Hejmo Aktuale IKUE dum la 109-a UK

IKUE dum la 109-a UK

Gravan kontribuon al la kongresa semajno donis ankaŭ Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kiu fakte estis la plej aktiva Faka Asocio de UEA dum ĉi jara kongreso!

Okaze de la Kongreso, konforme al la kongresa temo, IKUE eldonis du gravajn tradukojn de Papo Francisko al Esperanto: la enciklikon “Laudato si'” kaj la apostolan instigon “Laudate Deum”. Pri la tradukoj kunlaboris internacia teamo de deko da spertaj esperantistoj-tradukistoj. Dum la kongreso la menciitaj eldonoj estis prezentitaj, sed same ili instigis interesan diskuton pri la medio-protektado kaj konsciigo de la unuopuloj pri gardado de “nia komuna domo”. 

Kontribuante al la kongresa temo, la prezidantino de IKUE Marija Belošević prelegis pri “Laudato si’: zorgo pri nia komuna domo”.

Dum la kongresa semajno, IKUE prizorgis la Ekumenan diservon kiun en la katedralo de Sankta Tereza de la Infano Jesuo gvidis pastro esperantisto Gabriel Anda (Kamerunio), predikis pastorino  Miora Raveloharison (Madagaskaro) kaj  piane akompanis Perlo Miela (Hungario). En la katedralo ankau unuan fojon okazis Sankta meso en Esperanto kiun celebris pastro Anda. Li dum la „Tago de Lernado“ prezentis la agadon de la lernejo „Baba Simon“ kiun subtenas IKUE.

 Jam tradicie, IKUE la unuan kongresan tagon partoprenis la Movadan foiron dum kiu oni povis pli proksime ekkoni IKUE, ĝian agadon, precipe la eldonan. Same IKUE prizorgis la komunan kunsidon de kristanoj kaj kontribuis al la kongresa aŭkcio..

La kongreso, kiu la unuan fojon okazis en la afrika kontinento donis eblon al pluraj afrikanaj esperantistoj, inter kiuj multaj bonegaj parolantoj de la internacia lingvo eblon interparoli kaj renkontiĝi kun la “samlingvanoj”. Same pluraj interesiĝis pri la katolika esperanto movado.

Ni memorigu, ke okaze de la pasintjara UK, IKUE same kontribuis al la kongresa temo per eldono de la libro “Ne timu, estas mi” kun la mesaĝoj kaj aliaj tekstoj de la Papo pri migrantoj kaj rifuĝintoj.