1. “Resurrexit, alleluia – Li resurektis, haleluja!”.
Ankaŭ ĉi-jare la ĝojoplena anonco de Pasko,
kiu reeĥis potence dum la pasintnokta Viglado,
alvenas por igi pli firma nian esperon.
“Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?
Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis” (Luk 24,5-6).
Tiel la Anĝelo konsolis la virinojn, kiuj alkuris al la tombo.
Tiel la paska liturgio ripetas al ni,
viroj kaj virinoj de la tria jarmilo:
Kristo resurektis, Kristo vivas inter ni!
Lia nomo jam nun estas “la Vivanto”,
la morto ne plu lin regas (kp Rom 6,9).
2. Resurrexit! Hodiaŭ Vi, Elaĉetanto de la homo,
el la tombo staras venkanta por proponi ankaŭ al ni,
malkvietaj pro la multaj ombroj kiuj ŝvebas,
vian bondeziron de ĝojo kaj de paco.
Al Vi, ho Kristo, nia vivo kaj nia gvidanto.
turniĝu ĉiuj, kiuj estas tentataj de afliktiĝo kaj senesperiĝo,
por aŭskulti la anoncon de la espero kiu ne seniluziigas.
En ĉi tiu tago de via triumfo super la morto,
la homaro retrovu en Vi, ho Sinjoro, la kuraĝon kontraŭstari
per solidara maniero la multajn malbonojn, kiuj afliktas ĝin.
Ke ĝi trovu aparte la forton alfronti la malhoman,
kaj bedaŭrinde vastiĝantan, terorismon,
kiu rifuzas la vivon kaj igas malhela kaj ne sekura
la ĉiutagan ekzistadon de multaj homoj laboremaj kaj pacaj.
Via saĝeco prilumu la bonavolajn homojn
en la nepra sindevigo kontraŭ tiu plago.
3. La agado de la naciaj kaj internaciaj institucioj
plirapidigu la superon de la nunaj malfacilaĵoj
kaj akcelu la progreson al organizado
pli orda kaj paca de la mondo.
Ke trovu konfirmon kaj subtenon la agado de la responsuloj
por kontentiga solvo de la daŭraj konfliktoj,
kiuj sangigas kelkajn regionojn de Afriko,
Irakon kaj la Sanktan Landon.
Vi, unuanaskito de multaj gefratoj, igu, ke ĉiuj,
kiuj sentas sin gefiloj de Abrahamo,
remalkovru la fratecon komunan al ili
kaj kiu instigas ilin havi celojn de kunlaboro kaj paco.
4. Aŭskultu vi ĉiuj, kiuj havas en la koro la estontecon de la homo!
Aŭskultu bonavolaj viroj kaj virinoj!
Ke la tento havi revenĝon
lasu spacon al la kuraĝo de la pardono;
la kulturo de la vivo kaj de la amo,
igu vana la logikon de la morto;
ke la konfido denove donu spiradon al la vivo de la popoloj.
Se unika estas nia estonteco,
estas ĉies tasko kaj devo konstrui ĝin
per pacienca kaj zorgema klarvideco.
5. “Sinjoro, al kiu ni iru?”.
Vi, kiu venkis la morton, nur Vi
“havas la vortojn de eterna vivo” (Joh 6,68).
Al Vi ni levas konfidoplenaj nian preĝon,
kiu fariĝas alvoko de konsolo
por la familianoj de multaj viktimoj de perforto.
Helpu nin labori senĉese
por la alveno de tiu mondo pli ĝusta kaj solidareca
kiun Vi, resurektante, inaŭguris.
Apud ni staras por ĉi tiu sindevigo
“Tiu, kiu kredis, ke plenumiĝos tio,
kio estas dirita al ŝi de la Eternulo” (Luk 1,45).
Beata Vi, Maria, silenta atestantino de la Pasko!
Vi, Patrino de la resurektinta Krucumito,
kiu, en la horo de doloro kaj morto
tenis brulanta la flamon de la espero,
instruu ankaŭ al ni esti,
meze de la kontraŭdiroj de la pasanta tempo,
konvinkitaj kaj ĝojaj atestantoj
de la ĉiamdaŭra mesaĝo de vivo kaj de amo
alportita en la mondon fare de la resurektinta Elaĉetanto.