Hejmo Prediko en Varsovio, okaze de la unua apostola pilgrimo al Pollando – 02.06.1979

Prediko en Varsovio, okaze de la unua apostola pilgrimo al Pollando – 02.06.1979

APOSTOLA PILGRIMO AL POLLANDO

HOMILIO DE JOHANO PAŬLO la 2a
en la placo de la Venko en Varsovio
02. 06. 1979

Amataj Samnacianoj!

Tre karaj Fratoj kaj Fratinoj!

Partoprenantoj en la Eŭkaristia Ofero, kiun oni celebras hodiaŭ en Varsovio en la Placo de la Venko!

 1. Kune kun Vi mi deziras kanti himnon de laŭdo al la Dia Providenco, kiu permesas al mi troviĝi ĉi tie kiel pilgrimanto.

Ni scias, ke Paŭlo la 6a, antaŭ nelonge forpasinta – unua Papo pilgrimanto, post multaj jarcentoj – arde deziris suriri polan grundon, kaj precipe iri al Jasna Góra. Ĝis la fino de sia vivo li gardis en sia koro tiun deziron kaj kun ĝi li malsupreniris en la tombon. Kaj jen ni sentas, ke tiu deziro – tiel potenca kaj tiel profunde starigita, ke ĝi superis la daŭron de unu papregado – realiĝas hodiaŭ, kaj laŭ maniero malfacile antaŭvidebla. Sekve, ni dankas la Dian Providencon, ĉar Ĝi donis al Paŭlo la 6a deziron tiom fortan. Ni Ĝin dankas pro tiu stilo de Papo-pilgrimanto, kiun li starigis pere de la 2a Vatikana Koncilio. Fakte, kiam la tuta Eklezio reekkonsciis, ke ĝi estas Popolo de Dio, Popolo partoprenanta en la misio de Kristo, Popolo, kiu kun ĉi tiu misio trairas la historion, Popolo «pilgrimanta», la Papo ne plu povis restadi «malliberulo de la Vatikano». Li devis iĝi denove la pilgrimanta Petro, kiel tiu unua, kiu el Jerusalemo, trairante Antiokion, alvenis al Romo, por tie atesti pri Kristo, kaj tion sigeli per sia sango.

Hodiaŭ estas al mi konsentite plenumi tiun deziron de la malaperinta Papo Paŭlo la 6a meze de Vi, tre amataj Filoj kaj Filinoj de mia Patrujo. Fakte, kiam – per nepenetreblaj planoj de la Dia Providenco, post la morto de Paŭlo la 6a kaj post la mallonga papregado, daŭrinta nur kelkajn semajnojn, de mia senpera Antaŭanto Johano Paŭlo la unua – mi estis vokita, per la voĉdonoj de la Kardinaloj, el la katedro de Sankta Stanislao en Krakovo al tiu de Sankta Petro en Romo, mi tuj komprenis, ke estas mia tasko plenumi tiun deziron, kiun Paŭlo la 6a ne povis realigi okaze de la Mila Datreveno de la Bapto de Pollando.

Ĉu mia pilgrimado al mia Patrujo, en la jaro en kiu la Eklezio en Pollando celebras la naŭcentan jarrevenon de la morto de Sankta Stanislao, ne estas aparta signo de nia pola pilgrimado tra la historio de la Eklezio, ne nur laŭlonge de la vojoj de nia Patrujo, sed ankaŭ laŭlonge de tiuj de Eŭropo kaj de la mondo? Mi flankelasas nun mian personon, tamen mi devas, kune kun Vi ĉiuj, demandi min pro kiu motivo ĝuste en la jaro 1978 (post tiom da jarcentoj de tradicio tre firma en ĉi tiu kampo) estas vokita al la katedro de Sankta Petro iu filo de la pola Nacio, de la pola lando. De Petro, samkiel de la aliaj Apostoloj, Kristo postulis, ke ili estu liaj «atestantoj en Jerusalemo, en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero» (Ago 1,8), Rilatante, do, al ĉi tiuj vortoj de Kristo, ĉu ni ne rajtas pensi, ke Pollando iĝis, en niaj tempoj, tero de atesto aparte respondeca?

Ĉu ĝuste el ĉi tie – el Varsovio kaj ankaŭ el Gniezno, el Jasna Góra, el Krakovo, el ĉi tiu tuta historia itinero, kiun tiom da fojoj mi laŭiris dum mia vivo, kaj en la nunaj tagoj mi kaptas la okazon ree laŭiri – oni devas anonci Kriston kun speciala humileco, sed ankaŭ kun konvinko? Ĉu ĝuste ĉi tien, sur ĉi tiun teron, sur ĉi tiun itineron, oni devas veni por relegi la ateston de lia Kruco kaj de lia Resurekto?

Sed se ni akceptas ĉion, kion en ĉi tiu momento mi kuraĝis aserti, kiom grandaj devoj kaj taskoj naskiĝas! Ĉu ni kapablos ilin plenumi?

2. Mi havas la okazon, hodiaŭ, ĉe la unua etapo de mia papa pilgrimado en Pollando, celebri la Eŭkaristian Oferon en Varsovio, en la Placo de la Venko. La liturgio de la sabata vespero antaŭanta Pentekoston, transportas nin al la Sankta Vespermanĝo de Jerusalemo, ĉe kiu la Apostoloj – kuniĝintaj ĉirkaŭ Maria, Patrino de Kristo – ricevos, en la posta tago, la Sanktan Spiriton. Ili ricevos 1a Spiriton, kiun Kristo, per la Kruco, akiris por ili, por ke en la forto de tiu Spirito, ili povu plenumi Lian komision: «Iru do kaj instruu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi (Mat 28, 19-20)». Per ĉi tiuj vortoj Kristo Sinjoro, antaŭ ol forlasi la mondon, transdonis al la Apostoloj sian lastan rekomendon, sian «misian ordonon». Kaj li aldonis: «Jen, mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la finiĝo de la mondo» (Mat 28,20).

Estas bone, ke mia Pilgrimado en Pollando, en la naŭcenta jarreveno de la martiriĝo de Sankta Stanislao, okazas en la Pentekosta periodo, kaj en la soleno de la Tre Sankta Triunuo. Tiamaniere mi povas, plenumante, postmorte, la deziron de Paŭlo la 6a, travivi ankoraŭfoje la Milan Jarrevenon de la Bapto en la Pola lando, kaj enskribi la ĉi-jaran jubileon de Sankta Stanislao en ĉi tiu Jarmilo, de kiu komenciĝis la historio de la Nacio kaj de la Eklezio. Ĝuste la soleno de Pentekosto kaj de la Plej Sankta Triunuo alproksimigas nin al ĉi tiu komenco. En la Apostoloj, ricevantaj la Sanktan Spiriton en la tago de Pentekosto, jam iel ĉeestas ĉiuj iliaj posteuloj, ĉiuj Episkopoj, ankaŭ tiuj kiuj rajtis de antaŭ mil jaroj anonci la Evangelion sur la pola tero. Ankaŭ ĉi tiu Stanislao Szczepanów, kiu pagis per sia sango sian mision sur la Krakova katedro antaŭ naŭ jarcentoj.

Kaj en ĉi tiuj Apostoloj – kaj ĉirkaŭ ili – en la Pentekosta Tago, estas kunigitaj ne nur la reprezentantoj de tiuj popoloj kaj de tiuj lingvoj, kiujn elnombras la libro de la Agoj de la Apostoloj. Jam tiam troviĝas ĉirkaŭ ili pluraj popoloj kaj nacioj, kiuj, – per la lumo de la Evangelio kaj la forto de la Sankta Spirito, eniris en la Eklezion en diversaj epokoj kaj en diversaj jarcentoj. La Pentekosta Tago estas la naskiĝ-tago de la kredo kaj de la Eklezio ankaŭ en nia pola tero. Ĝi estas la komenco de la anonco de grandaĵoj de la Sinjoro, ankaŭ en nia pola lingvo. Ĝi estas la komenco de la kristanismo ankaŭ en la vivo de nia nacio; en ĝia historio, en ĝia kulturo, en ĝiaj elprovoj.

3a. La Eklezio portis al Pollando Kriston, nome la ŝlosilon por la kompreno de tiu granda kaj fundamenta realaĵo, kiu estas la homo. Fakte, oni ne povas kompreni la homon ĝisfunde sen Kristo. Aŭ, pli bone, la homo ne kapablas kompreni ĝisfunde sin mem sen Kristo. Li ne povas kompreni kiu li estas, nek kia estas lia vera digno, nek kia estas lia vokiĝo, nek kia lia fina destino. Li ne povas kompreni ĉion tion sen Kristo.

TiaI oni ne povas ekskluzivi Kriston el la historio de la homo en kiu ajn parto de la terglobo, kaj ĉe kiu ajn geografia longitudo kaj latitudo. La ekskluzivado de Kristo el la homhistorio estas ago kontraŭ la homo. Sen Li ne estas komprenebla la historio de Pollando kaj precipe la historio de la homoj kiuj pasis aŭ pasas tra ĉi tiu tero. Historio pri la homoj. La historio pri la Nacio estas precipe historio pri la homoj. Kaj la historio de ciu homo disvolviĝas en Jesuo Kristo. En ĝi fariĝas historio pri la savo.

La historio de la Nacio meritas adekvatan taksadon laŭ 1a kontribuo, kiun ĝi portis al la evoluo de la homo kaj de la homaro, al la intelekto, al la koro, al la konscienco. Ĉi tiu estas la plej profunda fluo de kulturo. Kaj ĝi estas ĝia plej solida subteno: ĝia mjelo, ĝia forto. Ne estas eble kompreni kaj taksi, sen Kristo, la kontribuon de la pola Nacio al la evoluo de la homo kaj de lia humaneco en la pasinteco, kaj ĝian kontribuon ankau nuntempe: «Ĉi tiu maljuna kverko kreskis tiel kaj neniu vento ĝin disbatis, ĉar ĝia radiko estas Kristo». Oni devas paŝi sur la spuroj de tio kio (aŭ, pli bone, de tiu kiu) estis Kristo, laŭ la vico de la generacioj, por la filoj kaj la filinoj de ĉi tiu lando. Kaj tio validas ne nur por tiuj, kiuj malkaŝe kredis je Li kaj Lin sekvis per la Kredo de la Eklezio, sed ankaŭ por tiuj, kiuj ŝajne estis malproksimaj, ekster la Eklezio. Por tiuj, kiuj dubis aŭ kontraŭstaris.

3b. Se estas ĝuste kompreni la historion de la nacio tra la homo, tra ĉiu homo de tiu nacio, oni ne povas samtempe kompreni la homon ekster tiu komunu­mo, kiu estas la nacio. Estas logike, ke ĝi ne estas la unika komunumo; tamen ĝi estas aparta komunumo, verŝajne la plej intime ligita al la familio, la plej grava por la spirita historio de la homo. Sekve, ne estas eble kompreni sen Kristo la historion de la pola Nacio – de tiu granda jarmila komunumo – kiu tiel profunde decidas pri mi kaj pri ĉiu el ni. Se ni rifuzas ĉi tiun ŝlosilon al la kompreno de nia Nacio, ni elmetas nin al esenca miskompreno. Ni ne plu komprenas nin mem. Estas neeble kompreni sen Kristo tiun Nacion je pasinteco tiel brila kaj samtempe tiel terure malfacila. Ne estas eble kompreni ĉi tiun urbon, Varsovion, ĉefurbon de Pollando, kiu en 1944 decidis entrepreni batalon kontraŭ pli forta agresanto, batalon, en kiu ĝi estis forlasita de la aliancaj potencoj, batalon, en kiu ĝi estis sepultita sub siaj ruinoj – se oni ne memoras, ke sub la samaj ruinoj estis ankaŭ Kristo Savanto kun sia Kruco, kiu troviĝas antaŭ la Preĝejo en Krakowskie Przedmiescie. Estas neeble kompreni la historion de Pollando el Stanislao en Skalka ĝis Maksimiliano Kolbe en Oświęcim, se oni ne aplikas al ili ankoraŭ tiun unikan kaj fundamentan kriterion, kies nomo estas Jesuo Kristo.

La Mila Jarreveno de la Bapto de Pollando, de kiu Stanislao estas la unua matura frukto – la jarmilo de Kristo en nia hieraŭo kaj hodiaŭo – estas la precipa motivo de mia pilgrimado, de mia dankopreĝo kune kun vi ĉiuj, tre karaj Samnacianoj, al kiuj Jesuo Kristo daŭre instruas la grandan problemon de la homo; kune kun vi, por kiuj Jesuo Kristo ne ĉesas esti libro ĉiam malfermita pri la homo, pri lia digno, pri liaj rajtoj, kaj samtempe libro scienca pri la digno kaj pri la rajtoj de la Nacio.

Hodiaŭ, sur ĉi tiu Placo de la Venko, en la ĉefurbo de Pollando, mi petas per la granda eŭkaristia preĝo kun Vi ĉiuj, ke Kristo ne ĉesu esti por ni libro malfermita pri la vivo por la estonteco. Por nia pola morgaŭo.

 4. Ni troviĝas antaŭ la tombo de la Nekonata Soldato. En la historio de Pollando – antikva kaj nuntempa – tiu tombo havas fundamenton kaj vivmotivon tute apartajn. En kiom da lokoj de la naskiĝlando falis tiu soldato! En kiom da lokoj de Eŭropo kaj de la mondo li kriadis, per sia morto, ke ne povas ekzisti Eŭropo justa sen la sendependeco de Pollando, signita sur gia geografia mapo! Sur kiom da batalkampoj tiu soldato atestis la homrajtojn, profunde skulptitajn en la neatencendaj papolrajtoj, falante por «nia kaj via libereco»! «Kie estas la Karaj Tomboj, ho Pollando? Kie ili ne estas! Vi tion scias pli bone ol ĉiuj, kaj Dio tion scias en la ĉielo».

La historio de la Patrujo skribita pere de la tombo de Nekonata Soldato!

Mi deziras genuiĝi apud ĉi tiu tombo por kulti ĉiun semon, kiu falante en la teron kaj mortante en ĝi portas frukton. Tiu estas la semo de la sango de la soldato, verŝita sur la batalkampon, aŭ la ofero de la martiriĝo en la koncentrejoj aŭ en la karceroj. Ĝi estos la semo de la kruda laboro ĉiutaga, kun la fruntoŝvito, en la kampo, en la uzino, en la minejo, en la fandejoj kaj en la fabrikoj. Ĝi estos la amosemo de la gepatroj, kiuj ne rifuzas doni vivon al nova homo kaj prenas sur sin lian edukan devontigon. Ĝi estos la semo de la kruda laboro en la universitatoj, en la altlernejoj, en la bibliotekoj, en la konstruejoj de la nacia kulturo. Ĝi estos la semo de la preĝo, de la servo al la malsanuloj, al la suferantoj, al la forlasitoj: «ĉio, kio konsistigas Pollandon».

Ĉio tia en la manoj de la Dipatrino – ĉe la piedoj de la kruco sur la Kalvario, kaj en la Sankta Vespermanĝo de Pentekosto!

Ĉio tio: la historio de la Patrujo modlata dum jarmilo per la sinsekvo de la generacioj – ankaŭ la nuna kaj la estonta – fare de ĉiu filo aŭ filino, eĉ se anonimaj kaj nekonataj kiel tiu Soldato, antaŭ kies tombo ni troviĝas nun…

Ĉio tio: ankaŭ la historio de la popoloj, kiuj vivis kun ni kaj meze de ni, kiel tiuj, kiuj centmilope mortis inter la muroj de la juda kvartalo de Varsovio.

Ĉion tion mi brakumas per la penso kaj per la koro en ĉi tiu Eŭkaristio, kaj mi inkluzivas ĝin en ĉi tiu unika tre sankta Ofero de Kristo, en la Placo de la Venko.

Kaj krias mi, Filo de pola lando kaj, kune, mi: Johano Paŭlo la 2a, krias el la tuta profundo de ĉi tiu Jarmilo, krias ĉe la antaŭtago de Pentekosto:

Descendu Via Spirito!
Descendu Via Spirito!
Kaj Ĝi renovigu la vizaĝon de la Tero!
Amen.

el itala teksto tradukis Carolina Minio Paluello Minnaja
(el “Espero Katolika” 7-8/1979)