Hejmo Kristnaska mesaĝo 2004, Placo Sankta Petro, 25.12.2004

Kristnaska mesaĝo 2004, Placo Sankta Petro, 25.12.2004

1. Christus natus est nobis, venite, adoremus!

Kristo naskiĝis por ni, venu, ni adoru!

Ni alvenas, en ĉi tiu solena tago,

al Vi, dolĉa Infano de Betlehemo,

kiu, por via naskiĝo, kaŝis vian diecon

por kundividi nian malfortan homan naturon.

Lumigitaj de la kredo, ni Vin agnoskas

kiel veran Dion enkarniĝintan pro amo al ni.

Vi estas la unika Elaĉetanto de la homo!

2. Fronte al la kripo en kiu Vi kuŝas sendefenda

ĉesu la multaj formoj de disvastiĝanta perforto,

kaŭzo de nepriskribebla suferoj;

estingiĝu la multaj fajrejoj de streĉiteco,

kiuj riskas degeneri en klaraj konfliktoj;

plifortiĝu la volo serĉi pacajn solvojn,

kiuj respektu la justajn petsopirojn de homoj kaj popoloj.

3. Infano de Betlehemo, Profeto de paco,

kuraĝigu la klopodojn por la dialogo kaj la repaciĝo,

subtenu la klopodojn por la paco, kiuj, timeme,

sed plenaj je espero, nuntempe estas realigataj

por la nuntempo kaj estonteco pli trankvilaj

de multaj niaj fratoj kaj fratinoj en la mondo.

Mi pensas al Afriko, al la tragedio de Darfur en Sudano,

al Ebura Bordo kaj al la regiono de la Grandaj Lagoj.

Kun forta zorgado mi atentas la eventojn en Irako.

Kaj kiel eblas ne turni rigardon de partoprenanta zorgado,

sed ankaŭ el neestingebla konfido,

al la Lando kies Filo Vi estas?

4. Ĉie oni bezonas pacon!

Vi, kiu estas la Princo de la vera paco,

helpu nin kompreni, ke la unika vojo por konstrui ĝin

estas fuĝi el malbono kun abomeno

kaj plenumi ĉiam kaj kuraĝe la bonon.

Bonavolaj homoj de ĉiu popolo de la tero,

venu konfidoplenaj al la kripo de la Savanto!

“Ne forprenas la regnojn de la homo

tiu, kiu donas la Regnon de la ĉielo” (Himno Vesperaj Preĝoj de Epifanio).

Alkuru por renkonti Tiun,

kiu venas por instrui al ni

la vojon de la vero, de la paco kaj de la amo.

Ne mankis ankaŭ ĉi-jare la bondeziro en nia internacia lingvo: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron”.

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La iniciato, gvidata de la itala samideano Giovanni Conti, celis danki la Papon pro la esperantlingva bondeziro. La skribon Esperanto oni povis vidi ankaŭ dum la mondovizia televida elsendo. Ĉi-jare ilia ĉeesto alprenis plian simbolan signifon, en la jaro de la deka datreveno de la unua E-lingva bondeziro Urbi et Orbi, okazinta paske de 1994.

lA GRUPETO DE ESPERANTISTOJ tre laŭte salutis la Papon, kaj ilia voĉo atingis lin, kaj tra la mikrofonoj ĝi estis aŭdebla en la televidaj kaj radiaj elsendoj.