“Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono”
(resumo)
La slogano de la morgaŭa pacotago estas invito kiu enestas en letero de sankta Paŭlo apostolo. Al tiu invito Johano Paŭlo la 2a aldonas aliajn: rezignu je perforto, kiu neniam solvas la problemojn; batalu kontraŭ malriĉeco, finfine alfrontante la problemon de la eksterlandaj ŝuldaroj, kaj plenumu la promesojn koncerne helpojn por la progreso ĉefe por Afriko. La paco kaj la progreso de la riĉaj landoj – memorigas la Papo – estas ligitaj kun la progreso de la malriĉaj landoj. Sekve la Papo lanĉas fortan alvokon al la kristanoj ne kaŝi la esperon kiu fontas el la kredo je Kristo.
La malbonon oni ne venkas per malbono: laŭ tiu ĉi vojo fakte anstataŭ venki la malbonon, oni lasas ke la malbono supervenku nin. La Papo tion diras klare: la paco estas rezulto de longdaŭra kaj devontiga batalo, kiun oni venkas kiam la malbonon oni detruas per la bono. Jen la unika, vere konstrua elekto; la unika maniero por eliri el la erara rondo de malbono. “La malbono – aldonas la Papo – ne estas anonima forto, sed ĝi koncernas la homan liberecon kaj ĉiam ĝi havas vizaĝon kaj nomon: ili estas la vizaĝo kaj nomo de la viroj kaj virinoj kiuj elektas ĝin libere. La malbono estas, esence, tragika rezigno de la postuloj de amo. La logiko de la kristana amo, male, instigas, se oni ĝin havas ĝisekstreme, ami la malamikojn.
Turnante la rigardon al la nuna situacio de la mondo – substrekas la Papo – oni ne povas ne vidi tre zorgigan vastiĝon de multoblaj socialaj kaj politikaj elmontroj de malbono. En ĉi tiu kunteksto, kiel ebla nepensi al la amata kontinento Afriko, kie daŭras konfliktoj kiuj estigis kaj estigas milionojn da viktimoj? Kiel eblas ne pensi al la danĝera situacio de Palestino, la lando de Jesuo, kie oni ne sukcesas rekunligi, laŭ vero kaj justeco, la fadenojn de reciproka kompreno, rompitajn de konflikto kiun ĉiutage nutras atencoj kaj revenĝoj laŭ tre zorgiga skalo? Kaj kion diri pro la tragika fenomeno de la terorisma perforto kiu ŝajne puŝas tutan mondon al estonteco de timo kaj angoro? Kiel eblas, fine, ne konstati amare ke la iraka tragedio plilongiĝas, bedaŭrinde, per situacioj de necerteco kaj nesekureco por ĉiuj?
Por ricevi la bonon de la paco – skribas Johano Paŭlo la 2a – necesas, per klara konscio, deklari ke la perforto estas neakceptebla malbono kiu neniam solvas la problemojn. La perforto estas mensogo, ĉar ĝi estas kontraŭ la vero de nia kredo, kontraŭ la vero de nia humaneco. La perforto detruas tion, kion ĝi pretendas defendi: la dignon, la vivon, la liberecon de la homaj estuloj. Tial, estas nepra afero akceli grandan edukan agadon de la konsciencoj, kiu ĉiujn eduku, ĉefe la junajn generaciojn.
Por akceli la pacon – aldonas la Papo – necesas akceli la komunan bonon, kiun oni ne devas limigi je simpla soci-ekonomia bonstato, kiu difektu je iu ajn transcenda celo. Necesas memorigi ke Dio estas la fina celo de liaj kreitaĵoj. La Papo parolas pri la neceso de egala disdono de la havaĵoj de la tero kaj de monda civitaneco kiu unuigu ĉiujn homojn.
“Sufiĉas ke infano estu koncipita por ke li havu rajtojn, meritu atenton kaj prizorgojn, kaj ke iu havu la devon prizorgi lin. La kondamno de rasismo, la defendo de minoritatoj, la asistado al ĉiuj bezonantoj nenio estas krom koheraj aplikoj de la principo pri monda civitaneco”.
Necesas certigi al ĉiuj – unuopuloj kaj nacioj – la bazajn kondiĉojn por partopreni en la progreso. Tio fariĝas ebla se oni faligas la barilojn kaj monopolojn kiuj marĝenigas multajn popolojn”. Pli ol unu miliardo da homaj estuloj – rimarkigas la Papo – vivas mizere kaj la Eklezio invitas la kredantojn je Kristo elmontri konkrete kaj ĉiuloke preferan amon por la malriĉuloj, La Papo relanĉas la alvokon, kiun li jam faris antaŭ multaj jaroj, por solvo de la problemo de la peza eksterlanda ŝuldaro de la malriĉaj landoj, kaj por starigo de novaj projektoj por helpo al la progreso aparte en Afriko. La ĉi-koncernaj promesoj estis faritaj kaj tio okazis plurfoje – klarigas la Papo – sed oni ne plenumis tiujn promesojn. Tial en Afriko ankoraŭ multaj problemoj daŭre baras ĝian evoluon: militoj, endemiaj malsanoj, mizero.
Ili estas dramoplenaj realaĵoj kiuj urĝigas elradike novan iradon por Afriko: necesas starigi novajn formojn de solidareco, du- kaj plurpartiaj, per pli firma sindevigo de ĉiuj, plene konsciante ke la bono de la afrikaj popoloj estas ne-mal-havebla kondiĉo por atingi la universalan komunan bonon. Ke la afrikaj popoloj povu fariĝi la ĉefroluloj de sia destino kaj de sia kultura, civila, socia kaj ekonomia evoluo. Ke Afriko ne plu estu nur alcelo de asistado, sed fariĝu respondeca subjekto de konvinkaj kaj produktivaj kundividoj.
Johano Paŭlo la 2a denuncas la daŭron de tiuj ekonomiaj kaj komercaj meĥanismoj kiuj ne permesas al la malriĉaj landoj rebonigi sian ekonomian situacion; li krome admonas ke la paco kaj progreso en la riĉaj landoj estas ligitaj kun la situacio de la malriĉaj landoj. Aŭ la evoluo fariĝas komuna por ĉiuj mondopartoj, aŭ la evoluo malantaŭeniras, malprogresas ankaŭ en tiuj regionoj kie estas konstanta kresko.
Fine la Papo lanĉas fortan alvokon al la kristanoj, speciale al la laikaj fideluloj, por ke ili ne kaŝu en la internon de sia animo la esperon kiu fontas el la kredo je Kristo: dank’ al la helpo de Kristo eblas venki la malbonon per la bono. La kristanoj do devas pruvi per sia vivo ke la amo estas la unika forto kapabla progresigi la historion direkten al bono kaj paco.
En ĉi tiu jaro dediĉita al la Eŭkaristio – finas la Papo – la gefiloj de la Eklezio ĉerpu en la supera sakramento de la amo, la fonton de ĉiu kunuleco.
Pro la morto kaj resurekto de Kristo, sakramente ĉeestantaj en ĉiu eŭkaristia celebro, ni estas savitaj disde malbono kaj ni iĝas kapablaj realigi la bonon. Pri la nova vivo kiun li donacis al ni, ni povas agnoski nin gefratoj, trans ĉiu diferenco de lingvo, nacieco, kulturo, kaj kune alporti specifan kaj efikan kontribuon por la starigo de mondo bazita sur la valoroj de justeco, libereco kaj paco.