Hejmo Beno al la esperantistaj aŭskultantoj de Radio VatikanaRomo, 14.10.2002

Beno al la esperantistaj aŭskultantoj de Radio VatikanaRomo, 14.10.2002

La Papo benas la aŭskultantojn 
de la elsendoj de Radio Vatikana en esperanto

La Papo sendis sian apostolan benon al la aŭskultantoj de la elsendoj en esperanto, disaŭdigataj de Radio Vatikana trifoje semajne.

Responde al letero sendita de la honora prezidanto de IKUE, pastro Duilio Magnani, la papa ŝtatsekretario, kardinalo Angelo Sodano, tiel skribis itallingve en letero datita 14an de oktobro:

Respektinda Sinjoro, 
okaze de la 25a datreveno de la elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana, Vi volis esprimi al la Sankta Patro devotecajn dankojn pro la ŝato plurfoje elmontrita por tiu lingvo kaj por la iniciatoj por akceli ĝin. 

La Papo, dankema pro la delikata penso kaj pro la sentoj kiuj ĝin estigis, plezuriĝas pro la signifa atingita alvenpunkto kaj, dum li petdeziras ke, pere de la elsendoj de Radio Vatikana, vastiĝu ĉie la valoroj de solidareco kaj de paco, por kontribui al la repaciĝo inter la homoj kaj al la renovigita konkordo inter la nacioj, li elkore donas al Vi, al la kunlaborantoj, samkiel al ĉiuj kiuj aŭskultas la menciitajn radiajn elsendojn, la favorigantan Apostolan Benon. 

Dankema ankaŭ pro la ĝentilaj esprimoj al mi adresitaj, mi profitas la okazon por konfirmi min, kun sentoj de distingita saluto, 
de Via Tre Respektinda Sinjoro devoteca en la Sinjoro. 

Angelo Kard. Sodano
Ŝtata Sekretario
.