Hejmo Papoj Pio la 12-a (1939-1958)

Pio la 12-a (1939-1958)

Eugenio Maria Giuseppe Giovanni Pacelli (Romo, 2-an de marto 1876–Kastelo Gandolfo, 9-an de oktobro 1958), elektita papo la 2-an de marto1939 sub la nomo Pio la 12-a (latinlingve Pius XII). Lia beatigo, dumtempe antaŭvidita samtempe kiel tiu de Johano la 23-a estis prokrastita.

Junaĝo

Eugenio Pacelli naskiĝis en Romo en etnobela familio, tre ligita ekde la 19-a jarcento al la Vatikananoj. Lia patro, Filippo Pacelli, estis advokato en la roma tribunalo de la Roto kaj poste konsistoria advokato. Lia patrino devenis el familio konata pro la servoj faritaj por la Sankta Sidejo. Li studis en la Liceo Viskonti, publika lernejo, kaj, en 1894, li ekstudis teologion en la Gregoria Universitato kiel pensionulo de la Kapranika Kolegio. De 1895 al 1896 li studis dum unu jaro en la Sapienza, ŝtata universitato de Romo. En 1899 li eniris en la Apolinarian, kie li obtenis tri licencojn, unu en teologio kaj la aliajn in utroque jure (en ambaŭ juroj, alidire la civila kaj la kanonika juro). Li estis ordenita pastro la 2-an de aprilo 1899 fare de Monsinjoro Cassetta, vic-regento de Romo kaj amiko de lia familio.

Pio la 12-a kaj Hebreoj

Por por evidentigi la sintenon de tiu papo rilate la hebreojn oni citas la jenan okazintaĵon: Kroma kaj grava okazigo intervenas ordigi la mozaikon kiu difinas la figuron de Pio la 12-a. Nun havas vizaĝon kaj nomon la aŭtoro de la anonima artikolo “Rifuĝinto” – kiu la 28-a de aprilo 1944 verkis sur la tiama “Palestine Post” raporton pri sia renkonto kun papo Pacelli.. “A Papal Audience in Wartime” eliris el la plumo kaj atesto de Heinz Wisla, germana hebreo naskiĝinta en 1920, arestita de la Gestapo, internigita en la koncentrejo Sachsenhausen, fuĝinta… kaj plue protagonisto de malmulte konata epizodo de la lasta monda milito: fuĝo (laŭlonge de la Danubo) de grupo de hebreoj el la Slovakio al Palestino sur misstata ŝipo Pentcho. Pereinta en la Egea maro, la ŝipo estis helpata de la italaj militistoj, kaj la savitoj de 1940 ĝis 1942 vivis en la koncentrejo San Giovanni de la insulo Rodoso. Al Wisla, kun malmultaj aliaj, estis allasita transita vizo por Romo… Tie okazis ke li obtenis partopreni aŭdiencon de papo Pio la 12-a. Salutita de la Pontifiko, kiu montris esti bone informita pri liaj peripetioj, li aŭdis el la papa buŝo la sekvajn vortojn poste registritaj en la menciita artikolo: “Vi estas hebreo. Mi konas kion signifas tio en la tempo kiun ni travivas. Mi esperas ke vi povu esti ĉiam fiera de via hebreeco”. (Avvenire 17/1/2012 – Agorà)