Hejmo ZEOj – ZAMENHOFAJ OBJEKTOJ

ZEOj – ZAMENHOFAJ OBJEKTOJ

NIA PATRINO DE LA ESPERO, PATRONINO DE IKUE 

Fr. Arcangelo Intreccialagli, OP por IKUE desegnis la bildon de la Patronino, kiun en la baziliko Sankta Petro, la 22-an de februaro 1967 benis papo Paŭlo la 6-a. En la atrio de la baziliko de Anunciacio en Nazareto troviĝas pluraj mozaikoj de la Dipatrino. I.a. de la jaro 1974 tie troviĝas ankaŭ „Nia Sinjorino de la Espero“. La grandeco de la mozaiko estas 1,05x2m. La mozaiko estis listigita en la listo de ZEOj (v. il-014).

Fotis: Nikola Kuzmičić

LA TOMBO DE PASTRO PELTIER EN LURDO (tombejo “L’égalitè”) 

Ekde pli malpli 1901 li suferis pro stomaka malsano kaj pro tio li devis forlasis sian karan laboron (por Espero Katolika). Timante la malvarmecon, li foriris al Pau, kaj post tri monatoj li petis, ke oni alkonduku lin ĝis Lourdes, kie li deziris ricevi resaniĝon de la Sankta Virgulino aŭ morti apud tiu Sanktega Patrino. Tiu lasta religia deziro estis nur efektivigita laŭ la Dia Volo.

Ĝis la lasta horo li konservis sian konscion, sian tutan submetiĝon al la volo de Dio, kaj ripetis: “Mia Dio, mi prezentas al Vi mian vivon por Franclando, por mia revuo Espero Katolika, por tiuj, kiuj preĝis aŭ preĝos por mia animo”.

75 jarojn post lia morto, lia tombo estis tute rekonstruita, el bela kaj daŭra granito: benis ĝin, 3.10.1984, P. Louis Bourdon. Sur la steleo oni povas legi: Pastro Emile Peltier/ 1870-1909/ Fondinto de «Espero Katolika»/ Ekumena Esperanto-Revuo. 

Listo de ZEOj: fr-115

Fotoj: Marija Belošević

MEMORTABULO OMAĜE AL JOHANO KIRSCH (12.1.1961-22.5.2012)

diakono, pedagogo, verkisto, poeto, esperantisto

En Szeksard (Hungario) kie li mortis, okaze de la 65-a Kongreso de IKUE (okazinta en Pecs), la 19-an de julio 2012 estis inaŭgurita la memortabulo en la parko malantaŭ de la “Újvárosi-templom (preĝejo Újvárosi)”. La memortabulon starigis IKUE.

Fotis: Marija Belošević

PREĜEJO DE SANKTAJ JOHANO KAJ PAŬLO, RIMINI