Hejmo Eventoj Kongresoj 20-A EKUMENA ESPERANTO KONGRESO

20-A EKUMENA ESPERANTO KONGRESO

67-a IKUE-Kongreso 64-a KELI-Kongreso
TRENTO – Cadine, Italio
de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2014Temo: Ĉu Kristo estas dividita? (1Kor 1,13)

Ĉi tiu urbo en la jaro 1542 estis elektita kiel sidejo de la tielnomata Koncilio de Trento (1545-1563), per kiu oni klopodis reunuigi la kristanajn Ekleziojn post la protestanta Reformacio. Kiel sciate, ĝi ne atingis la celon, sed ĝi kontribuis al la reformado de la Katolika Eklezio. Pro tiuj historiaj kialoj, la papo Paŭlo la 6a konfidis al la Diocezo de Trento apartan taskon al la ekumena agado.

La urbo estas riĉa je vidindaĵoj naturaj, historiaj kaj monumentaj. Starigita en la valo de la rivero Adige [pr. A’diĝe], ĝi estas ĉirkaŭata de altaj montoj.  Laŭlonge de tiu valo pasas la vojoj al norda Eŭropo, pro tio ĝi estis protektita de multenombraj kasteloj ankoraŭ nuntempe bone konservitaj.

Nia kongresejo estis ĉe “Centro Mariapoli” en Cadine [pr.: Ka’dine], vilaĝo en la komunumo de Trento, sed iom for de la urbocentro kaj meze de la montaro. Centro Mariapoli [pr.: Ĉentro Maria’poli] estas ekumena centro de “Movimento Focolari” (Movado de la Fajrujoj), kiu multe agas favore de la interreligiaj rilatoj. Tie kunvenas ne nur kristanoj, sed ankaŭ fideluloj de aliaj religioj, pro tio en la Centro ne ekzistas kristana preĝejo, sed oni pretigas ĉiufoje taŭgan ejon por preĝi laŭ la kredaparteno de la kunvenintoj.

La devizo de la temo de nia kongreso estis tiu jam adoptita por la Semajno de Preĝoj por la Unuiĝo de Kristanoj 2014: “Ĉu Kristo estas dividita?” (1Kor 1,13) kaj la temo estis precipe pritraktita laŭ la letero al la Efezanoj (4, 1-6), en kiu la malliberigita apostolo Paŭlo strebas por la unueco (“estas unu korpo, unu Spirito … unu espero … unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj …”).  

La kongresanojn vizitis la episkopo de la diocezo de Trento Monsinjoro Luigi Bressan.