Papo Paŭlo la 6-a, civile Giovanni Battista Montini, naskiĝis la 26-an de septembro 1897 en Concesio kaj mortis la 6-an de aŭgusto 1978 en la papa rezidejo en Castel Gandolfo. Li papiĝis la 21-an de junio 1963 ĝis sia morto. Li estis beatigita la 19-an de oktobro 2014 kaj poste kanonizita la 14-an de oktobro 2018; lia festotago estas la 26-a de septembro.
Enciklikoj (interalie):
- Mysterium Fidei (la mistero de la fido, 1965)
- Populorum progressio (la progreso de la popoloj 1967)
- Humanae vitae (transdono de la homa vivo, pri naskolimigo, 1968)
Paŭlo la 6-a kaj Esperanto
La unua eldiro de papo pri Esperanto, kiu estas dokumentita de la vatikana gazeto”L’Osservatore Romano”, venas de Paŭlo la 6-a. En la sankta jaro 1975 okazis en Romo la 36-a IKUE-Kongreso. Kadre de ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro la 13-an de aŭgusto 1975 Paŭlo la 6-a prezentis la ĉeestantajn grupojn: “Alia internacia grupo, kiun mi prezentos baldaŭ per aparta parolo, estas tiu de la partoprenantoj en la internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj.”
Kaj li alparolis la kongresanojn en itala lingvo per la sekvaj vortoj:“Ni ne volas fini tiun ĉi parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bonedeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj en malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo, kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro.
Kelkaj datoj en la vivo de Paulo la 6a
1897 | 26.9 | Li naskiĝas en Concesio (Brescia, Italio). |
1914 | Li aliĝas al la Katolika Agado. Komencas viziti liceon. | |
1918 | Li komencas ĵurnalisman aktivadon. | |
1919 | 21.11 | Li ricevas la pastran vestaĵon. |
1920 | 29.5 | Li ricevas la pastran ordinon. |
nov. | Oni sendas lin al la Lombarda Seminario en Romo. | |
1922 | 9.12 | Li doktoriĝas pri kanonjuro. |
1924 | 3.7 | Li doktoriĝas pri civila juro. |
24.10 | Li komencas labori en la papa ŝtatsekretariejo. | |
1925 | Sankta Jaro. | |
9.4 | Oni nomumas lin “unua pretiganto” en la ŝtatsekretariejo. | |
okt. | Li fariĝas spirita asistanto de la katolikaj universitatanoj. | |
1933 | 9.3 | Oni instigas lin demisiiĝi el la tasko de spirita asistanto. |
1937 | 16.12 | Li fariĝas “anstataŭanto” en la papa sekretariejo pri ordinaraj ekleziaj aferoj. |
1939 | aug. | Li partoprenas en la redakto de la radiomesaĝo per kiu Pio la 12a klopodas eviti la eksplodon de la 2a mondmilito. |
1952 | nov. | Li estas nomumita vic-ŝtatsekretario pri ordinaraj ekleziaj aferoj. |
1954 | 12.12 | Oni konsekras lin ĉefepiskopo de Milano. |
1958 | 15.12 | Johano la 23a kreas lin kardinalo. |
1963 | 21.6 | Li estas elektita Papo. |
6.8 | Encikliko “Ecclesiam Suam” pri dialogo, programo de lia papado. | |
29.09 | Li inaŭguras la duan koncilian sesion. | |
1964 | 4-6.1 | Vojaĝo al Sankta Lando |
5.1 | Renkonto kun Patriarko Atenagoras la unua de Konstantinopolo | |
19.5 | Li starigas la sekretariaton por nekredantoj. | |
14.9 | Li inaŭguras la trian koncilian sesion. | |
3.12 | Vojaĝo al Hindio por la 38a monda eŭkaristia kongreso. | |
1965 | 3.9 | Encikliko “Mysterium fidei”. |
14.9 | Li inaŭguras la kvaran koncilian sesion. | |
4.10 | Vojaĝo al Unuiĝintaj Nacioj. | |
8.12 | Fermo de la dua vatikana koncilio. | |
1966 | Li reordigas la roman diocezon, la disciplinon de pentofarado kaj indulgencoj. | |
Li nuligas la Indekson de malpermesataj libroj. | ||
1967 | 10.1 | Li starigas la konsilion por la laikoj kaj komisionon Justitia et Pax. |
26.3 | Encikliko “Populorum Progressio”. | |
24.6 | Encikliko “Sacerdotalis caelibatus” pri la celibato de pastroj. | |
15.8 | Apostola konstitucio “Regimini Ecclesiae”. Reformo de la roma kurio. | |
29.9 | Unua Sinodo de la episkopoj. | |
1968 | 1.1 | Li solenas la unuan mondan tagon por la paco. |
28.3 | Li reformas la papan kortumon (de nun nomata Papa domo). | |
25.7 | Encikliko “Humanae vitae” pri respondeca gepatreco. | |
22.8 | Vojaĝo al Kolombio. | |
1969 | 10.6 | Vojaĝo al Ĝenevo. |
31.7 | Vojaĝo al Ugando. | |
29.10 | Dua sinodo de la episkopoj. | |
30.11 | Ekvalidas la nova liturgio de la Sankta Meso. | |
1970 | 15.9 | Li malfondas la papajn trupojn. |
21.11 | Li plivastiĝas al kardinaloj la aĝ-limojn por la oficialaj taskoj. | |
26.11 | Vojaĝo al Ekstrema Oriento. Oni atencas kontraŭ li en Manilo. | |
1971 | 14.5 | Apostola letero “Octagesima adveniens” pri la 80-jariĝo de encikliko “Rerum Novarum” |
Paŝtista instruo “Communio et progressio” pri socia komunikado. | ||
30.9 | Tria Sinodo de la episkopoj. | |
1974 | Apostola instigo “Marialis cultus” pri la mariala kulto. | |
27.9 | Kvara Sinodo de la episkopoj. | |
24.12 | Komenciĝas la Sankta Jaro 1975. | |
1975 | Li celebras la Sanktan Jaron. | |
8.12 | Apostola instigo “Evangelii nuntiandi”. | |
1976 | Deklaracio pri ne-alirebleco de virinoj al pastreco. | |
1977 | Li reformas la roman Vikariejon. | |
27.10 | Kvina Sinodo de la episkopoj. | |
Li proponas sin kiel ostaĝon al kelkaj aviadil-deturnantoj. | ||
1978 | 21.4 | Mesaĝo al la italaj teroristoj de la “Ruĝaj brigadoj” por la savo de la itala eksa ĉefministro Aldo Moro, de ili kaptita. |
6.8 | Li mortas en Kastelgandolfo. |