Hejmo EL LA SINODO PRI SINODECO

EL LA SINODO PRI SINODECO

https://www.synod.va/

Fino de la unua sesio

Dimanĉe, la 29-an de oktobro 2023, la Eklezio finis la unuan kunsidon de la Sinodo pri Sinodeco. Papo Francisko prezidis la Eŭkaristian feston por fini la Sinodon de Episkopoj, en Baziliko de Sankta Petro plena de fideluloj. En sia homilio, li instigis kardinalojn, episkopojn, pastrojn, religiulojn kaj laikojn kreski en la adorado de Dio kaj en la servo de la aliaj: “ĉi tie troviĝas la koro de ĉio” por krei “la Eklezion, al kiu ni estas vokitaj revi: Eklezio servistino de ĉiuj, servistino de la lastaj. Eklezio kiu akceptas, servas, amas. Eklezio kun malfermitaj pordoj, kiu estas haveno de kompato.”

Raporto publikigita de la Sinoda Sekretariejo“Sinoda Eklezio en misio”.

La dokumento proponas pripensojn kaj proponojn pri temoj kiel la rolo de virinoj kaj laikoj, la ministerio de episkopoj, la pastraro kaj diakonato, la graveco de la malriĉuloj kaj migrantoj, la cifereca misio, ekumenismo kaj misuzo. La Sinteza Raporto ĵetas renovigitan rigardon al la mondo kaj al la Eklezio kaj ĝiaj instancoj. La dokumento estas dividita en tri partojn, kaj skizas la vojon por la laboro plenumota en la dua sesio en 2024.

La unua traktas la vizaĝon de la sinoda Eklezio, traktante temojn kiel sperto kaj kompreno de sinodeco, iniciato al la kristana vivo, la Eklezio en sia rilato kun la malriĉuloj, kaj la kristana unueco.

La dua parto“Ĉiuj disĉiploj, ĉiuj misiistoj“, traktas la mision de la Eklezio, kaj temojn kiel virinoj en eklezia vivo kaj misio, konsekrita vivo kaj laikaj asocioj, diakonoj kaj pastroj en sinoda eklezio, la episkopo en la eklezia komuneco, kaj la misio de la Papo.

La tria parto“Teksado de rilatoj, konstruado de komunumoj”, traktas temojn kiel formado, aŭskultado kaj akompano, misiistoj en la cifereca medio kaj partoprenorganismoj, krom la Sinodo de Episkopoj mem kaj la Eklezia Asembleo.

Elstaraĵo: la temo de misuzoj en la Raporto

Kiel en la Letero al la Popolo de Dio, la sinoda asembleo reasertis “la malfermitecon aŭskulti kaj akompani ĉiujn, inkluzive tiujn, kiuj suferis misuzon kaj vundojn en la Eklezio”. Laŭ la vojo farenda “al repaciĝo kaj justeco”, “necesas trakti la strukturajn kondiĉojn, kiuj permesis tiajn misuzojn, kaj fari konkretajn gestojn de pentofaro”.

Ferma homilio de la Papo (ĉerpaĵo): 

Karaj Kardinaloj, Episkopoj kaj pastroj, religiulinoj kaj religiuloj, fratinoj kaj fratoj, kiam ni finas ĉi tiun parton de la vojo, kiun ni trairis, gravas starigi la “principon kaj fundamenton”, el kiuj ree kaj ree ĉio komenciĝas: ami. Amu Dion per via tuta vivo, kaj amu vian proksimulon kiel vin mem. Ne estas en niaj strategioj, en homaj kalkuloj nek en la modoj de la mondo, sed en la amo al Dio kaj al la proksimulo: ĉi tie kuŝas la koro de ĉio. Sed kiel traduki tian impulson de amo? Mi proponas al vi du verbojn, du kormovojn, pri kiuj mi volas pripensi kun vi: adori kaj servi. Dio estas amata per adorado kaj servo.

La unua verbo: adori. Ami estas adori. Adoro estas la unua respondo, kiun ni povas proponi al la libera amo, la surpriziga amo de Dio. La mirindaĵo de adoro estas esenca en la Eklezio, precipe en ĉi tiu tempo, kiam ni perdis la kutimon de adoro. Fakte, adorado signifas rekoni en fido, ke nur Dio estas Sinjoro, kaj ke nia vivo, la vojo de la Eklezio kaj la sorto de la historio dependas de la tenero de Lia amo. Li estas la signifo de nia vivo.

Adorante al Li, ni remalkovras nin liberaj. Tial, en la Sankta Skribo, amo al la Sinjoro aperas ofte asociita kun la batalo kontraŭ ĉia idolkulto. Kiu adoras Dion, tiu malakceptas la idolojn, ĉar, dum Dio liberigas, la idoloj faras nin sklavoj […] Ni devas ĉiam batali kontraŭ idolkultoj: ĉu ili estas sekularaj, kiuj ofte devenas el persona vanteco, kiel la deziro al sukceso, mem-aserto ĉiakoste, la monavido (la diablo eniras tra viaj poŝoj, ni ne forgesu!), la ĉarmon de karierismo; estu tiuj maskitaj kiel spiriteco, kiel mia spiriteco, miaj religiaj ideoj, miaj paŝtistaj kapabloj… Ni zorgu ne meti nin en la centro anstataŭ Li. Sed ni revenas al adoro… Ĉi tio estu por ni, pastroj, centra agado: ni dediĉu ĉiutage tempon al intimeco kun Jesuo, la Bona Paŝtisto, antaŭ la tabernaklo. Por adori. La Eklezio estu adorema! La Sinjoro estu adorita en ĉiu diocezo, en ĉiu paroĥo, en ĉiu komunumo!

La dua verbo: servi. Ami estas servi. En la plej granda Ordono, Kristo ligas Dion kaj aliajn, por ke ili neniam ŝajnu disigitaj. Ne ekzistas religia sperto, kiu estas surda al la krio de la mondo; Mi parolas pri vera religia sperto. Ne ekzistas amo al Dio sen partopreno en prizorgado de aliaj, alie estas risko de fariseismo. Eble ni vere havas multajn belajn ideojn por reformi la Eklezion, sed ni memoru: adori Dion kaj ami niajn gefratojn per Lia amo, jen la granda kaj ĉiama reformo. Esti Eklezio adoranta kaj Eklezio de servado, kiu lavas la piedojn de la vundita homaro, akompanas la vojon de la plej fragilaj, malfortaj kaj forĵetitaj, eliras kun tenero renkonte al la plej malriĉaj. Jen kion Dio ordonas al ni fari, kiel ni aŭdis en la unua Legado […]. Ĉi tio, gefratoj, estas la Eklezio, pri kiu ni estas vokitaj revi: Eklezio kiu servas al ĉiuj, kiu servas al la lastaj. Eklezio kiu bonvenigas, servas, amas, pardonas, sen iam postuli ateston pri “bona konduto”. Eklezio kun malfermitaj pordoj, haveno de kompato. […]

Fratoj kaj fratinoj, tiel finas la Sinoda Asembleo. En ĉi tiu “konversacio de la Spirito”, ni povis sperti la teneran ĉeeston de la Sinjoro kaj malkovri la belecon de la frateco. Ni aŭskultis unu la alian kaj, antaŭ ĉio, en la riĉa diverseco de niaj rakontoj kaj sentemoj, ni aŭskultis la Sanktan Spiriton. Hodiaŭ ni ne vidas la kompletan frukton de ĉi tiu procezo, sed ni povas klare rigardi la horizonton, kiu malfermiĝas antaŭ ni: la Sinjoro gvidos kaj helpos nin esti pli sinoda kaj pli misia Eklezio, kiu adoras Dion kaj servas al la virinoj kaj viroj de la mondo de nia tempo, elirante por alporti al ĉiuj la konsolantan ĝojon de la Evangelio.

Fratoj kaj fratinoj, pro ĉio, kion vi faris en la Sinodo kaj daŭre faras, mi diras dankon! Dankon pro la vojo, kiun ni kune prenis, pro aŭskultado kaj dialogo. Kaj, kune kun la dankemo, mi volas formuli deziron por ni ĉiuj: la esperon, ke ni povas kreski en la adorado de Dio kaj en la servo de la aliaj. Adori kaj servi. La Sinjoro akompanu nin. Antaŭen, kun ĝojo!

Milton Paulo de Lacerda

ADSUMUS, SANCTE SPIRITUS

Alpreĝo al la Sankta Spirito por asembleo eklezia pri regado aŭ distingo (tio estas, sinoda).
Ĉiu kunveno de la II Vatikana Concilio komencis per la preĝo Adsumus Sankte Spiritus. Por la Sinodo 2021-2023, ni proponas utiligi tiun ĉi simpligitan version, por ke kiu ajn grupo aŭ liturgia asembleo povos pli facile ĝin preĝi.

Tie ĉi ni estas antaŭ vi, Sankta Spirito, kunvenitaj en via Nomo. 
Vi, nia vera konsilanto: Venu al ni, apogu nin, eniru en niajn korojn.
Montru al ni la vojon, indiku al ni kiel atingi la celon.
Malpermesu ke ni perdu la irvojon kiel personoj malfortaj kaj pekulaj.
Ne permesu ke la nescio konduku nin tra malveraj vojoj.
Konsentu al ni la donon de la distingo,
por ke ni ne lasu nian agadon gvidiĝi laŭ antaŭjuĝoj kaj malveraj konsideroj.
Konduku nin al la unueco en vi, por ke ni ne devojiĝu de la vojo de la vero kaj justeco,
sed male, ke en nia tera pilgrimado ni klopodu atingi la eternan vivon.
Tion ĉi ni petas al vi kiu agadas ĉiam kaj ĉie,
En komuno kun la Patro kaj la Filo, tra la jarcentoj de la jarcentoj. Amen.

Titolo reviziita de la latina lingvo, por konservi sian propran komencon (incipit), malsame ol tiu de Adsumus Dominus Sankte Spiritus. La Caeremoniale Episcoporum 1984ss, n. 1173, proponas nur la uzun de Adsumus, sed ne transdonas la tekston. La germana versio Das Zeremoniale fur die Bischofe, n. 1188, ofertas tradukon al la germana surbaze de la latina teksto de la Acta Synodalia de la Concilio, vol.I/1, p.159;