Hejmo Preĝo por la tria jaro de pretiĝo al la Granda Jubileo (1999)

Preĝo por la tria jaro de pretiĝo al la Granda Jubileo (1999)

Preĝo de la Papo por la tria jaro de pretiĝo al la granda jubileo de la jaro 2000

Dio, Kreanto de la ĉielo kaj de la tero,
Patro de Jesuo kaj Patro nia
Estu benata Vi, Sinjoro,
Patro kiu estas en la ĉielo,
ĉar en via senfina mizerikordo
Vi kliniĝis super la mizero de la homo
kaj donis al ni Jesuon, vian Filon, naskitan de virino,
nian Savanton kaj amikon, fraton kaj elaĉetanton.

Dankon, bona Patro,
pro la donaco de la jubilea jaro;
igu, ke ĝi estu tempo favora,
jaro de la granda reveno al la patra domo,
kie Vi, plena je Amo, atendas la perdiĝintajn gefilojn
por doni al ili la ĉirkaŭbrakon de la pardono
kaj por akcepti ilin ĉe via bankedo,
vestitaj per la festo-vestaĵo.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Tre indulga Patro,
dum la Jubileo
pli kaj pli floru la amo al Vi kaj al la proksimulo:
la disĉiploj de Kristo akcelu justecon kaj pacon;
al malriĉuloj estu anoncita la Bonsciigo
kaj al etuloj kaj marĝenigitoj
la Patrino Eklezio adresu sian preferan amon.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Justa Patro,
la granda Jubileo estu la taŭga okazo
por ke ĉiuj katolikoj remalkovru la ĝojon
vivi en la aŭskulto de via parolo
kaj en mem-forlaso al via volo;
ke ili spertu la valoron de la frata kunuleco,
kune pecigante la panon
kaj laŭdante Vin per himnoj kaj kantikoj inspiritaj de la Spirito.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Patro, riĉa je mizerikordo,
la sankta Jubileo estu tempo de malfermiteco,
de dialogo kaj renkontiĝo
kun ĉiuj kredantoj je Kristo
kaj kun la sekvantoj de aliaj religioj:
en via senfina amo,
estu abunde mizerikorda kun ĉiuj.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Dio, ĉiopova Patro,
igu, ke ĉiuj viaj gefiloj spertu,
ke dum la irado al Vi,
lasta celatingo de la homo,
akompanas ilin kun boneco Maria Sanktega,
ikono de la pura amo,
de Vi elektita por esti Patrino de Kristo kaj de la Eklezio.

Al Vi, Patro, estu nia eterna laŭdo!

Al Vi, Patro de la vivo,
komenco sen komenco,
supera boneco kaj eterna lumo,
kun la Filo kaj kun la Spirito,
estu honoro kaj gloro, laŭdo kaj dankemo
dum la jarcentoj da jarcentoj.
Amen.

Papo Johano Paŭlo la 2a