Hejmo AGADKAMPOJ Karitata agado Subtenu la lernejon Baba Simon en Mouanko

Subtenu la lernejon Baba Simon en Mouanko

ESTAS BONE BONON FARI

La paroko Transfiguriĝo de Jesuo, Mouanko en diocezo Edea (Kamerunio) estis fondita en la jaro 1979. La urbo mem kun 27 ĉirkaŭaj vilaĝetoj havas dek mil loĝantojn, sed ilia nombro ĉiujare kreskas. Nia urbo estas unu el la administraj centroj de la ŝtato. Komence de la jaro 2023, mi kun miaj kunlaborantoj pensis, kiel doni novan impulson al la paroko. Pri la rezultaj ideoj mi informis ankaŭ la Estraron de IKUE.

La ĉefa aktiveco de la loĝantaro estas fiŝkaptado, ĉar Mouanko situas apud la maro. Inter la parokanoj, regule vizitantaj la dimanĉajn mesojn, pluraj estas gejunuloj. Sed bedaŭrinde multaj inter ili estas senlaboraj. Tial ni ekis la projekton de fiŝbredado. Mi mem maje sekvis la seminarion, organizitan de la diocezo Edea, kies celo estis akirigi bazajn sciojn por organizi la menciitan projekton en unuopaj parokoj. Post mia partopreno, mi sukcese finis ĝin kaj ricevis skriban diplomon. Post prilaboro de la financa plano, mi submetis ĝin por aprobo al la estraro de IKUE. Ni akiris necesajn ilojn kaj la plano ekis komence de julio. Ĝia celo en nia paroko estas helpi gejunulojn lerni laboron ebligantan al ili akiri manĝaĵon bezonatan en la ĉiutaga vivo, kaj precipe laborspertigi la junajn homojn. La projekto de fiŝbredado perspektive havas celon kontribui al malkresko de la senlaboreco, kiu estas granda en nia lando. La ideo estas bone akceptita kaj ni esperas ke kun paso de la tempo ni povos rikolti rezultojn. 

La dua projekto, kiu estas pli kompleksa, estas ligita al la edukado de la etuloj. La parokanoj sentas bezonon, eduki infanojn laŭ la katolika etiko, kiu transdonos al ili konscion pri la valoroj, ĉar, se tiu mejloŝtono mankas, estonteco estos malhela. Prilaboron de la koncepto pri lernejo oni diskutis ekde marto 2023, kun la espero havi unuajn lernantojn jam septembre. La estraro sekvis la evoluon de la projekto kaj, post iom da tempo, oni prezentis la buĝeton por unu jaro. Al la lernejo oni decidis doni la nomon École maternelle Baba Simon, sacerdoto de la diocezo Edea (1906-1975), la unua persono de Kamerunio kandidato por esti beatproklamita, al kiu, la 20-an de majo 2023, estis agnoskitaj liaj heroecaj virtoj. Provizore, la paroko disponigis al la lernejo supran parton de la preĝejo. Same la prilaborita financa plano estis sendita al la Estraro de IKUE. Por funkciigo de la lernejo, ĉe la lignaĵisto ni mendis tablojn kaj seĝojn. Ankaŭ ni aĉetis librojn, kajerojn, uniformojn. Por la instruado estis dungitaj du instruistinoj. La lernojaro ekis la 7-an de septembro 2023 kun 23 infanoj, sed jam 18-an de septembro aliĝis pliaj 5. La fina nombro estas 31. Do, pli ol ni esperis! Ni grupigis infanojn laŭ la aĝo 3-4 kaj 5-6j. 

Celo de la lernejo estas eduki infanojn, por ke, post la unua grado, ili kapablu senprobleme sekvi plian ŝtupon de la edukado. Ili lernas pri higieno, bona konduto, desegnado, kalkulo, lingvoj, kredo. 

Fine de la jaro 2023 mi prezentis al la Estraro de IKUE la financan raporton de la unua parto de la lernojaro. 

La 11-an de februaro, nia lernejo partoprenis publikan festadon de la Nacia tago de junularo. Ĉeestis milo da infano el ĉiuj urbaj lernejoj kaj la ĉeestintoj ege aplaŭdis, kiam oni anoncis “Baba Simon“, ĉar ni estas la plej juna lernejo. 

Ni regule organizas kunvenojn kun la gepatroj, dum kiuj ili havas eblon ekscii pri la planoj, progreso de iliaj infanoj, sed ankaŭ doni al ili eblon komenti kaj sugesti. La gepatroj ĝojas pro la fakto, ke infanoj havas tiun eblon kaj  ke ili estas ege kunlaboremaj. Ni ja komprenas, ke, nur per komuna agado kaj kunlaboro inter familioj kaj lernejo, ni povos esperi je pozitivaj rezultoj. 

La intereso pri nia lernejo estas granda kaj ĉe niaj parokanoj, sed ankaŭ aliaj loĝantoj, ĉar niaj pordoj estas malfermitaj al ĉiuj. Septembre ni planas akcepti novajn lernantojn (laŭplane kvindekon) . Sur la tereno de la paroko ni planas konstrui du lernoĉambrojn kaj administrejon. Ni konscias pri graveco de edukado, ĉar edukitaj homoj povos alporti prosperon. 

Mi uzas la eblon, menciante ankoraŭ alian projekton kiu realiĝis dum la jaro 2023 dank’ al perado de IKUE. Granda problemo de nia paroko estis manko de elektro. Per ricevita subteno ni starigis la sunpanelojn kiuj produktas sufiĉe da elektro por nia preĝejo, ejoj por katekizado, paroka domo. Post provperiodo, ni solene benis la sunpanelojn la 6-an de aŭgusto, je la tago de nia paroka festo. 

Kaj mi kaj miaj parokanoj ege ĝojis, ĉar tio iĝis neimagebla realeco. Vere Dio aŭskultas nin! 

Per realigo de la menciitaj projektoj, la paroko iĝas ne nur loko, kie oni venas por dimanĉa meso, sed ankaŭ la loko kiu vere agas por plibonigo de la vivkondiĉoj de siaj parokanoj kaj de ĉiuj aliaj personoj. “Vi mem donu al ili la manĝadon” respondis Jesuo al siaj disĉiploj. 

Hodiaŭ la Eklezio, ĉefe ĉe ni, devas ne nur prediki, sed interesiĝi pri la vivo de siaj kredantoj. Estas ege malgaje anonci la Evangelion al malsatantoj. Oni devas alporti al la fideluloj la spiritan, sed samtempe la ĉiutagan panon. 

Mi kaj miaj parokanoj ankoraŭ foje dankas al vi pro viaj subtenoj, ĉu preĝaj, ĉu materiaj. Dio rekompencu vin pro ĉiu bono, ĉar estas bone fari bonon. Per siaj propetoj sekvu nin Dipatrino kaj Baba Simon

Sac. Gabriel Anda, Kamerunio, dumviva membro de IKUE

Se vi deziras subteni la projekton de la Lernejo Baba Simon kaj la Projekton de fiŝbredado, viajn donacojn vi povas enpagi al la banka konto de IKUE:

UNIONE INTERNAZIONALE CATTOLICA ESPERANTISTA IKUE
Via Porta Fabbrica 15, IT-00165 Roma, Italio
IBAN: IT26P0200802242000106694316
BIC: UNCRITM10MC

Indiko: Kamerunio