Hejmo Paska mesaĝo 2002, Placo Sankta Petro, 31.03.2002

Paska mesaĝo 2002, Placo Sankta Petro, 31.03.2002

1. “Venis Jesuo kaj diris al ili: “Paco estu kun vi”” (Joh. 20,19).
Reeĥas hodiaŭ, en ĉi tiu solenega tago,
la bondeziro de Kristo: Paco estu kun vi!
Pacon al la viroj kaj virinoj de la tuta mondo!
Kristo vere resurektis,
kaj alportas al ĉiuj la pacon.
Jen la bonsciigo de Pasko.
Hodiaŭ estas la nova tago, “farita de la Sinjoro” (Psa 117,24),
kiu en la glor-plena korpo de la Resurektinto
redonas al la mondo, vundita de la peko,
ĝian primican belecon,
radianta per nova brilego.

2. “Morto kaj vivo interalfrontis sin en mirinda duelo” (Sekvenco).
Post la tre malmola batalo, Kristo revenas venkanta
kaj antaŭeniras sur la scenejo de la historio,
anoncante la bonan sciigon:
“Mi estas la resurekto kaj la vivo” (Joh. 11,25),
“Mi estas la lumo de la mondo” (Joh. 9,5).
Lia mesaĝo resumiĝas en unu vorto:
“Pax vobis – Pacon al Vi”.
Lia paco estas frukto de la venko
de Li konkerita, je alta prezo,
sur pekado kaj morto.

3. “Mian Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi;
ne kiel la mondo donas, mi donas al vi” (Joh 14,27).
La paco “kiel la mondo donas”
– tion pruvas la spertoj de ĉiuj epokoj –
estas ofte malstabila ekvilibro de fortoj,
kiuj, frue aŭ malfrue, denove interalfrontas sin.
La paco, donaco de la resurektinta Kristo,
estas profunda kaj kompleta, kaj ĝi povas repacigi la homon
kun Dio, kun si mem kaj kun la kreaĵaro.
Multaj religioj proklamas,
ke la paco estas donaco de Dio.
Ĝi estis ankaŭ la sperto de la ĵusdata renkonto en Asizo.
Ke ĉiuj kredantoj de la mondo
povu kunigi siajn klopodojn por konstrui
homaron pli justan kaj fratan;
ke ili povu agi senlace
por ke la religiaj konvinkoj neniam estu
motivo de divido kaj malamo, sed nur kaj ĉiam
fonto de frateco, de konkordo, de amo.

4. Kristanaj komunumoj de ĉiu kontinento,
mi petas al Vi, kun trepido kaj espero,
atesti ke Jesuo vere resurektis,
kaj agi por ke lia paco
bloku la dramoplenan spiralon de trouzoj kaj murdoj,
kiuj sangigas la Sanktan Landon,
kiu ankoraŭfoje falegis, dum la lastaj tagoj,
en hororon kaj senesperiĝon.
Ŝajnas ke oni deklaris militon kontraŭ la paco!
Sed la milito solvas nenion,
ĝi nur alportas pli vastan suferadon kaj morton,
nek utilas revenĝoj kaj reprezalioj.
La tragedio estas vere granda:
neniu povas resti silenta kaj inerteca;
neniu politika aŭ religia respondeculo!
Post denuncoj sekvu konkretaj agoj de solidareco,
kiuj helpu ĉiujn retrovi
la reciprokan respekton kaj la lojalan intertrakton.
En tiu tero Kristo mortis kaj resurektis, kaj li lasis,
kiel silentan sed parolivan ateston, la malplenan tombon.
Detruante en Si mem malamikecon,
divido-muron inter la homoj,
Li repacigis ĉiujn pere de la Kruco (kp. Efe 2,14-16),
kaj nun Li devigas nin, liaj disĉiploj, forigi
ĉiun motivon de malamo kaj revenĝo.

5. Kiom da membroj de la homa familio
estas daŭre subpremataj de mizero kaj perforto!
En multaj anguloj de la tero reeĥas la krio
de tiuj, kiuj petegas helpon, ĉar ili suferas kaj mortas:
ekde Afganistano, draste elprovita dum la pasintaj monatoj
kaj nun trafita de detruanta tertremo,
ĝis multaj aliaj Landoj de la Planedo,
kie socialaj misekvilibroj kaj kontraŭmetitaj ambicioj
trafas sennombrajn fratojn kaj fratinojn niajn.
Viroj kaj virinoj de la tria jarmilo!
Lasu, ke mi ripetu al Vi:
malfermu la koron al Kristo krucumita kaj resurektinta,
kiu venas proponante la pacon!
Kien eniras Kristo resurektinta,
kun Li eniras la vera paco!
Ke ĝi eniru unue en ĉiun homan koron,
profunda abismo, ne facile resanigebla (kp. Jer 17,9).
Ke ĝi trapenetru ankaŭ la rilatojn inter diversaj sociaj grupoj,
popoloj, lingvoj kaj pensmanieroj,
ĉien alportante la fermentilon de solidareco kaj de amo!

6. Kaj Vi, resurektinta Sinjoro,
Vi, kiu venkis suferadon kaj morton,
donu al ni Vian pacon!
Ni scias, ke ĝi manifestiĝos plene je la fino,
kiam Vi revenos en gloro.
La paco, tamen, kie Vi ĉeestas,
jam agas en la mondo.
Jen nia certeco,
kiu baziĝas sur Vi, kiu hodiaŭ resurektis el la morto,
Ŝafido oferita por nia savo!
Vi petas al ni konservi vivanta en la mondo
la torĉon de la espero.
Kun fido kaj kun ĝojo la Eklezio kantas,
en ĉi tiu brilega tago:
“Surrexit Christus, spes mea!”.
Jes, Kristo resurektis, kaj kun Li
releviĝis nia espero. Haleluja.

Sekvis la tradiciaj plurlingvaj bondeziroj al la mondo, ĉi-jare en 62 lingvoj.
La Papo faris sian bondeziron en Esperanto:
FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

ESPERANTISTOJ EN PLACO SANKTA PETRO
En placo Sankta Petro, meze de la pilgrimuloj, ĉeestis grupo de esperantistoj por omaĝi al la Papo kaj por danki lin pro la esperantlingva bondeziro.
La esperantistoj surhavis panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”.