Mi kredas sole je Dio
kaj tiel nenion en la mondo mi bezonas diigi.
Ĉio, kio ekzistas, indikas pri Li.
Nenio povas esti sen Li.
Li estas potenca en ĉio, kio estas aŭ okazas.
Li estas pli granda ol ĉio, kion ni povas sperti aŭ pensi.
Tiel Li „loĝas en lumo nealirebla“.
Tion jam povas ekkoni la racio.
Sed ekde Jesuo
mia konfido estas fido kiu transpaŝas la racion:
Mi estas ŝirmata en la amo de Dio.
Dio turniĝis al ni kaj al la tuta mondo
en amo kiu ekzistas ekde la eterno
kiel amo de Dio al Dio:
amo inter la Patro kaj la Filo,
amo kiu estas la Sankta Spirito.
Sole enprenataj en tiu ĉi amo
ni havas komunecon kun Dio.
La Filo, sendita en la Sankta Spirito,
enkarniĝis en Jesuo per Maria kaj naskiĝis de ŝi
por anonci al ni en homa vorto
nian komunecon kun Dio.
Ĉar tiu ĉi amo ne havas mezuron en la mondo
kaj pro tio ne ekkoniĝis ekde la mondo;
nur per Lia vorto ni povas ekkoni ĝin:
Nenia povo de la mondo, eĉ ne la morto,
povas elŝiri nin de nia ŝirmo, la amo de Dio.
Jesuo atestis tiun ĉi mesaĝon
per la sindono de sia vivo:
Pro sia mesaĝo liberiga
kaj pro tio ke li trovis disĉiplojn por ĝi
li mortis sur la kruco far tiuj
kiuj timigas la aliojn kaj tiel regas ilin.
Sed la morto ne povis estri Lin:
Por ĉiam Jesuo vivas en la gloro de Dio.
Mi kredas je Li kiel en la Filo de Dio,
kaj tio signifas:
Mi partoprenas en Lia rilato al la Patro.
Surbaze de Lia vorto mi scias min kaj la tutan mondon
vere adoptataj por la tuta eterno.
Tiel mi ne plu estu regata per angoro por mi
kiu alie estas la radiko de ĉio malbono.
Kredi en Jesuo kiel la Filo de Dio
signifas esti plenigita de Lia Sankta Spirito.
Tion kredon ni ne havas el ni mem,
sed ni ricevas ĝin
de la komuneco de tiuj kiuj kredis antaŭ ol ni,
la Eklezio;
en ĝi la Sankta Spirito kunigas čiujn kredantojn
kun Kristo kaj ilin reciproke.
Kiel Jesuo mem la kredantoj
„estas naskitaj ne el la volo de viro, sed el Dio“.
La tasko de la Eklezio estas
transdoni la vorton de Dio alvenintan al ni per Jesuo.
La akcepatan vorton de Dio
ni celebras en la sakramentoj.
En la eŭkaristio nia fido vivas de Jesuo mem
kiel nia tera vivo de manĝaĵo kaj trinkaĵo.
La komuneco kun Dio,
kiu anonciĝas al ni en tiu vorto,
ŝanĝas la pasintan malbonon en bono;
repacigo fariĝas ebla.
Ĝi estas eterna vivo por ĉiuj homoj.
Ĉar „Dio en Kristo repacigis la mondon al Si“.
Pro tio la kredantoj havas esperon por ĉiuj.
La Spirito de Jesuo jam malkaŝe agas
ĉie kie la homoj vivas alie ol sub la angoro por si mem.
De tiu ĉi fido rezultas jam en la nia mondo
amo kaj agoj amoplenaj
kiuj ne redonas malbonon per malbono
sed malbonon per bono kaj bonon per bono.
Ni estas kreataj por tia amo.
Amen
Peter Knauer, SJ