Hejmo Spirita vivo preĝoj PREĜOJ: SEPTEMBRO

PREĜOJ: SEPTEMBRO

1.9. SANKTA EGIDIO LA ABATO
Ho nia Granda Protektanto Sankta Egidio la Abato, kiu en via vivo konstante observis la evangeliajn konsilojn, havigu al ni de la Sinjoro la gracon ke ni estu prilumataj kaj gvidataj de lia Vorto kaj ne de la plezuroj de ĉi tiu vivo. Kiel nia amata protektanto forigu de ni la malakordojn, la rivalecojn, la trofieron, la egoismojn; donacu al ni vian helpon por ke ni povu vivi laŭ la humilo, malriĉeco, preĝado kaj pentofaro praktikataj laŭ la vera amo konforme al la vortoj de Jesuo por vivi en la paco. Defendu nin kontraŭ la malbonoj de la korpo kaj de la spirito, protektu la landon, ĝiajn familiojn kaj ĝiajn loĝantojn kontraŭ ĉia malfeliĉo kaj ĉia malbono, kaj precipe havigu al ni la gracon de nia eterna savo. Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

2.9. BEATA ANTONO FRANCO
Ho Beata Antono,
bildo strebanta al la lastaj kaj la bezonantoj, vi renovigis la Eklezion en la vero kaj en la paco.
Ĉiujn vi edifis revokante al la eternaj valoroj de la Evangelio de Kristo, travivante en la fideleco tion kion vi inde celebris en la diaj misteroj.
Al ni, kiuj aliras al via propeto, renovigu, ankoraŭ hodiaŭ, la gracojn kiujn ni petas de vi: al la familioj la amon fidelan, fruktodonan kaj neelĉerpeblan, al la malsanuloj la kuraĝon kaj la esperon.
Asistu nin en la provoj, kaj faru ke, amante la Eklezion, ni povu sekvi la spurojn de Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

3.9. SANKTA GREGORO LA GRANDA, papo
Sankta Gregoro, vi estis elstara paŝtisto de la Eklezio de Kristo, per via vivo vi disvastigis en la mondon la kristanan piecon kaj doktrinon.
Vi klopodis montri al ĉiuj, kredantoj kaj nekredantoj, la vizaĝon de Jesuo, kiel humila kaj Bona Paŝtisto!
Instruu al ni hodiaŭ nin meti je la servo de la gefratoj kun simpleco de koro, ne klopodante nin montri pli bonaj antaŭ la okuloj de la homoj, sed kiaj reale ni estas antaŭ la okuloj de Dio.
Gvidu nin sur la vojo de la vivo, por ĝisatingi iun tagon la kontemplon de tiu tiom sopirata mistero de Dio.
Sankta Gregoro, stimulu nin serĉi Kriston en la forkonsumita korpo de malsanulo, en la malplenaj okuloj de neflegato, en la malluma vizaĝo de pekulo, en la akcepto de karcerulo, en la proksimeco de ekskludito, en la helpo al iu malpli feliĉa ol ni, en nia proksimulo.
Sankta Gregoro la Granda preĝu por ni. Amen.

4.9. SANKTA ROZALIA
Ho admirinda Sankta Rozalia, kiu rezoluta kopii en vi mem la bildon kiel eble plej perfektan de via ununura bono, la Krucumita Elaĉetanto, elmetis vin al ĉiuj akraĵoj de plej kruda pentofaro en la soleco de kaverno, en kiu vi ĉiam igis via plezuro la forkonsumiĝon per maldormoj kaj fastoj, la ŝiradon per vipiloj de via senkulpa karno, havigu al ni ĉiuj la gracon ĉiam bridi per la praktikado de la evangelia humiligo ĉiujn niajn ribelemajn deziregojn, kaj ĉiam igi nutri nian spiriton per la plej devota meditado de tiuj kristanaj veroj, kiuj nure povas havigi al ni la veran bonstaton en ĉi tiu vivo kaj la eternan beatecon en la alia. Amen.

5.9. PATRINO TEREZA DE KOLKATO (de Monsinjoro Angelo Comastri)

Patrino Tereza de la lastaj!
Via rapida paŝo ĉian iris
al la plej malfortaj kaj forlasitaj
por silente kontesti tiujn kiuj estas
riĉaj je povo kaj egoismo:
la akvo de la lasta vespermanĝo
pasis tra viaj nelacigeblaj manoj
kuraĝe indikante al ĉiuj
la vojon de la vera grandeco.

Patrino Tereza de Jesuo!
Vi aŭdis la krion de Jesuo
en la krio de la malsatuloj de la mondo
kaj kuracis la korpon de Kristo
en la vundoplena korpo de la lepruloj.
Patrino Tereza, preĝu por ke ni fariĝu
humilaj kaj korpuraj kiel Maria
por akcepti en nia koro
la amon kiu igas feliĉaj.
Amen.

6.9. SANKTA ZEĤARIO
Nur Vi estas sankta, Sinjoro,
kaj ekster Vi ne estas lumo de boneco;
pro la propeto kaj la ekzemplo de sankta Zeĥario la profeto,
faru ke ni travivu aŭtentike kristanan vivon,
por ke ni ne estu senigitaj je via vido en la ĉielo. Amen.

7.9. SANKTA MARKO KRIĴEVĈANIN
Porpreĝu por ni la gracon ĉe Dio, ke dum ĉi tristaj kaj malfacilaj tagoj kiujn travivas la homaro, ni sincere amu la sanktan katolikan Eklezion, kiun fondis Jesuo Kristo, kaj ke por ĝi ni estu preta se necesos ankaŭ suferu, por ĝi se iam necesos ni ankaŭ mortu. Amen.

8.9. LITANIOJ AL SANKTEGA MARIA INFANINO
Sinjoro, kompatu nin
Kristo, kompatu nin
Sinjoro, kompatu nin
Malgranda Jesuo, kompatu nin
Malgranda Jesuo, plena je Graco, kompatu nin
Dio, Patro de l’ Ĉielo, kompatu nin
Dio, Filo Elaĉetanto de la mondo, kompatu nin
Dio, Sakta Spirito, kompatu nin
Sankta Triunuo, ununura Dio, kompatu nin
Sankta Maria Infanino, preĝu por ni
Infanino, filino de l’ Patro, preĝu por ni
Infanino, patrino de l’ Filo, preĝu por ni
Infanino, Edzino de la Sankta Spirito, preĝu por ni
Infanino, Sanktejo de la Sankta Spirito, preĝu por ni
Infanino, Frukto de la preĝoj de viaj gepatroj, preĝu por ni
Infanino, riĉaĵo de via patro, preĝu por ni
Infanino, delico de via patrino, preĝu por ni
Infanino honorinda de via patro, preĝu por ni
Infanino honorinda de via patrino, preĝu por ni
Infanino, miraklo de naturo, preĝu por ni
Infanino, mirindaĵo de graco, preĝu por ni
Senmakula en via koncipiĝo, preĝu por ni
Pli ol sankta ekde via naskiĝo, preĝu por ni
Pli ol devota en via prezento, preĝu por ni
Ĉefverko de la Dia Graco, preĝu por ni
Tagiĝo de la Suno de justeco, preĝu por ni
Fonto de nia ĝojo, preĝu por ni
Fino de niaj pekoj, preĝu por ni
Infanino, ĝojo de la tero, preĝu por ni
Infanino, ĝojo de la Paradizo, preĝu por ni
Modelo de karitato, preĝu por ni
Modelo de humilo, preĝu por ni
Infanino potenca, preĝu por ni
Infanino dolĉa, preĝu por ni
Infanino purega, preĝu por ni
Infanino tre obeema, preĝu por ni
Infanino humilega, preĝu por ni
Infanino dolĉega, preĝu por ni
Infanino tre aminda, preĝu por ni
Infanino tre admirinda, preĝu por ni
Infanino senkompara, preĝu por ni
Infanino, sano de la malsanuloj, preĝu por ni
Konsolo de la afliktitoj, preĝu por ni
Rifuĝejo de la pekuloj, preĝu por ni
Espero de la kristanoj, preĝu por ni
Sinjorino de la Anĝeloj, preĝu por ni
Filino de la Patriarkoj, preĝu por ni
Dezirego de la Profetoj, preĝu por
Sinjorino de la Apostoloj, preĝu por ni
Forto de la Martiroj, preĝu por ni
Gloro de la Religiuloj, preĝu por ni
Ĝojo de la Konfesantoj, preĝu por ni
Pureco de la virgaj, preĝu por ni
Reĝino de la Sanktuloj, preĝu por ni
Infanino, nia Patrino, preĝu por ni
Reĝino de niaj koroj, preĝu por ni

Ŝafido de Dio kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, indulgu nin
Infano Jesuo
Ŝafido de Dio kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, aŭskultu nian petegon
Infano Jesuo
Ŝafido de Dio kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin
Infano Jesuo.

Ni preĝu: Ho Dio Ĉiopova kaj mizerikorda, kiu, danke al la Sankta Spirito, pretigis la korpon kaj la animon de la Senmakula Infanino Maria fariĝi la potenca kaj meritoplena Patrino de via Filo, ŝin antaŭgardante el ĉia makulo, konsentu al ni ĉiuj, kiuj elkore respektegas ŝian sanktan infanecon, esti liberaj, per ŝiaj meritoj kaj ŝia propeto, el tio kio povas malpurigi nian korpon kaj nian animon, kaj igu nin kapablaj imiti ŝian perfektan humilecon, obeemon kaj karitaton, per Kristo nia Sinjoro, amen.

Ni preĝu
Ho Sankta Infanino, mistika tagiĝo, feliĉa Pordo de l’ Ĉielo, je vi mia animo sin konfidas kaj esperas.
Kiel mi estas profunde malvarmeta en la servado al Dio! Kiom granda estas la danĝero damniĝi! Ho potenca Advokatino, el via malgranda lulilo etendu korfavore vian manon, skuu min el la peniga dormado, subtenu min en la vojo de la fido. Faru, ke mi dediĉu min je la servo al la Sinjoro.
Per Kristo nia Sinjoro.
Amen

9.9. BEATA MARIA TORIBIA
Beata Maria de la Cabeza, edzino kaj patrino,
preĝu por ni en ĉi tiu tago.
Per via potenca propeto kaj via fidela ekzemplo,
faru ke ni povu strebi travivi vivon
profunde simplan kaj humilan.
Helpu nin resti fervoraj en la preĝo kaj plenaj je karitato.
Povu nia tuta vivo fariĝi preĝo
helpante nin celi la radikalan sanktecon
en niaj ĉiutagaj kaj ordinaraj devoj.
Per nia sekvado de via ekzemplo,
povu nia fideleco kaj persistemo
esti signo por la mondo
pri nia devoteco al Dio kaj al lia sankta Eklezio.
Tion ni petas de Vi pro la pura koro de Maria,
patrino de Kristo nia Sinjoro. Amen.

10.9. PREĜO AL SANKTA NIKOLAO EL TOLENTINO
POR LA JUNULARO
Ho Sankta Nikolao amiko de Dio kaj nia amiko, vi kiu estis tiel sentiva al la postuloj de la gejunuloj gvidante ilin per la saĝo de viaj konsiloj, daŭrigu el la ĉielo, kiel patro kaj kiel frato, manifesti vian fervoran zorgon pri ni. Protektu niajn agadojn: la studon, la laboron, la servon al la bezonuloj, nian sindevigon en la Eklezio.
Gardu kaj purigu niajn amemojn. Prilumu niajn elektojn, por ke ili estu laŭ la koro de Dio.
Estu por ni ĉiuj atenta kaj dolĉa kunulo de vojaĝo. Amen.

11.9. BEATA BONAVENTURO EL BARCELONO
Ho Patro, kiu en beata Bonaventuro el Barcelono
donacis al ni modelon de evangelia perfekteco,
konsentu al ni, pro lia propeto,
kreski en la kono de Kristo
kaj akcepti kaj atesti per la vivo
la vorton de la Evangelio.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio,
kaj vivas kaj regnas kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

12.9. SANKTA NOMO DE MARIA
Ho potenca Patrino de Dio kaj Patrino mia Maria,
estas vere ke mi ne estas inda eĉ nomi Vin,
sed Vi amas min kaj deziras mian savon.

Konsentu al mi, kvankam mia lango estas malpura,
ke mi povu ĉiam voki je mia defendo
vian sanktegan kaj potencegan nomon,
ĉar via nomo estas la helpo de vivantoj kaj la savo de mortantoj.

Maria purega, Maria dolĉega, konsentu al mi la gracon
ke via nomo estu ekde hodiaŭ la spiro de mia vivo.
Sinjorino, ne prokrastu helpi min ĉiufoje kiam mi vokas Vin,
ĉar en ĉiuj miaj tentoj kaj en ĉiuj miaj bezonoj
mi ne volas ĉesi voki Vin ĉiam ripetante: Maria, Maria.

Tiel mi volas fari dum mia vivo
kaj aparte mi esperas en la horo de la morto,
por veni laŭdi eterne en Ĉielo vian amatan nomon:
“Ho kompatema, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria”.

Maria, tre aminda Maria,
kian konsolon, kian dolĉecon, kian konfidon, kian teneron
sentas mia animo eĉ nur eldirante vian nomon,
aŭ nur pensante pri Vi!
Mi dankas mian Dion kaj Sinjoron kiu al Vi donis por mia bono
ĉi tiun nomon tiel amindan kaj potencan,

Ho Sinjorino, ne sufiĉas al mi Vin nomi kelkfoje,
mi volas Vin voki pli ofte pro amo;
mi volas ke la amo memorigu al mi Vin voki ĉiuhore,
tiel ke ankaŭ mi povu ekkrii kune kun Sankta Anselmo:
“Ho nomo de la Patrino de Dio, Vi estas mia amo!”.

Mia kara Maria, mia amata Jesuo,
viaj dolĉegaj Nomoj vivu ĉiam en mia kaj en ĉies koroj.
Mia menso forgesu ĉiujn aliajn,
por memori nur kaj ĉiam voki viajn Nomojn amegatajn.

Mia Elaĉetanto Jesuo kaj Patrino mia Maria,
kiam alvenos la momento de mia morto,
en kiu la animo devos forlasi la korpon,
konsentu al mi tiam, pro viaj meritoj,
la gracon eldiri la lastajn vortojn dirante kaj ripetate:
“Jesuo kaj Maria mi amas Vin, Jesuo kaj Maria mi donacas al Vi mian koron kaj mian animon”.

(Sankta Alfonso Maria de’ Liguori)

13.9. SANKTA JOHANO KRIZOSTOMO – PREĜO POR LA GEEDZIĜO
Dankon, Sinjoro,
ĉar Vi donis al ni la amon
kapablan ŝanĝi
la esencon de la aferoj.

Kiam viro kaj virino
fariĝas unu en la geedziĝo
ili ne plu aperas kiel surteraj kreitaĵoj
sed estas la bildo mem de Dio.
Tiel kuniĝintaj ili timas nenion.
Per la konkordo, la amo kaj la paco
viro kaj virino estas mastroj
de ĉiuj belaĵoj de la mondo.
Ili povas vivi trankvile,
protektataj de la reciproka amo
laŭ tio, kion Dio starigis.
Dankon, Sinjoro,
pro la amo kiun Vi donacis al ni. Amen.

14.9. GLORADO DE LA SANKTA KRUCO
“Ni Vin benas, Sinjoro, Patro sanktoa
ĉar en la riĉeco de via amo,
el la arbo kiu portis al la homo morton kaj pereon
elirigis la kuracilon de savo kaj de vivo.
La Sinjoro Jesuo, sacerdoto, majstro kaj reĝo,
kiam alvenis la horo de lia Pasko,
libervole supreniris tiun lignon
kaj igis ĝin la altaro de la forofero,
la katedro de vereco,
la trono de lia gloro.
Suprenlevita el la tero Li triumfis super la malnova malamiko
kaj envolvita en la purpuron de sia sango
kun mizerikorda amo altiris ĉiujn al si;
malferminte siajn brakojn sur la kruco Li oferis al Vi, ho Patro,
la oferon de la vivo
kaj enverŝis sian elaĉetan forton
en la sakramentojn de la nova interligo;
mortante Li malkaŝis al siaj disĉiploj
la misteran sencon de tiu lia vorto;
la tritika grenero kiu mortas en la sulkoj de la tero
produktas abundan rikolton.
Nun ni preĝas al Vi, ĉiopova Dio,
faru ke viaj gefiloj, adorante la Krucon de la Elaĉetanto,
atingu la fruktojn de la savo
kiun Li meritis per sia pasiono;
al tiu glora ligno
ili alnajlu siajn pekojn,
frakasu sian tromemfieron,
sanigu la malsanon de la homa kondiĉo;
ili eltiru konsolon en la provo,
sekurecon en la danĝero,
kaj fortaj el ĝia protekto
ili laŭiru sendamaĝe la vojojn de la mondo,
ĝis kiam Vi, ho Patro,
akceptos ilin en via domo.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

15.9. MARIA DOLORPLENA
Reĝino de la martiroj, kiu eltenis la plej krudajn suferojn kaj plenumis en via koro la plej kruelan el la oferoj, mi volas kunigi miajn penojn al la viaj.
Mi volus esti apud vi samkiel sankta Johano kaj la piaj virinoj por konsoli vin pro la perdo de via Jesuo. Bedaŭrinde mi rekonas ke ankaŭ mi per miaj pekoj estis kaŭzo de la morto de via amegata Filo.
Mi petas de vi pardonon, ho patrino dolorplena. Akceptu kiel riparon la oferon kiun mi faras el mi mem, kaj la intencon voli ĉiam ami vin en la estonteco.
Mi metas en viajn manojn mian tutan vivon; faru ke mi povu amigi vin ankaŭ de multaj animoj kiuj vivas malproksime de via patrina Koro. Amen.

16.9. PREĜO (KOLEKTO)
Ho Dio, kiu donis al via popolo la sanktulojn Kornelion kaj Ciprianon,
sindonajn animzorgantojn kaj sentimajn martirojn,
per ilia helpo igu nin fortaj kaj persistemaj,
por konstante kunlabori al la unueco de la Eklezio.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio,
kaj vivas kaj regnas kun vi, en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

17.9. STIGMATOJ DE SANKTA FRANCISKO
Ho Dio kiu, por ekbruligi nian spiriton
per la fajro de via amo,
stampis en la korpon de la serafa Patro sankta Francisko
la signojn de la pasiono de via Filo,
konsentu al ni, per lia propeto,
konformiĝi al la morto de Kristo
por esti partoprenantoj en lia resurekto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio,
kaj vivas kaj regnas kun vi, en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

18.9. SANKTA JOZEFO EL KUPERTINO
POR SUKCESO ĈE EKZAMENOJ
Bona Dio,
mi dankas pro ĉiuj donacoj de Vi ricevataj.
Favoru min ke ĉiam mi uzu ili je Via gloro,
je mia sindediĉo kaj por la bono de aliaj.
Igu min ĉiam esti ĝojkora.
Benu miajn gepatrojn kaj protektu mian lernadon.
Amen.

19.9. SANKTA JANUARO
Ho nevenkita martiro kaj mia potenca defendanto sankta Januaro,
mi via humila servanto profunde kliniĝas antaŭ vi, kaj dankas
la Sanktegan Triunuon pro la gloro kiun Ĝi havigis al vi,
kaj pro la potenco, kiun Ĝi komunikas al vi surtere
avantaĝe al tiuj kiuj turniĝas al vi.
Mi ĝojas precipe pro tiu mirinda miraklo
kiu post tiom da jarcentoj renoviĝas en via sango,
iam elverŝitan pro amo al Jesuo,
kaj pro tiu nekutima privilegio
mi petas vin helpi al mi en ĉia mia bezono
kaj speciale en la suferoj kiuj nun disŝiras mian koron. Amen.

20.9. BEATA PATRINO MARIA TEREZA DE SANKTA JOZEFO
Ho Dio, Nia Patro,
Vi purigis Beatan Patrinon Marian Terezan de Sankta Jozefo
tra la suferoj kaj la provoj, kiujn ŝi superis –
kun granda Fido, Espero kaj senprofita Amo –
igante ŝin, en Viaj Manoj,
instrumento de Via Graco.
Fortikigitaj de ŝia ekzemplo
kaj fidante je ŝia propeto
ni petas Vian Helpon.
Donacu al ni la Gracon povi alfronti,
kiel ŝi, la malfacilaĵojn de la vivo,
per la forto de la Fido.
Tion ni petas de Vi per Kristo, Nia Sinjoro. Amen.

21.9. SANKTA MATEO APOSTOLO KAJ EVANGELIISTO
Pro tiu admirinda preteco, kun kiu vi, ho glorplena sankta Mateo, forlasis la oficon, la domon kaj la familion, por konformigi vin al la invitoj de Jesuo Kristo, havigu al ni ĉiuj la gracon profiti ĉiam kun ĝojego la diajn inspirojn.
Pro tiu admirinda humileco, kun kiu vi, ho glorplena sankta Mateo, verkante antaŭ ĉiuj aliaj la Evangelion de Jesuo Kristo, vin difinis per neniu alia nomo ol impostisto, havigu al ni ĉiuj la dian gracon kaj ĉion, kio utilas por ĝin konservi. Amen.

22.9. SANKTA IGNACO EL SANTHIÀ
Ho Dio ĉiopova kaj eterna,
por restarigi la homan naturon
vi volis, ke la obeo riparu tion
kion fiereco estis perdinta:
konsentu korfavora ke la preĝoj
kaj la ekzemploj de sacerdoto sankta Ignaco el Santhià
igu nin disponaj
plenumi senhezite vian volon,
principon de nia savo.
Pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio,
kaj vivas kaj reĝas kun vi, en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

23.9. SANKTA PIO (de Mons. Angelo Comastri)
Patro Pio, vi vivis en la jarcento de la fiereco kaj estis humila.
Patro Pio, vi pasis ĉe ni en la epoko de la riĉaĵoj
revataj, ludataj kaj adorataj: kaj vi restis malriĉa.
Patro Pio, apud vi neniu aŭdis la voĉon: kaj vi parolis kun Dio;
apud vi neniu vidis la lumon: kaj vi vidis Dion.
Patro Pio, dum ni kuradis angorplenaj,
vi restadis genue kaj vidadis la Amon de Dio alnajlita al ligno,
vundita en la manoj, en la piedoj kaj en la koro: por ĉiam!
Patro Pio, helpu nin plori antaŭ la kruco,
helpu nin kredi antaŭ la Amo,
helpu nin aŭskulti la Meson kiel ploron de Dio,
helpu nin serĉi la pardonon kiel brakumon de paco,
helpu nin esti kristanoj kun la vundoj
kiuj elverŝas sangon de fidela kaj silenta karitato:
samkiel la vundoj de Dio! Amen.

24.9. BEATA MARIA DE LA KOMPATEMO
Ho Sanktega Virgulino de la Kompatemo, Vi kiu pro kompato al la mizeraj kristanaj sklavoj malsupreniris el la Ĉielo, ordonante al Sankta Petro Nolasko fondi religian Ordenon kiu, per heroeca ĵurpromeso, zorgu pri ilia liberigo, nu! nasku vian kompaton la stato de multnombraj kiuj kuŝas sub la plej malmola sklaveco, tiu de la peko. Liberigu ilin, ho Sankta Virgulino, kaj havigu al ili la liberecon de la filoj de Dio! Minacataj, kiaj ni estas, de tiu sama sklaveco, ankaŭ por ni brilegu via kompato, ho Sanktega Virgulino de la Kompatemo! Vi kiu konas nian nesufiĉon en nia malmolaj bataloj kontraŭ la komuna malamiko, alkuru je nia helpo, firmigu niajn hezitemajn volojn, donacu al ni la venkon. Ĉe Vi, nia Sanktega Patrino, estas metitaj niaj esperoj. De Vi ni atendas la finan triumfon por atingi la Paradizon kaj levi kantikon de gloro kaj de danko al Vi, kiu estas ĝia Reĝino. Amen.

25.9. PREĜO
Ho Dio, Patro nia, kiu en Via Filo Jesuo volis fariĝi kunulo de la disĉiploj survoje al Emauso por solvi iliajn dubojn kaj malcertecojn kaj malkaŝi Vian ĉeeston en la dispecigita pano, malfermu niajn okulojn por ke ni scipovu vidi Vian ĉeeston, prilumu nian menson por ke ni sukcesu kompreni Vian Vorton kaj ekbruligu en niaj koroj la fajron de Via Spirito, por ke ni trovu la kuraĝon fariĝi ĝojoplenaj atestantoj pri la Resurektinto, Jesuo Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro. Amen.

26.9. SANKTAJ MARTIROJ KOSMO KAJ DAMIANO: PREĜO POR LA ETERNA VIVO
Ni vin laŭdas, Sinjoro, pro la atesto de viaj Sanktaj Martiroj Kosmo kaj Damiano. En ilia vivo vi proponas al ni ekzemplon, en la propeto helpon, en la komuneco de graco ligon de frata amo. Pere de ilia atesto vi manifestas la mirindan kaj fruktodonan agadon de via Spirito en nia historio; samtempe, vi donas al ni viaj filoj tutcertan signon pri via amo. Konsolataj kaj pelataj de ilia ekzemplo kaj de ilia propeto, ni rekomencas fidoplene la vojon de la vivo, por ke ankaŭ en ni plenumiĝu via sava mistero, kaj, liberigitaj de ĉia malbono, ni povu ĝui por ĉiam vian gloron. Amen.

27.9. SANKTA VINCENTO DE PAUL: PREĜO DE LA VINCENTANOJ
Sinjoro, igu min bona amiko al ĉiuj.
Faru ke mia persono inspiru konfidon:
al tiu kiu suferas kaj plendas,
al tiu kiu serĉas la lumon malproksime de Vi,
al tiu kiu volus komenci kaj ne scias kiel,
al tiu kiu volus konfidenci kaj ne sentas sin kapabla je tio.
Sinjoro helpu min,
por ke apud mi pasu neniu kun la vizaĝo indiferenta,
kun la koro fermita, kun la paŝo rapidema.
Sinjoro, helpu min tuj rimarki:
tiujn kiuj estas apud mi,
tiujn kiuj estas zorgoplenaj kaj konfuzitaj,
tiujn kiuj suferas ne vidigante tion,
tiujn kiuj sentas sin izolitaj ne volante tion.
Sinjoro, donu al mi sentivecon,
kiu scipovu iri renkonte al la koroj.
Sinjoro, liberigu min el egoismo,
por ke mi povu servi al Vi,
por ke mi povu ami Vin,
por ke mi povu aŭskulti Vin
en ĉiu frato
kiun Vi renkontigas al mi. Amen.

28.9. PASTRO LUIZO MONZA
Beata pastro Luizo,
vi kiu estis bona paŝtisto;
kiu maldormis dumnokte en preĝo
kaj dumtage, senlace
serĉadis la perdiĝintajn ŝafojn de la ŝafaro de l’ Sinjoro,
la virojn kaj la virinojn, kiuj sopiras la vivon;
vi donis al ni la vivan kaj fekundan bildon
de la mistero de l’ semo kiu mortas
kaj donas frukton.
Propetu por ni,
por ke ankaŭ al ni la Patro donacu la Spiriton
de preĝo kaj de karitato,
tiel ke ankoraŭ meze de ni
floru la sanktuloj,
esperu la malfortuloj,
gardu la amon niaj familioj
kaj niaj komunumoj
vivu en la ĝojo,
estu unu nura koro kaj unu nura animo,
laŭ bildo de Kristo Jesuo,
kiu briligis en la mondo
la nerezisteblan forton de la amo.
(silente oni aldonu peton pri graco) Amen.

29.9. SANKTAJ ĈEFANĜELOJ: MIĤAELO, GABRIELO KA RAFAELO
PREĜOJ AL LA TRI ĈEFANĜELOJ
Venu el la Ĉielo en niajn domojn la Anĝelo de la paco, Miĥaelo, li venu portanto de serena paco kaj formetu en la inferon la militojn, fontojn de tiom multe da larmoj.
Venu Gabrielo, la Anĝelo de la forto, forpelu la malnovajn malamikojn kaj vizitu la templojn karajn al la Ĉielo, kiun Li triumfanto starigis super la Tero.
Nin asistu Rafaelo, la Anĝelo kiu prizorgas la sanon; li venu sanigi ĉiujn niajn malsanulojn kaj direkti niajn hezitemajn paŝojn laŭ la vojoj de la vivo. Amen.


Glorplena Ĉefanĝelo Miĥaelo, princo de la ĉielaj militistaroj,
defendu nin kontraŭ ĉiuj niaj malamikoj videblaj kaj nevideblaj
kaj neniam permesu, ke ni falu sub ilian kruelan tiranecon.
Sankta Gabrielo Ĉefanĝelo, vi kiu prave estas nomata la forto de Dio, ĉar vi estis elektita por anonci al Maria la misteron en kiu la Ĉiopova devis mirinde manifesti la forton de sia brako, konigu al ni la trezorojn enfermitajn en la persono de la Filo de Dio kaj estu nia heroldo ĉe ŝia sankta Patrino!
Sankta Rafaelo Ĉefanĝelo, kompatema gvidanto de la vojaĝantoj, vi kiu, per la dia potenco, plenumas mirindajn sanigojn, bonvolu gvidi nin dum nia surtera pilgrimo kaj sugestu al ni la rimedojn, kiuj povas sanigi niajn animojn kaj niajn korpojn. Amen.

30.9. SANKTA JERONIMO
Ho glorplena Sankta Jeronimo,
pro tiu aminda fervoro kiu kondukis vin al la profunda studo
de la sanktaj Skriboj havigante al vi tiom da lumo;
pro tiu spirito de forofero kaj de humiliĝo,
pro la praktikoj de devoteco kaj pro la plej edifaj virtoj
por igi vin ĉiam pli utila al la katolika Eklezio,
kaj pro ĉiuj diaj favoroj je kiuj vi povas disponi en ĉielo;
estu korfavora protektanto kaj havigu al ni ĉiuj
la gracon senĉese primediti la verojn de la fido,
neniam serĉi surtere alion ol plaĉi al Dio,
kaj ĉiam pli fervoriĝi en la praktikoj
de la pentofaro kaj de la bonaj faroj,
por certigi al ni nian eternan savon.
Amen
Trifoje Gloro al la Patro.