Hejmo Spirita vivo biografioj de la sanktuloj BEATAJ DRINAJ MARTIRINOJ

BEATAJ DRINAJ MARTIRINOJ

Liturgia memoro: la 15-a de decembro

La 24an de septembro 2011 en Sarajevo, Bosnio-Hercegovino, oni beatproklamis la 5 monaĥinojn, konatajn per la titolo: “Drinaj martirinoj”, murditajn dum la jugoslavia interna milito de 1941. La ceremonion ĉefcelebris reprezente de la Papo kardinalo Angelo Amato, prefekto de la Kongregacio por la aferoj de la sanktuloj.

Ili estis 5 monaĥinoj de la ordeno de la Filinoj de la Dia Karitato, kiuj en gastigejo por malriĉuloj prizorgis malsanulojn, rifuĝintojn kaj mizerulojn, kaj en kiu ili satigis kaj instruis al georfoj, sendepende de ilia deveno.

Fratino Jula, la superulino, estis kroata; fratino Berchmana, la pli maljuna, instruistino, alvenis el Aŭstrio; fratino Krizina kaj fratino Antonija alvenis el Slovenio kaj fratino Bernadeta, la pli juna, estis hungarino kaj prizorgis la manĝejon.

Ili ne volis forlasi sian monaĥinejon malgraŭ la alproksimiĝo de la bataloj. La dek unuan de decembro grupo de serbaj ĉetnikoj (kvazaŭ-armeo aŭ gerilo de naciistoj) enirrompis la monaĥinejon kaj devigis ilin marŝi dum 4 tagoj sub vento kaj meze de neĝo ĝis Goradze. Tie la fratulinoj rifuzis submetiĝi je la plej granda humiligo: rezigni je sia kredo kaj virgeco. Oni batis ilin; ili klopodis saviĝi ĵetante sin tra fenestro, sed oni finmortigis ilin per tranĉilfrapoj  kaj iliajn korpojn oni ĵetis en riveron Drina. Fratino Berchmana, kiu restis malantaŭe ĉar la marŝado elĉerpis ŝin, travivis la saman sorton kelkajn tagojn poste.

Pri la martirinoj de Drina Kroata esperantista Unuiĝo kaj IKUE sekcio en Kroatio eldonis la esperantlingvan tradukon de la libreto: “La Drinaj Martirinoj – vivo kaj martireco” verkita de f. M. Ozana Krajačić.Oni povas elŝuti ĝin:

Alia verko en Esperanto estas “La Krucvojo” kaj la “Litanioj” de la Drinaj Martirinoj. Ankaŭ ĝin oni povas elŝuti:  

https://mucenice.kblj.hr