Hejmo Aliaj neoficialaj patronoj Sankta Francisko

Sankta Francisko

LA FLORETOJ DE SANKTA FRANCISKO

esperantigita de F. Pizzi

ĈAPITRO I.

Je l’ nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo Krucumita, kaj de lia patrino Virgulino Maria. En tiu ĉi libro ests iuj floretoj, miraklaj kaj piaj ekzemploj de la tre glora malriĉulo de Kristo, sinjoro sankta Francisko, kaj de kelkaj liaj kunuloj, por laŭdo de Jesuo Kristo. Amen.

Antaŭ ĉio estas konsiderinde, ke la tre glora sinjoro sankta Francisko en ĉiuj agoj de sia vivo konformiĝis al Kristo benata; pro tio ke, kiel Kristo en la unua tempo de sia predikado elektis dekdu apostolojn por malestimi ĉion mondan kaj sekvi lin en malriĉeco kaj en la aliaj virtoj, tiel sankta Francisko elektis en la komenco de la starigo de sia Ordeno dekdu kunulojn, posedantaj tre altan malriĉecon; kaj kiel unu el la dekdu apostoloj de Kristo, riproĉita de Dio, fine pendiĝis je la gorĝo, tiel unu el la dekdu kunuloj de sankta Francisko, kiu estis nomita frato Johano de la Caleppa (Kapela), apostatiĝis, kaj fine pendigis sin mem je la gorĝo. Kaj tiu ĉi estas por la elektitoj granda ekzemplo kaj materio de humileco kaj de timo, konsiderante ke neniu estas certa povi daŭrigi ĝis la fino en la favoro de Dio. Kaj kiel tiuj dekdu apostoloj estis ĉe la tuta mondo mirindaj pri sankteco kaj plenaj el Spirito Sankta, tiel tiuj tre sanktaj kunuloj de sankta Francisko estis viroj je tiom da sankteco, ke de tempo de la apostoloj ĝis nun la mondo ne havis tiel mirindajn kaj sanktajn virojn; ĉar iu el ili ekstaze iris ĝis la tria ĉielo, kiel sankta Paŭlo, kaj tiu estis frato Egidjo; iu el ili, tio estas frato Filipo Lungo, havis la lipojn tuŝitajn de la anĝelo per karbo de fajro, kiel Izaio profto; iu el ili, tio estas frato Silvestro, parolis kune kun Dio, kiel amiko faras kune kun alia, kiel faris Moiso; iu flugis pro subtila interekto ĝis la lumo de la dia scienco, kiel la aglo, tio estas Johano Evangelisto, kaj tiu estis la tre humila frato Bernardo, iu tre klare komprenigis la sanktan Skribon; iu el li estis sanktigita de Dio kaj kanonigita en ĉielo, vidante li ankoraŭ en la mondo, kaj tiu estis frato Rufino nobelo el Asizo. Kaj tiel ĉiuj estis signitaj per speciala signo de sankteco, kiel sekve oni klarigos.

ĈAPITRO II.

Pri frato Bernardo el Quintavalle (Kuintavalo), unua kunulo de Sankta Francisko.

La unua kunulo de sankta Francisko estis frato Bernardo el Asizo, kiu tiel sin konvertis. Estante sankta Francisko ankoraŭ en monda vesto, kvankam li estis malestimeganta la mondon, kaj humile irante turmentata pro la pento, dume li estis de multaj konsiderata stultulo kaj kiel frenezulo mokata kaj forpelata per ŝtonoj kaj koto de la parencoj kaj de la aliaj, kaj li pacience suferante ĉiun ofendon kaj mokon, kiel surda kaj muta, sinjoro Bernardo el Asizo, kiu estis unu el la nobeluloj, riĉuloj kaj kleruloj de la urbo, saĝe ekkonsideris en sankta Francisko la tiel eksterordinaran malestimon de la mondo, la grandan paciencon en la ofendoj, kaj kiu jam de post du jaroj tiel abomenata kaj malŝatata de ĉiu persono, ŝajnis ĉiam pli konstanta kaj paciencema; li ekpensis kaj ekdris en si mem: “Neniel povas esti ke tiu Francisko ne havu grandan favoron de Dio”; kaj tiel li invitis lin la vesperon por la vespermanĝo kaj ripozo; kaj sankta Francisko akceptis, vespermanĝis kune kun li kaj loĝis ĉe li. Kaj tiam sinjoro Bernardo havis la deziron konstati lian sanktecon; pro tio li preparigis por li liton en sia ĉambro mem, en kiu nokte ĉiam brulas lampo. Kaj sankta Francisko por kaŝi sian sanktecon, tuj kiam eniris en la ĉambron, enlitiĝis kaj ŝajnigis dormi; kaj same sinjoro Bernardo post iom da tempo enlitiĝis, kaj brue ronkis ŝajnigante tre profunde dormi. Tiam sankta Francisko, kredante sinjoron Bernardon vere dormanta, dum la unua dormo ellitiĝis, kaj ekpreĝis levante la okulojn kaj la manojn al ĉielo; kaj tre devotece kaj fervore li diris: “Dio mia”; kaj tiel dirante kaj plorante restis ĝis la matutino, ĉiam sole ripetante: “Dio mia, Dio mia”; kaj tion diradis sankta Francisko, rigardante kaj admirante la bonegecon de la dia majesteco, kiu bonvolis konservi la mondon, kiu pereis; kaj pro sia malriĉulo Francisko li disponis por provizi la rimedon por la sano de lia animo kaj de la aliaj. Kaj pro tio, lumigita de la spirito de profeteco, antaŭvidante la grandajn aferojn, kiujn Dio devos fari per li kaj lia Ordeno, kaj konsiderante sian nesufiĉecon kaj malmultan virton, vokis kaj preĝis Dion, kiu per sia boneco kaj ĉiopovo, sen kiu nenion povas la homa malforteco, anstataŭi, helpi kaj kompletigi kion per si mem li ne povas. Vidante sinjoro Bernardo, dank’ al lumo de la lampo, la piegajn agojn de sankta Francisko, kaj piege konsiderante la vortojn, kiujn li diris li estis tuŝita kaj inspirita de la sankta Spirito por ŝanĝi sian vivon; tial, kiam tagiĝis li alvokis sanktan Franciskon kaj tiel diris: “Frato Francisko, mi ĉiel disponis en mia koro por forlasi la mondon kaj vin sekvi en ĉio, kion vi ordonos al mi.” Aŭdinte tion, sankta Francisko ĝojis en spirito kaj tiel diris: “Sinjoro Bernardo, tio kion vi diras, estas afero tiel granda kaj mirinda, ke pri tio oni devas peti konsilon al nia sinjoro Jesuo Kristo, kaj lin preĝi ke li bonvolu montri al ni sian volon pri tio, kaj montri al ni kiel tion ni povas plenumi; kaj tial ni iru al episkopejo, kie estas bona pastro, kaj ni dirigos la meson; poste ni restos preĝante ĝis la tria preĝhoro, preĝante Dion ke li per la tri malfermoj de la misalo montru al ni la vojon, kiu plaĉas al li, kiun ni devos elekti.” Respondis sinjoro Bernardo ke tio tre plezurigas lin. Tiam ili sin movis kaj iris episkopejon; kaj ili ĉeestante la meson kaj restante en preĝo ĝis la tria preĝhoro, la pastro je la petoj de sankta Francisko prenis la misalon, faris la krucosignon kaj trifoje ĝin malfermis je nomo de nia Dio Jesuo; kaj en la unua malfermo aperis tiu frazo, kiun Dio diris en evangelio al junulo kiu demandis lin pri la vojo de la perfektiĝo; “Se vi volas fariĝi perfekta, iru kaj vendu ĉion, kion vi posedas, kaj donacu al la malriĉuloj, kaj venu kaj sekvu min”; en la dua malfermo aperis tiu frazo, kiun Kristo diris al la apostoloj, kiam li sendis ilin por prediki: ”Ne portu ion dum la vojirado, nek bastonon, nek poŝegon, nek ŝuojn, nek monon”, volinte per tio instrui ilin, ke ilian tutan esperon por la vivo ili devu meti en Dio, kaj plene ili intencu prediki la sanktan evangelion; en la tria malfermo de la misalo aperis tiu vorto, kiun Kristo diris: “Kiu volas sekvi min, forlasu sin mem kaj prenu sian krucon kaj sekvu min”. Tiam sankta Francisko diris al sinjoro Bernardo: “Jen la konsilo kiun Kristo, donas al ni; iru do kaj tute faru, kion vi aŭdis, kaj estu benata nia sinjoro Jesuo Kristo, kiu bonvolis montri al ni sian evangelian vojon.” Sinjoro Bernardo, aŭdinte tion foriris kaj ĉion, kion li posedis (li estis tre riĉa), li vendis kaj tre kontente disdonis ĉion al la malriĉuloj, al la vidvinoj, al la orfoj, al la malliberuloj, al la monaĥejoj, al la malsanulejoj kaj al la pilgrimantoj; kaj en ĉio sankta Francisko fidele kaj providence lin helpis. Tion vidante iu, nomata sinjoro Silvestro, ke sankta Francisko donis kaj donigis tiom da monoj al la malfeliĉuloj, avareme diris al sankta Francisko: “Vi tute ne pagis al mi tiujn ŝtonojn, kiujn ĉe mi vi aĉetis por ripari la preĝejojn, kaj pro tio, nun ke vi havas monojn, pagu al mi.” Tiam sankta Francisko mirigis pri lia avareco kaj ne volante kontraŭdiri lin, kiel vera observanto de la evangelio, metis la manojn en la poŝon de sinjoro Bernardo, kaj pleniginte ilin per monoj, remetis ilin en la poŝon de sinjoro Silvestro dirante ke se li plie da mono volas, plie li donus. Kontentiĝis sinjoro Silvestro, kaj foriris kaj revenis hejmen; kaj vespere repensante pri tio, kion li faris dum la tago, kaj sin riproĉante pri sia avareco kaj, konsiderante la fervoron de sinjoro Bernardo kaj la sanktecon de sankta Francisko, la sekvantan nokton kaj du aliajn noktojn li de Dio ricevis tiun vizion: ke el la buŝo de sankta Francisko eliris ora kruco, kies supraĵo tuŝis la ĉielon, kaj kies brakoj sin etendis el oriento ĝis okcidento. Pro tia vizio li donacis je nomo de Dio ĉion, kion li posedis, kaj fariĝis frato minorito: kaj en la Ordeno li estis plena el tiom da sankteco kaj favoro, ke li parolis kune kun Dio, kiel la amiko faras kune kun alia, same kiel ofte okazis al sankta Francisko kaj kion pli poste oni klarigos. Sinjoro Bernardo same havis tiom da favoro de Dio, ke ofte li estis ekstaza pripensante pri Dio; kaj sankta Francisko diris pri li, ke li estas digna je ĉiu respekto kaj ke li starigis la Ordenon; ĉar li estis la unua, kiu estis forlasinta la mondon, nenion rezervinte por si, sed doninte ĉion al la malriĉuloj de Kristo kaj ke li komencis la evangelian malriĉecon, oferdoninte sin mem senvestita inter la brakojn de la Krucumito; kiu estu de ni benata in saecula saeculorum. Amen.

KANTIKO DE LA KREITAĴOJ

Plejalta, Ĉiopova, Bona Sinjoro,
Viaj estas la laŭdoj, la gloro kaj la honoro kaj ĉiuj benoj;
nur al Vi, Plejalta,
ili konvenas kaj neniu homo estas inda Vin nomi.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
kun ĉiuj Viaj kreitaĵoj,
precipe sinjoro frato Suno,
kiu portas tagon kaj Vi lumigas per ĝi;
kaj ĝi estas bela kaj brilege elradianta
kaj de Vi, Plejalta, ĝi estas simbolo.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Luno kaj steloj,
kiujn Vi formis en ĉielo helaj,
multvaloraj kaj belaj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro frato Vento kaj pro aero nuba,
serena kaj ĉia vetero,
per kiu Vi donas vivtenon al Viaj kreitaĵoj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro fratino Akvo, kiu estas tre utila,
multvalora, ĉasta kaj humila.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Fajro,
per kiu Vi lumigas la nokton,
kaj ĝi estas bela, gaja, forta kaj fortika.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro nia patrino, fratino Tero,
kiu vivtenas nin kaj regas
kaj produktas diversajn fruktojn
kaj kolorajn florojn kaj herbon.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
de tiuj, kiuj pardonas pro Via amo,
kaj suferas malsanojn kaj dolorojn;
beataj tiuj, kiuj suferas ilin trakvile,
ĉar ili estos kronataj de Vi.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro nia fratino, Morto de l’korpo,
kiun neniu vivanta homo povas eviti.
Ve al tiuj, kiuj mortos en mortaj pekoj!
Beataj tiuj, kiuj troviĝas en
Viaj tre sanktaj Voloj,
ĉar la dua morto ne trafos ilin.
Laŭdu kaj benu mian Sinjoron,
kaj danku, kaj honoru Lin kun granda humileco.

PREĜO DE SANKTA FRANCISKO
Permesu al mi, Dio, haleluja,
Pacon vian anonci, haleluja.
Se ekzistas malam’ ie, haleluja
Tien amon portu mi, haleluja.
Se ekzistas dubo ie, haleluja
Tien kredon portu mi, haleluja
Se ekzistas malesper’ ie, haleluja
Tien fidon portu mi, haleluja
Se ekzistas malĝoj’ ie, haleluja
Tie ĝojo estu mi, haleluja.
Se ekzistas mallum’ ie, haleluja
Tie lumo estu mi, haleluja.
El la kroata tradukis Lucija Borčić (marto 1998)

BENO
La Sinjoro
vin benu
kaj vin gardu.
Li montru al vi
sian vizaĝon
kaj havu
mizerikordon al vi.
Li turnu al vi
sian rigardon
kaj donu al vi
pacon.
La Sinjoro
vin benu.

SIMPLA PREĜO
Ho Sinjoro, faru el mi ilon de via paco:
Kie estas malamo, zorgu ke mi alportu la Amon
Kie estas ofendo, ke mi alportu la Pardonon
Kie estas malkonkordo, ke mi alportu la Unuecon
Kie estas dubo, ke mi alportu la Kredon
Kie estas eraro, ke mi alportu la Veron
Kie estas malespero, ke mi alportu la Esperon
Kie estas malĝojo, ke mi alportu la Lumon.

Ho Majstro, zorgu ke mi ne klopodu tiom:
Por esti konsolata, kiom por konsoli
Por esti komprenata, kiom por kompreni
Por esti amata, kiom por ami.

Ĉar:
Nur donante, oni ricevas;
Nur pardonante, oni estas pardonata;
Nur mortante, oni reviviĝas al la Eterna Vivo.