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?” Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj, aŭdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili. Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.

22.3. Luk 15,1-3.11-32

Kaj ĉiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimiĝis al li, por aŭskulti lin. Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante: Ĉi tiu akceptas pekulojn kaj manĝas kun ili. Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante: Unu viro havis du filojn; kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li. Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato! Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj. Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

23.3. Luk  13, 1-9

En tiu tempo alproksimiĝis al Jesuo iuj por rakonti al Li pri tiuj galileanoj, kiujn Pilato mortigis dum ili prezentis en la templo siajn oferaĵojn. Jesuo diris: „Ĉu vi pensas, ke tiuj galileanoj estis ekstermataj tiamaniere, ĉar ili estis pekuloj pli ol ĉiuj aliaj galileanoj? Neniel, Mi diras al vi. Sed, se vi ne konvertiĝos, vi ĉiuj tiel same pereos. Aŭ tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en Ŝiloaĥ, kaj ilin mortigis, ĉu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol ĉiuj loĝantoj en Jerusalemo? Neniel, Mi diras al vi; sed, se vi ne konvertiĝos, vi ĉiuj ankaŭ pereos.“ Poste Jesuo diris al ili jenan parabolon: „Iu plantis fig-arbon en sia vinberĝardeno. Iam li iris al sia vitejo por serĉi kelkajn figojn, sed li ne trovis. Tiam li diris al la vinberisto: ,Jen, de tri jaroj mi venas

 serĉi fruktojn sur ĉi tiu fig-arbo, kaj mi ne trovas. Elhaku ĝin. Kial ĝi senutiligas la teron?‘ Sed la vinberisto respondis: ,Sinjoro, lasu ĝin ankoraŭ ĉi tiun jaron. Mi zorge fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon; eble poste ĝi donos frukton; sed se ne, vi elhakos ĝin.‘“

24.3. Luk 4,24-30

Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando; kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino. Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano. Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion; kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren. Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.

25.3. Luk  1, 26-38

En tiu tempo Dio sendis la anĝelon Gabriel en urbon de Galileo nomatan Nazaret al virgulino, kiu estis fianĉinigita al viro, nomata Jozefo, el la idaro de David; la nomo de la virgulino estis Maria. La anĝelo eniris ŝian domon kaj diris: „Saluton, gracoplena! La Sinjoro estas kun vi.“  Tiuj vortoj profunde impresis ŝin, kaj ŝi pripensis, kion povas signifi tiu saluto. Sed la anĝelo diris al ŝi: „Ne timu, Maria, ĉar vi estas favorata de Dio. Vi koncipos kaj naskos filon, kaj vi nomos Lin Jesuo. Li estos granda kaj nomata ,Filo de la Sinjoro‘, kaj Dio donos al li la tronon de lia patro David. Kaj li reĝos por ĉiam super la popolo de Jakob. Lia regno ne havos finon.“ Tiam Maria diris al la anĝelo: „Kiel estos tio, ĉar mi viron ne konas?“ La anĝelo respondis: „La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la ĉiopova Dio superombros vin. Pro tio via Infano estos sankta, Filo de Dio. Vidu, ankaŭ Elizabet, via parencino, en sia maljuneco koncipis filon. Ĉiuj opiniis, ke ŝi ne povas havi infanon; tamen ŝi estas jam en la sesa monato: ĉe Dio nenio estas neebla.“ Tiam Maria diris: „Jen mi estas la servantino de la Sinjoro; fariĝu al mi, kiel vi diris.“ Poste la anĝelo foriris de ŝi.

26.3. Mat 5,17-19

Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. 

27.3. Luk 11,14-23

Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis. Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn. Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo. Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno, dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo, dividita kontraŭ domo, falas. Kaj se ankaŭ Satano dividiĝas kontraŭ si, kiel staros lia regno? ĉar vi diras, ke per Baal- Zebub mi elpelas demonojn. Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj juĝantoj. Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin. Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedaĵoj; sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon. Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas.

28.3. Mar 12,28-34

Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el ĉiuj? Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem ― tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj. Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon.

29.3. Luk 18,9-14

Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras. Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

30.3. Luk 15, 1-3.11-32

En tiu tempo impostistoj kaj malbonfamaj homoj alproksimiĝis al Jesuo por aŭskulti Lin. Sed fariseoj kaj leĝinstruistoj murmuris, dirante: „Li favore akceptas malbonulojn kaj manĝas kun ili.“ Tiam Li diris al ili la jenan parabolon: „Iu viro havis du filojn. La pli juna diris al la patro: ,Patro, donu tuj al mi la heredotan parton.‘ Tiam la patro dividis inter ili siajn havaĵojn. Post ne multaj tagoj la pli juna filo vendis ĉion, kaj kun la akirita mono forvojaĝis al malproksima lando. Tie li perdis sian tutan havon per diboĉa vivado. Sed en tiu lando, kiam li jam elspezis ĉion, okazis granda malsato; kaj baldaŭ la junulo troviĝis meze de gravaj malfacilaĵoj. Tiam li iris al unu el la loĝantoj de tiu lando kaj proponis al li sian servadon. Tiu sendis lin sur siajn kampojn gardi porkojn. La junulo estis tiel malsata, ke li volus plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis, sed neniu donis ilin al li. Tiam li pripensis sian situacion, kaj diris: ,La taglaboristoj de mia patro havas nutraĵojn abunde, dum mi ĉi tie pereas de malsato! Mi reiros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi; mi ne plu meritas esti via filo; traktu min kiel unu el viaj taglaboristoj!‘ Li tuj leviĝis kaj reiris al sia patro. Li estis ankoraŭ malproksime de la patra domo, kiam lia patro lin vidis kaj kortuŝite kuris renkonte al li. Li brakumis la filon kaj lin kisadis. Tiam la filo diris: ,Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi. Mi ne plu meritas esti rigardata kiel via filo.‘ Sed la patro ordonis tuj al siaj servistoj: ,Rapidu: alportu la plej belan robon kaj lin vestu. Metu ringon sur lian fingron kaj sandalojn sur liajn piedojn. Poste prenu la bovidon, kiun ni grasigis, kaj buĉu ĝin. Ni devas havi festenon pro lia reveno: ĉar ĉi tiu mia filo estis por mi mortinta, kaj nun li denove revenis al vivo; li estis perdita, kaj mi denove retrovis lin.‘ Kaj ili komencis festi. La pli aĝa filo estis sur la kampo; je sia reveno, kiam li alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. Tiam li alvokis unu el la servistoj, kaj demandis lin, kio okazas. La servisto diris: ,Via frato revenis, kaj via patro buĉis la bovidon, kiun ni grasigis, ĉar li rericevis sian filon viva kaj sana.‘ Sed la pli aĝa frato montriĝis ofendita kaj eĉ ne volis eniri. Tiam lia patro elvenis, kaj klopodis konvinki lin eniri. Sed la pli aĝa filo diris al li: ,De tiom da jaroj mi servas al vi kaj neniam mi malobeis vian ordonon. Tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi festenu kun miaj amikoj. Sed nun revenis ĉi tiu via filo, kiu fordiboĉis vian havon kun malĉastulinoj, kaj por li vi buĉis la grasigitan bovidon!‘ La patro respondis: ‚Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas ankaŭ via. Mi ne povis ne esti feliĉa kaj festi, ĉar ĉi tiu via frato estis por mi mortinta kaj nun revenis al la vivo; li estis perdita, kaj nun mi retrovis lin!‘“

31.3. Joh 4,43-54

Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon. Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando. Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo. Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum. Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis. Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos. La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos. Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas. Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis. Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo. Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.