Hejmo Spirita vivo biografioj de la sanktuloj Sankta Pio el Pietrelcina, OFMCap. (25.7.1887-23.9.1968)

Sankta Pio el Pietrelcina, OFMCap. (25.7.1887-23.9.1968)

liturgia memortago: la 23-a de septembro

PREĜO 
(de Mons. Angelo Comastri)
Patro Pio, vi vivis en la jarcento de la fiereco kaj estis humila.
Patro Pio, vi pasis ĉe ni en la epoko de la riĉaĵoj
revataj, ludataj kaj adorataj: kaj vi restis malriĉa.
Patro Pio, apud vi neniu aŭdis la voĉon: kaj vi parolis kun Dio;
apud vi neniu vidis la lumon: kaj vi vidis Dion.
Patro Pio, dum ni kuradis angorplenaj,
vi restadis genue kaj vidadis la Amon de Dio alnajlita al ligno,
vundita en la manoj, en la piedoj kaj en la koro: por ĉiam!
Patro Pio, helpu nin plori antaŭ la kruco,
helpu nin kredi antaŭ la Amo,
helpu nin aŭskulti la Meson kiel ploron de Dio,
helpu nin serĉi la pardonon kiel brakumon de paco,
helpu nin esti kristanoj kun la vundoj
kiuj elverŝas sangon de fidela kaj silenta karitato:
samkiel la vundoj de Dio! Amen.

La honora prezidanto de IKUE, pastro Duilio Magnani,  persone konis la sanktulon, kaj li  verkis jenan artikolon, kiu aperis en Espero Katolika n.ro 5-6/2002.

Kiam mi parolas pri Patro Pio mi vidas ĉies okulojn, infanoj kaj plenkreskuloj, ne nur tre atentaj trinki la kristanajn verojn, kiun Patro Pio travivis (ekzemple, la preĝado, la Eŭkaristio, la konfespreno, la sufero), sed ili tre miras, ke mi renkontis, parolis kaj ŝercis kun SANKTULO! 

VI ESTIS BONŜANCULO, ĈU VI? 
SED LA SANKTULOJ INVITAS AL SANKTECO, 
NE AL SCIVOLEMO

Multaj demandas tion senafekte: “ĉu vi estis bonŝanculo, konante lin?” Jes. Sed kiusence? La sanktuloj invitas al sanktiĝo ne al scivolemo. Alproksimiĝi al sanktulo ne estas la samo ol alproksimiĝi al ĉampiono de sporto, al televida famulo aŭ politikisto. La amikeco, en tiuj kazoj, ofte baziĝas sur persona intereso, por ricevi subtenon, protekton, ktp. Esti amiko de sanktulo, male, signifas des pli devigi sin, ĉar pastro Pio montris al vi la postuleman Dion de la Evangelio. 

Antaŭ ĉio oni ne volas trovi en la sanktulo ion sensacian, la miraklon, ion eksterordinaran, sed oni “spionas” lian humilecon, koherecon, spiriton de preĝado, de sinofero, de boneco, de servado. Sanktulo estas sankta nur se li praktikas la virtojn laŭ heroeca maniero dum la ĉiutaga vivo; se li ŝvitas pro la maniero esti, fari, pritrakti, vivi la ĉeeston de Dio. Dum oni vidas agi la homon – kaj ne Dion kiu agas en tiu homo – ne estas sankteco, aŭ pli bone, estas nur ŝajnigo de sankteco kiel okazas ĉe la t.n. “derviŝoj”, magiistoj. 

Li malmulte parolis, sed tiuj liaj malmultaj vortoj elmontris lian intensan internan vivon kaj deprofunde tiuj vortoj renversis vin: tre potenca lasero kiu malkaŝis vian konsciencon al vi mem. Li paŝis pene pro la vundoj ĉe la piedoj kaj li aspektis enmemiĝinta kvazaŭ li estus en akompano de Iu, kvankam li aŭskultis ĉiujn, kie ajn oni estu. Kiam li haltis momente, ĝuste por trafi momente vian rigardon, oni komprenis, ke li legis vian eston per la okuloj de Dio. 

Dum oni vidis lin celebri la Meson, aŭ kiam li omaĝis al la Eŭkaristio, kaj dum aliaj okazoj, oni tuj komprenis por li tiu faro ne estis kutimo, iu “laboro”, sed ke li parolis kun la Vivanto. Kaj plie, se oni ekkaptis ankaŭ iun “specialan” signon (parfumoj, profetecaj vortoj, specialaj intervenoj ktp), nu, ankaŭ tiuj ĝojigis vin, ĉar ili utilis por montri lian sanktecon, ne tiom ĉar ili kontentigis vian scivolemon. 

La scivolemo ja puŝis okulumi deproksime la sangigantajn stigmatojn (kiel okazis al mi dum pluraj okazoj, dum mi mesoservis al li). Tamen, tiuj stigmatoj ne estis tio, kio donis al vi la certecon stari fronte al Sanktulo; tion faris fakto ke li celebris la meson kiel li estus parolinta kun la nevidebla Vivanto, la resurektinto. Li ne rilatis kun la Hostio kiel oni farus kun objekto, sed lia vizaĝo malkaŝis liajn sentojn, lian dialogon kun la Kristo mortinta kaj resurektinta, en liaj manoj. Vivanta Meso, kiu instigis vin travivi ĝin.

Ne sufiĉis por li, ke mi petu al li helpon en preĝado, asistadon dum malfacilaĵoj. Kiam mi petis al li esti por mi “Patro”, ĉar mi deziris esti akceptita kaj protektita de Li kiel “spirita filo”, Patro Pio ripetis al mi: “Jes, jes, sed klopodu ke mi ne impresu malbone pro vi!”. Jen tuja admono al via persona volo. 

Iam mi diris al li, iom mallaŭte kvazaŭ temus pri privata afero: “Patro, ĉu iam estos peceto da Paradizo por mi?”. Li kaptis la franciskanan ŝnuron enmane kaj li ŝajnigis ke li batas ĝin sur mian kapon, laŭte kriante por ke ĉiuj aŭskultu: “Nu, vidu tiun ĉi stultuleton, pastron. Li tranĉas la Paradizon popece… Aŭ vi iras, aŭ vi ne iras, mia karulo!”.

Alian fojon mi demandis al li: “Patro, kiel eblas ke oni fariĝas sanktuloj?”. Mi tion demandis dum konfespreno, unue ĉar la demando koncernis mian spiritan iradon (kaj ne tiom ĉar mi konsideris lin Sanktulo); due, ĉar mi timis ke se mi farus tian demandon publike, li denove riproĉus min, kiel faris Jesuo kun la fariseo: “Ĉu vi ne estas majstro en Izraeko?” kaj krome mi bone sciis, ke ne ekzistas iu ajn magia formulo por la sankteco. La logika respondo estis tiu de la Evangelio: “Amu, amu, amu”. Sed mi daŭre memoras la esprimmanieron, la tonon de lia voĉo… En tiuj vortoj estis lia tuta konvinko, lia tuta certeco pri la vero, lia tuta sindevigo serioze agi kaj la premanta invito al mi serioze agi por rilato el persona amo kun Kristo kaj la proksimulo. 

Jes, kun la sanktuloj, des malpli kun Dio oni ne povas kartludi. Ami Dion kaj la proksimulon sen praktiki amon, sen fari la volon de la Patro, sen peni, aŭ peni nur kiam oni sentas en si la forton, sen unuiĝi kun la suferoj de la amata, sen suferi kaj oferi sin kiel viktimon por la aliuloj, kiel faris Kristo, estas pura iluzio. Ni tion memorigu ĉiam: la Evangelio oni ne pezas per la pesilo, nek oni mezuras ĝin per mezurilo, aŭ per la nombro da preĝoj kaj da bonfaraj agoj plenumitaj de tempo al tempo aŭ kiam oni sentas kompaton. Oni ĝin mezuras per la amo-sinofero, kiu neniam diras “estas tro” aŭ “sufiĉe”. 

La SANKTULOJ serioze agas kaj “pretendas” ke oni agu serioze. Sanktulo estas malkomfortaĵo por tiuj, kiuj havas “brikolan” religion. Dum la Konfespreno ĉefe Patro Pio ne ŝercis, li estis senreplika. “Oni ne ŝercas dum Kristo sangas pro viaj pekoj”, li diris, kaj “mi ne donas dolĉaĵon al tiu, kiu bezonas laksigilon”. Kiam li ekvidis, ke Konfespreno estis por iu pentanto kutimo, devoteca praktiko sen sindevigo je pliboniĝo, sen sincereco kaj firma volo, Li ne kortuŝiĝis, nek emis al kompromiso. Li estis tranĉa kaj forta. Renversiga “buldozo”. Senkompata kaj malmilda kuracisto, tiom ke oni akuzis lin ne esti “mizerikorda patro”. Daŭre min impresas la respondo, kiun li donis al mi dum unu el la multaj interparoloj okaze de momento de ripozo (ni estis en saloneto de la monaĥejo, apud lia ĉambro, kie Patro Pio kutime restis, post la Rozario kaj la Eŭkaristia Beno, kun la plej intimaj amikoj, kiel Macario – fama itala aktoro -, frato Danielo, la kuracistoj de la hospitalo Domo por Mildigo de la Suferado k.a.) koncerne pentintojn “ne sukcesintajn” (tiel oni nomis tiujn, kiuj ne ricevis absolvon). “Ĝi estas doloriga fakto ankaŭ por mi, sed pli bone estas la infero nun ol post la morto”. Post paso de la kolero pro la ricevita humiligo kaj post la kvietiĝo de la krio pro la vundo, tiuj pentintoj ne havis pacon dum ili ne reiris al lia kondfesprenejo. Tie ili trovis bonan kaj mizerikordan Patron, kiel okazis al Macario kaj al multaj aliaj famuloj kaj famulinoj de la spektaklo. 

Maldolĉa medikamento estas la rifuzo de Absolvo, kaj tio por la pastro kaj por la pentanto. Kaj tamen ĝi estas la unika medikamento kiu savas la malsanulon kiu volas resaniĝi. Kiu ne volas resaniĝi, tiu mortigas sin mem. El la dekoj da dekoj da personoj kiuj venis kun mi al Patro Pio kaj kiuj ne ricevis absolvon, mi memoras neniun, kiu poste ne revenis pentante kaj profunde ŝanĝitan. Ĉiuj ripetis, ke gravas vidi miraklon, sed resanigita animo ege pli gravas. 

Tion volas la SANKTULOJ: serioze agi, ne ludi kun Dio. 

Pastro Duilio Magnani