Hejmo Ĉielaj patronoj Sankta Maksimiliano Kolbe, martiro

Sankta Maksimiliano Kolbe, martiro

Pastro kaj martiro (8.1.1894-14.8.1941)

Festotago: la 14-a de aŭgusto

Maksimiliano Maria Kolbe eniris en la liston de la sanktuloj per la titolo “pastro kaj martiro”. Lia atesto prilumas per la lumo de Pasko la hororan mondon de la koncentrejoj. Li naskiĝis en Pollando la 8-an de januaro 1894 en Zduńska Wola, li konsekris sin al la Sinjoro en la franciskana familio de la Minoraj Konventualaj fratoj.

Enamiĝinta je la Virgulino, li starigis la „Milicion de la Senmakula Maria“ kaj li realigis, per la vorto kaj skribo, intensan misiistan apostoladon en Eŭropo kaj en Azio. Deportita al Auschwitz dum la dua mondmilito, per elano de karitato li oferis sian vivon de pastro interŝanĝe kun tiu de patro de familio, lia kunulo en kaptiteco. Li mortis en la bunkro de la malsato la 14-an de aŭgusto 1941. 

Johano Paŭlo la 2-a difinis lin „patrono de nia malfacila jarcento“. Lia figuro elstaras je la krucvojo de la problemoj aperantaj dum nia epoko: malsato, paco inter la popoloj, repaciĝo, la bezono doni signifon al la vivo kaj al la morto.

Li estis sanktigita la 10-an de oktobro 1982.

Pro lia subteno je la esperanto-movado (esprimita skribe), la katolikaj esperantistoj elektis lin kiel unu el la ĉielaj patronoj de sia movado.

Apostola zorgo por la savo kaj sanktiĝo de la animoj.

El la leteroj de Sankta Maksimiliano Maria Kolbe

Mi plenas je ĝojo, karega frato, pro la ardanta zorgemo kiu instigas vin akceli la gloradon de Dio. Dum nia tempo ni konstatas, ne sen malĝojo, la disvastiĝon de „indiferentismo“. Malsano preskaŭ epidemia kiu vastiĝas laŭ diversaj formoj ne nur ĉe la fidelularo ĝeneralsence, sed ankaŭ inter la membroj de religiaj institutoj. Dio estas inda je senfina gloro. Nia unua kaj ĉefa zorgo estu laŭdo al Li laŭmezure de niaj etaj fortoj, konsciaj, ke ni ne povas glori Lin tiom, kiom Li meritas.

La gloro de Dio rebrilas ĉefe en la savo de la animoj, kiujn Kristo elaĉetis per sia sango. El tio devenas ke la tutunua devontigo de nia apostola misio estos atingi la savon kaj sanktiĝon de kiel eble plej multaj animoj. Kaj jen, per malmultaj vortoj, la plej taŭgaj rimedoj por atingi la gloradon de Dio per la sanktiĝo de la animoj. Dio, senfina scienco kaj saĝeco, kiu perfekte konas tion, kion ni devas fari por pligrandigi gloron al Li, normale elmontras sian volon pere de siaj surteraj reprezentantoj.

La obeado, kaj nur ĝi, estas tiu, kiu montras al ni, kun certeco, la dian volon. Estas vere, ke la superulo povas erari, sed kiu obeas al li, tiu ne eraras. La unika escepo okazas kiam la superulo ordonas ion, kio, tre evidente, ankaŭ ĉe malgravaj aferoj, iras kontraŭ la dia leĝo. Tiukaze, li ne plu interpretas la volon de Dio.

Dio estas ĉio: nur Li estas senfina, saĝega, mildega Sinjoro, Kreanto kaj Patro, komenco kaj fino, povo kaj amo.Ĉio, kio ekzistas ekster Dio valoras ĉar ĝi kunligiĝas al Li, kiu estas kreanto de ĉiuj aĵoj, elaĉetanto de la homoj, fina celo de ĉiuj kreitaĵoj. Li elmontras al ni sian volon kaj altiras nin al Si pere de siaj surteraj reprezentantoj, ĉar Li volas uzi nin por altiri al Si aliajn animojn kaj unuigi ilin en la perfektan karitaton.

Konsideru, frato, kiom estas granda, pro la mizerikordo de Dio, la digno de nia kondiĉo. Pere de la vojo de la obeemo ni superas la limojn de nia malgrandeco kaj ni konformiĝas je la dia volo, kiu, per sia senfina saĝeco kaj prudento, nin gvidas por rekte agi. Per la aliĝo al ĉi tiu dia volo, je kiu neniu kreitaĵo povas rezisti, ni fariĝas pli fortaj ol ĉiuj.

Jen la irejo de saĝeco kaj prudento, la unika vojo laŭ kiu ni povas doni al Dio plej grandan gloron. Se ekzistus diversa kaj pli taŭga vojo, Kristo certe elmontrus ĝin per la parolo kaj la ekzemplo. La longa periodo de lia nepublika vivo en Nazareto estas resumita de la Skribo per ĉi tiuj vortoj: „kaj li estis obeema al ili“ (Luk 2,51). Lia tuta restanta vivo staras sub la signo de obeemo, ofte montrante ke la Filo de Dio malsupreniris sur la teron por plenumi la volon de la Patro.

Ni do amu, fratoj, per niaj tutaj fortoj, la ĉielan Patron kiu estas plena je amo por ni, kaj la pruvo de nia perfekta karitato estos la obeo, praktikenda ĉefe kiam Li petas al ni oferi nian volon. Fakte ni ne konas alian plej eminentan libron ol la krucumita Jesuo Kristo, por progresi en la amo de Dio.

Ĉiujn ĉi aferojn ni ricevos pli facile per la perado de la Senmakula Virgulino, kiun Dio, en sia boneco, igis disdonantino de lia mizerikordo. Neniu dubo estas, ke la volo de Maria estas la sama volo de Dio. Konsekrante nin al ŝi, ni fariĝas en ŝiaj manoj rimedoj de la dia mizerikordo, kiel ŝi estis en la manoj de Dio.

Ni lasu, ke ni estu gvidataj de ŝi, ni lasu ke ŝi konduku nin permane, trankvilaj kaj sekuraj sub ŝia gvidado. Maria prizorgos ĉion por ni, aranĝos ĉion, kaj forigante ĉiun malfeliĉon kaj malfacilaĵon, ŝi rapide venos por helpi ĉe niaj korpaj kaj spiritaj bezonoj.

 Diris pri p. Kolbe

 Papo Paŭlo la 6-a, 17-an de oktobro 1971 Romo

„La pieco (de Maksimiliano Maria) estis forte bazita sur la kredo je la Sankta Triunuo. Ĝin instigis ankaŭ la amo al Kristo kaŝita en la Plejsankta Sakramento. Pro tio li ordonis en Niepokalanow la eternan adoradon… Maria’n li konsideris kiel sian plej dolĉan patrinon… li respektegis Maria’n antaŭ ĉio pro Ŝia senmakula pureco, kiun li precipe imitis… Lia tuta vivo atestis pri lia amo al Dio kaj al proksimulo… Laŭdinda estas lia prudento, kiun li elmontris koncerne ĉiujn, precipe kiam temis pri protestantoj, judoj kaj budhistoj… Antaŭ ol la Eklezio komencis pli kaj pli propagandi ekumenan movadon Maksimiliano Maria jam ĝin praktikis…“

Kardinalo Wojtyła, la 5-an de oktobro 1971 (ĉe Radio Vatikana) 

„La sinoferon de p. Maksimiliano, lian morton en la bunkro de la morto, kiu okazis dekkvin tagojn poste, ĉar li mem proponis sin por anstataŭigi alian kondamniton, ni ne povas kompreni, se ni rigardas ĝin disigitan dis de lia vivo. La evangelia signifo de tiu morto fontas el la tuta vivo, kiuu li travivis kiel donacon;  kaj la morto mem  kompletigas la vivon, por plenumi ĝian ekziston ĝis la fino. P. Kolbe estas spirita filo de Sta Francisko; en sia epoko li estis apostolo en Pollando kaj Japanio, spirita gvidanto kiu vivis sian spiritan vivon plene konsekritan al Dio.”

Kardinalo Wojtyła, (el la artikolo por la krakova semjangazeto Tygodnik Powszechny, 42/1971). 

„…La altaro estas loko kie Kristo oferas sin pere de sacerdoto.  La homo kiu estos levita je la honoro de altaro, tion perlaboris per sia ofero. La ekzemplo de Maksimiliano montras tion plej bone, kaj tio tuŝas nin animprofunde. De tiu dia servanto ne postrestis eĉ parto de osto aŭ karno; ĉio  forbrulis en la fajro de la koncentreja forno…”

Papo Johano Paŭlo la 2-a, la 10-an de oktobro 1982 sur la placo de Sankta Petro

„…Por tiu fina ofero li pretigis sin, sekvante Kriston de siaj unuaj jaroj de la vivo en Pollando. Ekde lia junaĝo datas la sonĝo pri du kronoj: la blanka kaj la ruĝa – nia sanktulo ne elektadis inter ili, li prenis ambaŭ. Ekde sia infanaĝo li estis allogita per granda amo al Kristo kaj per deziro ricevi martirecon. Tiu amo kaj tiu deziro direktis lin al la vojo de la franciskana kaj pastra vokiĝo, por kiu li pretigis sin en Pollando kaj Romo. Tiu amo kaj tiu deziro akompanis lin en ĉiuj regionoj kie li en Pollando agis kiel franciskano kaj spirita gvidanto, kaj en Japanio dum misiista servado.

Lian vivon inspiris la Senmakula kaj al Ŝi li transdonis sian amon al Kristo kaj la deziron por ofero. En la sekreto de la senpeka koncipiĝo antaŭ la okuloj de lia animo malfermiĝis la mirakla kaj supernatura mondo de la dia graco donita al la homo. Lia kredo kaj lia ago kaj lia tuta vivo al ni diras, ke sian apartenon al la dia graco li malkovris en la signo per la senpeka koncipiĝo.

En la vivo kaj en sankteco de p. Kolbe la mariala signo estis aparte videbla. Per tio estis signita lia tuta apostolado en la patrujo kaj dum la misiado.

En Pollando kaj en Japanio estis centroj de lia apostolado, aparte la urboj de la Senmakula (la pola Niepokalanow kaj la japana Mugenzai No Sono)…

Kio okazis en la koncentrejo, tion la kondamnintoj komprenis. Kvankam ili povis facile konkludi, ke mortas ilia kunsuferanto, kaj home rigardante lian morton tio ŝajnis al ili malvenko, ili konsciis ke tio ne estis nur morto.

P. Maksimiliano ne mortis, li oferis la vivon por la frato.

En tiu morto kiu el la homa vidpunkto estis terura, troviĝas grandeco de la homa agado kaj de la homa decido: memvole oferi sin ĝismorte pro la amo.”

Vitale M. Bommarco, OFMConv (siatempe generalo de la ordeno), la 25-an de marto 1982, Romo – antaŭparolo por la libro „Massimiliano Kolbe – Patrono del nostro difficile secolo” (aŭtoro K. Wojtyła). 

„Kolbe kaj Wojtyła havas multon komunan: ambaŭ estas filoj de la pola nacio kaj de la apostolo de la universala spirito, sed unu afero plej proksime ligas ilin: ambaŭ portas en la koro kaj en la blazono la nomon Maria. Al Maria ili estas konsekritaj!”

Yves Ivonides, antaŭparolo en la libro “Dragovoljac bunkera gladi”, Zagreb, 1997 (aŭtoro Živko Kustić). 

Laŭ karaktero li estis inteligenta, sed li ne sopiris sciencan karieron. Tiu junulo, kun subtila aspekto kaj malbona sano, anime estis homo kiu deziris detruadi kaj konstruadi. Li ne lernis pro la scio, sed per tiu scio, per tiu rekonita armilo batali, labori, agi. 

Agado estis lia fantazio, bezono de la karaktero, imperativo de vokiĝo kiel  la  rivero kiu fluas, kiel la vento kiu transflugas la montojn, kiel la pluvo kiu akvumas.  Batalo estis bezono de lia animo.

Sed li ne deziris batali kontraŭ ventumiloj, per la armeoj de la historio, kun mortintaj kontraŭuloj. Pro tio li tute pleniĝis de moderna vivo, li provis eniri ĉiujn ĝiajn problemojn, trastudi ilin el ĉiuj flankoj kaj eluzi ĉiujn eblecojn, ĉiujn rimedojn de la moderna civilizacio por atingi la celon. Lin ne timigis la evoluo, li ne el malproksime kondamnis la movadon de la mondo, kaj li ne murmuris rigardante kiel la homaro postiras laŭ la senlimaj kurboj de tiuj kiuj haltis kaj ili nur zumas ĉirkaŭ la roko en kiu restis ankoraŭ iom da mielo.

Li paŝis kune kun la mondo, antaŭiris ĝin por ke ĝi ne flankeniru de la dezirata direkto. Gvidanto, naskita gvidanto, motoro, generalo – tio li estas! Homo kiu deziras ankaŭ tion kio aspektas neebla. Pro tio multaj taksis lin revanto.

Li estis ĉio krom tio: ege reala kaj fer-firme logika, granda teoriisto kiu siajn ideojn dinamike transformadis al praktiko, en la vivo.

Preĝoj al Sankta Maksimiliano

Sankta Maksimiliano,
fidela disĉiplo de la asiza malriĉulo,
ravita per  la lumo de la senkulpa Virgulino,
instigita per ardanta amo al Dio kaj al proksimulo,
vi libervole oferis vin por via frato, por unu familio,
samkiel Maria heroece kaj rezigne oferis sian filon
por  la homaj fratoj, por la tutmonda familio.

Propetu por niaj familioj la vivon  
laŭ la kredo por ke ili daŭrigu la vivon
en kiu floros religiaj vokiĝoj
por la bono de la Dia regno sur la tero.
Amen.

*

Ho Dio,
Kiu donis al la Eklezio
kaj al la tuta mondo
pastron kaj martiron
ardigitan per la amo
al la Senmakula Virgulino,
tute konsekritan al la apostolado
por heroeca servado al proksimulo,
per lia propeto
donu al ni,
je la honoro de Via nomo,
ke ni sen rezerve nin oferu
por la bono de la homaro
kaj ke ni imitu dum la vivo
kaj en momento de la morto
Kriston Vian Filon.
Amen.

Ĉiutaga preĝo de la membroj de la „Milicio de la Senmakula“

Ho Maria, sen peko koncipita,
preĝu por ni kiuj vin petas
kaj por ĉiuj kiuj al Vi ne venas,
kaj ĉefe por la malamikoj
de la Sankta Eklezio kaj por ĉiuj
kiuj al vi sin rekomendas.