Hejmo Dokumentoj STATUTO DE I.K.U.E.

STATUTO DE I.K.U.E.

Noto: Laŭ la propono de la Estraro per letera/elektronika baloto en aŭgusto 2023 membroj akceptis ŝanĝojn de la Statuto de IKUE el la jaro 2010.
La novan tekston ni metos ĉi tie post ĝia aprobo far de la Ekleziaj instancoj.

TITOLO 1
NOMO – SIDEJO – PATRONOJ

 

ARTIKOLO 1
Nomo

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (ekde nun “IKUE” aŭ “la Unuiĝo”), fondita la 1-an de aprilo 1910 en Parizo kaj agnoskita de la Papa Konsilio por Laikoj per dekreto 196/92/S-61/B-25 de la 11-a de februaro 1992, estas tutmonda senprofitcela privata asocio de esperantistaj katolikoj laŭ la n-roj 321 ĝis 326 de la Kanonjura Kodo de la Katolika Eklezio.

 

ARTIKOLO 2
Sidejo

La sidejo de IKUE estas ĝia Centra Oficejo en Via di Porta Fabbrica 15, I-00165 Romo, Italio.

La translokado de la sidejo, decidita de la Estraro de IKUE, ne implicas statutan ŝanĝon, sed komunikon al la kompetentaj oficejoj.

 

ARTIKOLO 3

Patronoj

La ĉielaj patronoj de IKUE estas: la Dipatrino de la Espero, Pio la 10-a, Maksimiliano Kolbe, Titus Brandsma, Johano Paŭlo la 2-a.

La Estraro povas peti eminentajn personojn patrone protekti IKUE, ĝiajn kongresojn, instituciojn kaj simile per sia influo kaj aŭtoritato.

TITOLO 2

CELOJ – AGADO – RIMEDOJ

ADMINISTRACIA JARO

 

ARTIKOLO 4

Celoj

IKUE celas, pere de la lingvo Esperanto, realigi pure religian, eklezian kaj laikan sperton, kiu estu esence katolika kaj apostola kaj specife ĝi celas:

a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Mar 16,15); travivi kaj atesti la belecon de la vero kaj la ĝojon esti kristanoj, por estigi fervoregon por la Regno de Dio;

b) montri la unuecon de la Eklezio en Kristo, uzante la internacian lingvon Esperanton en ĝia liturgio kaj apostola agado;

c) kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;

d) strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17,21).

 

ARTIKOLO 5

Agado

Por atingi siajn celojn IKUE:

a) kunlaboras rekte kun la katolika Hierarkio, starigita de la Sinjoro por regi la Eklezion, en rilato de plena kunuleco kaj konfido. Akceptas memdispone ĝian gvidadon kaj proponas al ĝi per respondeca agado la uzon de la lingvo Esperanto kiel rimedon por apostolado kaj paŝtista agado;

b) kontaktas diversajn ekleziajn instancojn, instituciojn kaj organizaĵojn por informado kaj por interkonsenti formojn de kunlaboro;

c) kunlaboras en frateco kaj reciproka servado kun la diversaj asocioj, agadoj kaj grupoj de katolika apostolado kaj partoprenas kune kun ili en la komunaj kunligaj organoj;

d) realigas iniciatojn de karitato kaj mizerikordo, ankaŭ en kunlaboro kun la supre menciitaj instancoj;

e) prizorgas liturgiaĵojn laŭ la normoj kaj tekstoj en Esperanto aprobitaj de la Eklezio;

f) akcelas, per kaj por Esperanto, iniciatojn por formado kaj edukado, kiel komunumoj, kolokvoj, kongresoj, renkontiĝoj kaj kursoj, ĉefe religiaj, por preĝi, studi, mediti kaj labori, por persona spirita pliriĉiĝo, favore al kristana esperantista agado kaj por la edukado de aktivuloj;

g) aranĝas – laŭeble ĉiujaran – propran Kongreson laŭ la normoj kaj kondiĉoj fiksitaj de la koncerna regularo aprobita de la Estraro. La Kongreso povas esti aranĝata kune kun aliaj kristanaj esperantistaj asocioj (“ekumena Kongreso”) surbaze de specifa regularo harmonie interkonsentita kun la menciitaj asocioj;

h) instigas al starigo de landaj, regionaj aŭ fakaj katolikaj sekcioj ;

i) eldonas oficialan organon “Espero Katolika” kaj religiajn, liturgiajn kaj ekleziajn dokumentojn kaj tekstojn en Esperanto;

j) alprenas promociajn iniciatojn, por diskonigo kaj informado, produktante kaj/aŭ disdonante publikigaĵojn kaj aŭdvidan materialon koncerne siajn celojn;

k) disponigas laŭpete al aliaj esperantistaj asocioj siajn servojn, kondiĉe ke la petata kunlaboro ne kontrastu kun ĉi tiu Statuto.

 

ARTIKOLO 6

Rimedoj

Por sia agado IKUE utiligas, aldone al siaj organizaj strukturoj, ankaŭ la volontulan laboron faritan de ĉiuj, kiuj volas subteni la Unuiĝon.

La kapitalo de IKUE konsistas el moveblaj kaj nemoveblaj havaĵoj alvenintaj al ĝi. Specife, la kapitalo de IKUE  konsistas el la valoraĵoj meminiciate disponigataj de la membraro mem kaj/aŭ de triuloj, el fondusoj, asignaĵoj kaj rezervoj starigitaj por financado, el la kontribuoj, donacoj kaj postlasaĵoj de unuopuloj, asocioj, societoj, institucioj kaj el ĉiuj ajn aliaj rimedoj, kiujn formale akceptas la Prezidanto, kondiĉe, ke tion ebligu la leĝaro de la lando, en kiu IKUE havas sian sidejon, kaj ke ilia alcelo kaj uzo ne estu en kontrasto kun ĉi tiu Statuto.

La enspezoj de IKUE konsistas el:

a) membrokotizoj;

b) mondonacoj faritaj de membroj, nemembroj, institucioj kaj triuloj;

c) enspezoj el manifestacioj, kongresoj aŭ aliaj agadoj faritaj pro la celoj de IKUE;

d) enspezoj el fruktoj de utiligo de la kapitalo;

e) kontraktoj, kiujn formale akceptas la Prezidanto aŭ ties Prokuristo, post konsultado kun la aliaj membroj de la Estraro, rilate al moveblaĵoj, nemoveblaĵoj, financaj kaj aliaj ĉiuspecaj operacioj faritaj kun la celo havigi al si ĉu la posedon de sia sidejo kaj de eventualaj aliaj sidejoj, ĉu la posedon de ĉiuspeca havaĵo aŭ rajto, kiu utilu por ebligi aŭ plibonigi la efikon de la organizado kaj la bonan realigon de la celoj.

Estas malpermesata la divido tra la membroj kaj nemembroj de la kapitalo kaj de ĉiu ajn enspezo kiuj konsistigas la rimedojn de la Unuiĝo, eĉ per nerektaj manieroj. La eventualan enspezon el la fina jara bilanco oni devas reutiligi por la celoj preskribitaj de ĉi tiu Statuto.

 

ARTIKOLO 7

Administracia jaro

La administracia jaro daŭras de la unua de januaro ĝis la 31-a de decembro de ĉiu jaro. Ene de unu monato post la fermo de la administracia jaro la Kasisto redaktas la koncernan bilancon, kiun la Estraro, post aprobo kaj kun raporto pri ĝi de la Konsilio de la Kontorevizoroj, proponas al la Asembleo por definitiva aprobo, kune kun raporto pri farita agado kaj gvidlinioj por agadprogramo.

TITOLO 3

LANDAJ, REGIONAJ AŬ FAKAJ SEKCIOJ / IKUE-REPREZENTANTOJ

 

ARTIKOLO 8

Landaj, regionaj aŭ fakaj sekcioj

La Estraro povas aprobi kaj/aŭ iniciati landajn, regionajn aŭ fakajn sekciojn, aŭ akcepti kiel tiajn ariĝon de esperantistaj katolikoj, kiuj petas esti branĉo de IKUE je loka nivelo aŭ havi fakan karakterizon.

La landaj aŭ regionaj sekcioj plenumas la celojn de IKUE en la naciaj aŭ regionaj teritorioj kaj agas per la nomo “sekcio de IKUE” kun indiko de la lando aŭ regiono, en kiu ili agas, aŭ per la nomo, kiun ili elektis.

La landaj aŭ regionaj sekcioj, kiuj volas esti branĉo de IKUE, alprenas aŭ konformigas se jam ekzistantan, propran regularon aŭ Statuton, kiu estu harmonia kun ĉi tiu Statuto kaj respegulu naciajn aŭ lokajn leĝojn, karakterizojn, agadkampojn.

La membroj de landaj aŭ regionaj sekcioj, kiuj ne pagas IKUE-aliĝkotizon, estas konsiderataj “aligitaj membroj de IKUE” (AM) aŭ “aligitaj junaj membroj” (AMJ) se malpli ol 25-jaraĝaj, nur en la kazo ke la respektiva sekcio pagas por ĉiu el ili minimuman kotizon fiksitan de la Estraro de IKUE interkonsente kun la sekcio mem. Aligita membro de sekcio ne ricevas la oficialan organon de la Unuiĝo. IKUE ne respondecas pri la sindevigoj alprenitaj de la landaj aŭ regionaj sekcioj, Ili estas administracie memstaraj strukturoj.

La agadoj kaj iniciatoj de landa aŭ regiona sekcio, kiuj havu efikon el internacia speco devas esti unuope interkonsentitaj kun la Estraro de IKUE.

La fakaj sekcioj plenumas la celojn de ĉi tiu Statuto gvidante la agadon de la IKUE-membroj arigitaj surbaze de specifa kategorio de personoj aŭ celgrupo, ekzemple, sed sen elĉerpa indiko, laŭ aĝo, laŭ profesio, laŭ kulturaj, religiaj, spiritaj karakterizoj, laŭ specifaj projektoj ktp. La fakaj sekcioj laboras laŭ propra regularo, kiu estu harmonia kun ĉi tiu Statuto. La Estraro de IKUE aprobas ĉiujn jurajn kaj organizajn aspektojn de la rilatoj de IKUE kun la fakaj sekcioj.

Ĉiuj sekcioj devas prezenti al la Estraro jarajn raportojn pri farita agado kaj estonta agadprogramo. Ne estas antaŭvidita aprobo de la raportoj fare de la Estraro de IKUE.

Al la Estraro de IKUE apartenas la tasko solvi la kontrastojn, kiuj ekstaras inter la sekcioj kaj/aŭ inter ili kaj IKUE mem, kaj ĝi povas malagnoski tiun sekcion, kies celoj kaj agadoj ne plu korespondas je la celoj de IKUE aŭ kiuj uzas la nomon de IKUE por celoj kaj agadoj fremdaj je IKUE. La decidojn de la Estraro koncerne sekcion devas ratifiki la Asembleo de IKUE per simpla plimulto da voĉdonantoj, se la koncernatoj prezentas apelacion.

 

ARTIKOLO 9

IKUE-Reprezentantoj

Por la landoj aŭ regionoj, en kiuj ne estas nek eblas la starigo de sekcio, la Estraro povas nomumi personon, kiu estu IKUE-Reprezentanto kun la tasko reprezenti la aferojn de IKUE antaŭ landaj aŭtoritatuloj – ŝtataj, ekleziaj, esperantistaj – laŭ la direktivoj kaj per la helpo de la Estraro. La IKUE-Reprezentanto ankaŭ varbas novajn membrojn, kolektas kotizojn kaj sendas ilin al la IKUE-Kasisto. Ĉi tiun peradon por la aliĝkotizoj la Estraro povas ankaŭ interkonsenti kun alia esperantista asocio, kiu fariĝas “peranto de IKUE”.

 

TITOLO 4

MEMBRARO

 

ARTIKOLO 10

Membro de IKUE povas fariĝi ĉiu, kiu akceptas ĝian Statuton kaj pagas jaran aliĝkotizon, kies koston fiksas la Estraro respektante la diverslandajn ekonomiajn situaciojn. La jara aliĝkotizo ne estas repagebla nek transdonebla al alia persono krom en la kazo de morto, ĉiuokaze sen revaluto. La Estraro de IKUE povas fiksi procenton da komisio por ĉiu kolektita aliĝkotizo favore al sekcio, Reprezentanto aŭ Peranto kiu kolektis ĝin. Ĉiu aliĝo, malaliĝo, morto, forfalo, forigo de membro estas notita en la libro de la membraro, fare de la Sekretario de IKUE.

Oni distingas ses kategoriojn de membroj:

a) membroj-abonantoj (MA): ili pagas ordinaran kotizon;

b) membroj-subtenantoj (MS): ili pagas ĉiujare almenaŭ la duoblan ordinaran kotizon;

c) membroj dumvivaj (MD): ili pagas unufoje 30-oblan ordinaran kotizon;

d) membroj kunvivantaj familianoj de alia IKUE-membro (MF); junaj membroj, kiuj ankoraŭ ne fariĝis 25-jaraĝaj je la 31-a de decembro de la jaro al kiu rilatas la pagata membrokotizo (MJ): ili pagas la duonon de la ordinara kotizo;

e) la “aligitaj membroj” (AM-AMJ) menciitaj en artikolo 8 de ĉi tiu Statuto;

La Estraro de IKUE povas nomi Honoraj Prezidantoj (HP) aŭ Honoraj Membroj (HM) membrojn de IKUE, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda katolika Esperanto-Movado kaj havis eksterordinarajn meritojn por IKUE. La nomumoj okazas laŭ regularo aprobita de la Estraro de IKUE.

Ĉiuj membroj, escepte de la membroj-familianoj (MF) kaj la aligitaj membroj (AM-AMJ), ricevas la oficialan revuon.

Ĉiuj membroj, kiuj atingis sian 18-an vivojaron je la tago de malfermo de la Asembleo, havas voĉdonrajton po unu voĉo en la Asembleo de IKUE, kondiĉe, ke ili pagis la aliĝkotizon je la dato de la Asembleo.

 

ARTIKOLO 11

La IKUE-membrecon oni perdas, aldone al la kazoj de morto kaj rezigno, ankaŭ pro forfalo kaj forigo.

La forfalo okazas, kiam membro ne pagas la jaran membrokotizon ene de la 30-a de junio de la posta aliĝ-jaro.

La forigon decidas la Estraro laŭ la preskriboj de la artikolo 18 de ĉi tiu Statuto; ĝis la decido de la Asembleo validas tiu de la Estraro.

TITOLO 5

ORGANOJ DE LA UNUIĜO

 

ARTIKOLO 12

Organoj de la Unuiĝo estas:

a) la Asembleo;

b) la Estraro;

c) la Prezidanto;

d) la Konsilio de la Kontorevizoroj.

 

ARTIKOLO 13

Asembleo

La Asembleo, konsistanta el la membroj de la Unuiĝo, havas la taskon decidi pri ĉi tiuj temoj:

a) elekto de la Prezidanto;

b) elekto de la Estraro kaj de la Konsilio de la Kontorevizoroj ;

c) aprobo de la jaraj raportoj pretigitaj – ĉiu laŭ sia kompetenteco – de la Estraro kaj de la Konsilio de la Kontorevizoroj pri agado, financa bilanco, havaĵoj, gvidlinioj por agadprogramoj;

d) ratifiko aŭ ne de la forigo de membroj decidita de la Estraro;

e) ŝanĝo kompleta aŭ parta de la Statuto;

f) dissolvo de IKUE;

g) iu ajn alia temo proponita al ĝia pridecido.

Ordinare la Asembleo devas okazi almenaŭ unu fojon jare, kadre de la Kongreso de la Unuiĝo aŭ de iu alia esperantista aranĝo, aŭ en alia loko decidita de la Estraro, aŭ per letero.

La Asembleo povas okazi ekstervice, kiam en la tagordo estas la punktoj e), f) kaj g) de ĉi tiu artikolo.

La Asembleon kunvokas la Prezidanto de la Unuiĝo pere de letero, kiu indikas lokon, daton, horon kaj temojn de la kunsido, enpoŝtigita almenaŭ 30 tagojn antaŭ la dato fiksita por la kunsido.

En kazoj de urĝeco la kunvokon oni povas fari per telegramo aŭ fakso, kun alsendo almenaŭ 15 tagojn antaŭ la okazigo de la Asembleo.

La kunvoko estas sendita nur pere de elektronika poŝto, ankaŭ “registrita”, al tiuj membroj, kiuj akceptas ricevi komunikojn per ĉi tiu rimedo.

La temojn por diskuti en la tagordo decidas la Estraro. Al ili aldoniĝas la proponoj prezentitaj de la membraro, kiuj, en skribita formo kaj motivigitaj, devas atingi la Sekretarion almenaŭ tri monatojn antaŭ la okazigo de la Asembleo, kondiĉe ke ilin prezentu unu dudekono de la membroj aŭ ilin subskribu 2 Kontorevizoroj.

Pri la eventualaj temoj ne listigitaj en la kunvokilo la voĉdono de la Asembleo validas nur kiel rekomendo.

La membro povas reprezentigi sin fare de alia membro pere de skribita delegilo, prezentenda al la gvidorganoj de la Asembleo je la komenco de ĝiaj laboroj. Ĉiu membro ne povas havi pli ol 3 delegilojn.

Ĝenerale – escepte de la kazoj alimaniere normigitaj de ĉi tiu Statuto – la Asembleo estas valida kun kiu ajn nombro da partoprenantaj membroj kaj ĝi alprenas decidojn per la favora voĉo de la simpla plimulto de la ĉeestantoj, kiuj rajtas je voĉdono, inkluzivante la delegilojn. La membroj de la Estraro kaj de la Konsilio de la Kontorevizoroj ne rajtas voĉdoni dum la Asembleo por la aprobo de la jaraj agadraporto kaj bilanco.

Membroj, kiuj ne povas partopreni en la Asembleo, nek volas delegi alian membron, povas voĉdoni per letero por la elekto de la Prezidanto, de la Estraro kaj de la Konsilio de Kontorevizoroj, por la aprobo de la estrara raporto kaj por la bilanco. Oni konsideras ilin partoprenantaj en la Asembleo nur por la menciitaj farendaj decidoj.

Por la kontrolo de skribaj voĉdonadoj la Asembleo elektas inter la ĉeestantoj komisionon el maksimume 3 membroj, ne membroj de la Estraro.

Pri la ordinaraj kaj ekstervicaj Asembleoj oni faras protokolojn en taŭga libro, subskribitajn de la Prezidanto kaj de la membro ĉiufoje elektita de la Asembleo kiel Sekretario.

Ekstervican Asembleon povas peti al la Prezidanto almenaŭ unu triono de la membraro, kiuj rajtas je voĉdono, per peto, kiu entenu la proponitan tagordon. La Estraro decidas pri loko, tago kaj horo de la petita kunvoko de Asembleo, kiu ĉiuokaze ne povas okazi pli malfrue ol 6 monatojn post la ricevo de la peto.

La Estraro povas decidi, ke unuopaj decidoj pri proponoj aŭ elektoj, por kiuj ĉi tiu Statuto ne preskribas fizikan ariĝon de membroj, okazu ne dum Asembleo ĉu ordinara ĉu ekstervica, sed per letera voĉdono de la tuta membraro. La Estraro redaktas regularon pri ĉiuj kazoj de perleteraj voĉdonoj.

 

ARTIKOLO 14

Estraro

La Unuiĝon administras Estraro konsistanta el la Prezidanto kaj el 5 membroj, elektitaj de la Asembleo surbaze de listo de kandidatoj. Al ili aldoniĝas la religia Konsilanto, laŭ la Kanonjura Kodo n-ro 324§2, kiu estas sacerdoto jam elektita en la Estraro, aŭ, se ne, alia kooptita de la Estraro.

La Estraro redaktas la regularon por la prezento de la kandidatiĝoj, kiuj ĉiuokaze devas atingi la Centran Oficejon de IKUE almenaŭ 3 monatojn antaŭ la dato de la elekto. Ĉiuokaze la kandidatoj devas esti membroj de la Unuiĝo ekde tri sinsekvaj jaroj, inkluzive de la jaro, en kiu okazas la elekto, kaj devas havi la kapablon kaj eblecon plene engaĝiĝi por la laboro de la Estraro kaj devas esti minimume 18-jaraĝaj je la dato de la elekto.

Por la validigo de kandidatiĝoj decidas la Sekretario de IKUE surbaze de la preskriboj de ĉi tiu artikolo. En kazoj de duboj li interkonsiliĝas kun la Prezidanto. La decidon pri nekandidatebleco kaj la koncernajn motivojn oni devas komuniki al la koncernata persono.

La Estraro estas elektita por 4 jaroj kaj ĝiaj membroj estas ĉiam denove rekandidateblaj por nova elekto, krom en la kazoj de forfalo aŭ forigo menciitaj de la artikolo 11 de ĉi tiu Statuto.

Se la rezulto de la elekto prezentas du aŭ pliajn kandidatojn kun la sama nombro da ricevitaj voĉoj por la lasta elektenda membro, tiu, kiu estas pli maljuna, estas elektita.

La Estraro dividas inter si la funkciojn de: unua Vicprezidanto, dua Vicprezidanto, unu Sekretario, unu Kasisto. La Estraro povas decidi aliajn oficialajn funkciojn por dividi inter siaj membroj. La Estraro povas decidi, ke du aŭ pliaj funkcioj estu alprenitaj de la sama persono.

La Vicprezidantoj helpas kaj konsilas la Prezidanton, anstataŭas lin en la kazoj kaj laŭ la manieroj indikitaj en artikolo 15.

La Sekretario faras protokolojn pri la kunsidoj de la Estraro; konservas kaj ĝisdatigas la librojn de la protokoloj kaj la libron de la membraro; validigas la kandidatiĝojn je la Estraro surbaze de la preskriboj de ĉi tiu artikolo kaj de la regularo aprobita de la Estraro; prizorgas la korespondadon ankaŭ elektronikan de la Unuiĝo. En kazo de malhelpo li estas portempe anstataŭata de alia estrarano.

La Kasisto redaktas la jaran bilancon. Li prizorgas ĉiujn financajn kaj monajn operaciojn, laŭ indikoj de la Estraro aŭ de la Prezidanto. En la Asembleo li raportas pri la financa stato de la asocio. Li estas ankaŭ peranto ĉe la kasistoj de landaj aŭ regionaj ligoj kaj aliaj esperantistaj aŭ neesperantistaj asocioj.

La religia Konsilanto havas la taskon spirite gvidi kaj subteni la vivon de IKUE; li donas siajn indikojn pri la liturgiaj celebroj kaj kontrolas ke la agado de IKUE respektu la kanonjurajn kaj statutajn normojn. Se li estas kooptita de la Estraro li partoprenas per konsulta voĉo en la estraraj kunsidoj.

La Estraro havas la taskojn:

a) apliki la statutajn celojn ankaŭ surbaze de la decidoj de la Asembleo;

b) iniciati jurajn procedurojn por la rekompensado de materiaj damaĝoj suferitaj de la Unuiĝo; por la koneksaj farendaĵoj la Prezidanto rolas mem reprezente de la tuta Unuiĝo aŭ pere de unu aŭ pli personoj de li delegitaj; se la alcelato de la jura proceduro estas la Prezidanto mem, la Unuiĝon reprezentas oficiale unu el la Vicprezidantoj aŭ alia Estrarano elektita de la Estraro.

c) decidi ĉiujare la sumon de la ordinara membrokotizo;

d) decidi pri la starigo de aŭ fermo de lokaj sidejoj kaj/aŭ la akcelon de landaj, regionaj aŭ fakaj sekcioj aŭ la tranĉon de rilatoj kun ili ;

e) starigi komisionojn, ĉu teknikajn, ĉu sciencajn, ankaŭ en kunlaboro kun aliaj katolikaj aŭ religiaj asocioj, grupoj, movadoj, kiuj donu fakan konsultadon aŭ mastrumu specifajn partojn de la agadoj de la Unuiĝo. La regularo de ĉiu Komisiono estas interkonsentita de la Estraro kun la koncernataj partioj;

f) decidi pri la kunvoko de la Asembleo;

g) proponi al la decido de la Asembleo la temojn de ĝia kunsido aldonajn al tiuj listigitaj en artikolo 13, kaj, se petita de la koncernato, la apelacion de membro kontraŭ la eksigo decidita de la Estraro mem;

h) redakti ĉiujare la agadraporton, la bilancon kaj la gvidliniojn de la agadprogramo;

i) elekti la ĉefredaktoron de la oficiala organo “Espero Katolika”;

j) fiksi la ĝeneralajn kondiĉojn por okazigo de la Kongreso de IKUE, inkluzive de la nomumo de organiza Komitato, se alia ol la Estraro, kaj la laŭstatuta alceligo de eventuala fina enspezo.

La Estraro kunsidas, post kunvoko de la Prezidanto aŭ post peto de pli ol la duono de ĝiaj membroj, almenaŭ 3 foje jare. La kunvokojn oni devas dissendi almenaŭ 15 tagojn antaŭ la kunsido, se okazas en fizika loko, aŭ 5 tagojn antaŭ la kunsido, se ĝi okazas pere de elektronikaj komunikiloj. Kaze de urĝaj decidoj la kunvoko povas okazi pere de telefonvoko kaj sen la respekto de la supraj datlimoj. En ĉi-lasta kazo la protokolo de la kunsido devas enteni la motivojn, kiuj igis necesa la urĝan kunvokon. Pri la kunvoko de kunsido de la Estraro devas esti informita la Konsilio de la Kontorevizoroj, kies membroj povas partopreni en la kunsido sen rajto je voĉdono.

La kunsidoj de la Estraro povas okazi ankaŭ pere de la uzo de elektronikaj komunikiloj, kiel aŭd- kaj videokonferenco, telefono, interreta babilejo.

Por la valido de la decidoj de la Estraro necesas la partopreno kaj la favora voĉo de la simpla plimulto de la membroj. En kazo de para voĉo decidas la Prezidanto.

Pri la kunsidoj de la Estraro oni redaktas protokolojn en taŭga libro, subskribitajn de la Prezidanto kaj de la Sekretario.

Malelektiĝas el la funkcio la estrarano, kiu ne plu estas membro de la Unuiĝo pro ĉiu ajn motivo, aŭ kies forigon decidas unuanime la aliaj estraranoj, aŭ kiu ne partoprenas, sen prava motivo komunikita antaŭ la kunsido, en 3 sinsekvaj kunsidoj de la Estraro.

Kaze ke membro eliras el la Estraro pro iu ajn motivo, la Estraro anstataŭigas lin ĝis la fino de la deĵor-periodo per la kandidatoj, laŭ la vico de la ricevitaj voĉoj en la elektoj. Se ne estas kandidatoj je dispono, la Estraro prizorgas la rekompletigon de sia konsisto pere de kooptado, kondiĉe ke estu ankoraŭ almenaŭ la duono de la elektitaj membroj; male, la Konsilio de la Kontorevizoroj kunvokas la Asembleon por elekto de nova Estraro.

Ekde la kunvoko de balotado la membroj de la Estraro restas agantaj por la nura ordinara administrado ĝis la unua kunsido de la nova Estraro, kiu devas okazi ene de unu monato post la baloto.

 

ARTIKOLO 15

Prezidanto

La Prezidanto estas la leĝa Reprezentanto de la Unuiĝo fronte al triuloj kaj en procesoj.

Lin elektas la Asembleo kaj li funkcias dum 4 jaroj. Li estas ĉiam reelektebla.

Taskoj de la Prezidanto estas:

a) kunvoki oficiale kaj prezidi la Asembleon de la membroj kaj la kunsidojn de la Estraro;

b) gvidi la agadon de la Unuiĝo inkluzive de la kunordigo de la funkcioj de la diversaj estraranoj, kun aranĝo de oftaj personaj kontaktoj inter ili por interŝanĝi konsilojn kaj stimuli ĉiujn al agado kaj reciproka kunlaboro;

c) reprezenti la Unuiĝon fronte al religiaj kaj civilaj aŭtoritatuloj;

d) respondeci, prizorgi kaj mastrumi ĉiujn farendaĵojn, kiujn la leĝoj de la lando, en kiu la Unuiĝo havas sian sidejon, aŭ ĉi tiu Statuto ne rezervas al la Asembleo aŭ al aliaj organoj, koncerne la agadon, organizadon kaj funkciadon de la Unuiĝo, inkluzive de ĝia Centra Oficejo.

Krome la Prezidanto, kun la skribita aprobo de unu el la Vicprezidantoj, havas la povon:

a) agi, transakcii, akordigi, iniciati, establiĝi kiel defendanto, rezisti, disponi, ankaŭ en juraj agadoj, koncerne la rajtojn de la Unuiĝo;

b) aprobi financajn operaciojn el eksterordinara administracio;

c) akcepti donacojn kaj postlasaĵojn, kun benefico de inventaro, koncerne moveblaĵojn kaj nemoveblaĵojn, ankaŭ tiujn postlasitajn de forpasinto, en la respekto de la celoj de la Asocio sankciitaj de ĉi tiu Statuto kaj en la respekto de la leĝoj validaj en la lando de la sidejo de la Unuiĝo, kaj post konsultado kun la aliaj membroj de la Estraro

Ĉiuokaze se la Prezidanto ne havas la civitanecon de la lando, en kiu IKUE havas sian oficialan sidejon, kaj kiam tia civitaneco estas postulata fare de la leĝoj, kutimoj, regularoj kaj de similaj preskriboj ĉu ŝtataj ĉu publikaj kaj de privataj instancoj de la lando, en kiu IKUE havas sian sidejon, li estas anstataŭata por ĉiu povo preskribita de ĉi tiu artikolo fare de la Prokuristo nomumita laŭ la preskriboj de artikolo 19.

La Prezidanto povas skribe delegi personon je sia konfido roli anstataŭ li por unu aŭ pluraj el la agadoj menciitaj en la supraj punktoj, ne rezervitaj al la Prokuristo en la lando de la IKUE-sidejo.

Kaze ke la Prezidanto estu malebligata plenumi sian funkciadon, lin anstataŭigas portempe la unua Vicprezidanto, aŭ, kaze ke ankaŭ ĉi-lasta ne povas ofici, la dua Vicprezidanto. Se la anstataŭigo de la Prezidanto daŭrus dum pli ol 12 monatoj, aŭ se li eksiĝas aŭ estas unuanime eksigita de la tuta Estraro, aŭ mortas, la unua Vicprezidanto, aŭ se tiu ne povas, la dua Vicprezidanto fariĝas Prezidanto de IKUE ĝis la fino de la laŭstatuta oficado de la Estraro. Se ambaŭ Vicprezidantoj ne povas agi kiel Prezidanto, la Konsilio de la Kontorevizoroj kunvokas la Asembleon por elekto de nova Prezidanto kaj Estraro.

Ĉiuokaze la Prokuristo de la Prezidanto en la lando de la IKUE-sidejo restas funkcianta, ankaŭ en la neceso devi elekti antaŭtempe novan Estraron, ĝis kiam nova Prezidanto ne decidu alimaniere.

 

ARTIKOLO 16

Konsilio de la Kontorevizoroj

La Konsilio konsistas el 3 membroj elektitaj de la Asembleo kune kun la Estraro, surbaze de listo de kromaj kandidatoj minimume 18-jaraĝaj, kiuj povas ankaŭ ne esti membroj de la Unuiĝo, kondiĉe ke ĉi-kaze ili estu proponitaj de membro, kaj ke ili parolu Esperanton. Post elekto ĉiuj revizoroj devas ĉiuokaze esti membroj de IKUE por ofici. La deĵoro-tempo de la Konsilio koincidas kun tiu de la Estraro samtempe elektita.

Por la validigo de kandidatiĝoj decidas la Sekretario de IKUE surbaze de la preskriboj de ĉi tiu artikolo. En kazoj de duboj li interkonsiliĝas kun la Prezidanto. La decidon pri nekandidatebleco kaj la koncernajn motivojn oni devas komuniki al la koncernata persono.

Por la validigo de kandidatiĝoj la Estraro povas ankaŭ decidi surbaze de specifaj personaj kvalifikecoj ligitaj kun mastrumado de financaj administracioj.

La Konsilio de la Kontorevizoroj havas la taskon kontroli la financajn kaj kontokalkulajn rezultojn de la asocio, la konsiston de la havaĵoj ĉiufoje, kiam ĝi taksas tion oportune kaj prezentas jaran raporton pri la jarbilanco kaj kapitalo al la Asembleo. Por la konstatoj la Konsilio povas delegi unuopajn siajn membrojn. La Kasisto de IKUE devas disponigi sian helpon kaj kunlaboron al la Konsilio.

La Konsilio elektas inter siaj membroj prezidanton, kiu ennome de la Konsilio tenas ĉiujn oficialajn kontaktojn kaj komunikojn kun la Estraro kaj la Asembleo de IKUE.

La Konsilio kunsidas laŭ kunvoko de ĝia prezidanto aŭ post peto de unu el ĝiaj membroj, aŭ laŭ peto de la Kasisto de IKUE kaze de bezono de konsultado.

Kaze, ke membro eliras el la Konsilio pro iu ajn motivo, nova konsiliano fariĝas ĝis la fino de la deĵor-periodo la kandidato, laŭ la vico de la ricevitaj voĉoj en la elektoj. Se ne estas kandidatoj je dispono, aŭ se ĉiuj Konsilianoj eksiĝas, la Estraro de IKUE nomumas ekstermovadan profesian fakulon.

TITOLO 6

SENPAGECO DE LA ASOCIAJ FUNKCIOJ

 

ARTIKOLO 17

Ĉiuj funkcioj en la Unuiĝo estas farataj senpage.

Oni antaŭvidas repagon de elspezoj eltenitaj de la Prezidanto, de la membroj de la Estraro, de la Konsilio de Kontorevizoroj kaj de iu ajn taskita membro por la plenumo de specifaj, porokaze aljuĝitaj, aprobitaj taskoj kaj laboroj, kaj por ĉio koneksa al tio, kion oni aprobis.

Se iu ajn membro de la Estraro, inkluzive de la Prezidanto, faras meminiciate elspezon, kiu ne ligiĝas kun enprogramita agado kaj ordinara administrado kaj/aŭ estigita de neantaŭvidebla evento, la Estraro devos decidi dum la unua posta kunsido, ĉu agnoski repagon.

Por la plenumo de agado, kiu implicu la faradon de konstantaj agadoj, kun rimarkinda disponigo de persona tempo, la Estraro povas rajtigi konstantan kompenson, kiu estu kongrua, laŭ la lokaj leĝoj sed ĉiuokaze interkonsente kun la taskito.

TITOLO 7

DISCIPLINAJ PUNOJ

 

ARTIKOLO 18

La Estraro rajtas apliki disciplinajn punojn, se membro de IKUE, ankaŭ estrarano, plenumas agojn aŭ faras publikajn deklarojn aŭ havas konduton, kiuj estas kontraŭ la statutaj preskriboj, kontraŭ la defendo de la kredo kaj kontraŭ la Instruado de la katolika Eklezio, aŭ estigas moralajn kaj/aŭ materiajn damaĝojn al IKUE.

La disciplinaj punoj estas:

a) verkita admono;

b) ĉesigo portempa el la funkcio;

c) forigo el la Unuiĝo.

La verkita admono estas letero adresata al la koncernato, per kiu la Estraro petas klarigi la motivojn de la kontestata faro kaj certigon, ke tio ne plu okazu.

La ĉesigo portempa el la funkcio povas esti decidita de la Estraro, kun eventuala indiko de daŭro, ankaŭ en la kazo, ke oni devas esplori pri la kontestataj faktoj.

La forigo el la Unuiĝo validas senlime, almenaŭ ĝis kiam la Estraro ne konstatas kompletan ŝanĝiĝon de la situacio, kiu estigis la forigon. La forigo de membro ĉiuokaze devas esti konfirmita de la Asembleo, kiu estas kunvokita laŭ la preskriboj de artikolo 13. Se la Asembleo ne ratifikas la forigon, la decido perdas valoron, sen ke tio estu motivo por malelekto de la decidinta Estraro.

Kaze ke la kontrastoj fariĝu nesolveblaj aŭ kaze ke la tuta Estraro de IKUE fariĝas alcelato de propono de puno, la religia Konsilanto petas al la Ekleziaj Aŭtoritatuloj interveni por la taŭgaj decidoj.

La Estraro pere de sia Prezidanto aŭ alia taskito povas iniciati jurajn procedurojn por la rekompensado de materiaj damaĝoj suferitaj de la Unuiĝo.

TITOLO 8

PROKURISTO DE IKUE EN LA LANDO, KIE ESTAS LA SIDEJO DE LA UNUIĜO

 

ARTIKOLO 19

Kaze, ke la Prezidanto de IKUE ne havas la civitanecon de la lando en kiu estas la oficiala sidejo de IKUE, la Prezidanto nomumas sian Prokuriston kun tia civitaneco, kiu surprenas ĉiujn povojn kaj rajtojn de la Prezidanto de IKUE por laŭleĝaj, juraj kaj ekonomiaj administradoj en la lando de la oficiala sidejo de IKUE, inkluzive de taskoj asignitaj de la Estraro al la Prezidanto kaj de la farendaĵoj ligitaj kun la mastrumado de la Centra Oficejo.

La nomumon ne devas ratifiki la Estraro nek la Asembleo.

La nomumo estas sankciita per oficiala akto laŭ la preskriboj de la leĝoj de la lando, en kiu devas roli la Prokuristo.

La nomumo de nova Prokuristo, kiu anstataŭigas la antaŭan, estas decidita de la Prezidanto mem surbaze de persona volo aŭ kaze de ŝanĝo de la lando, en kiu estas la IKUE-sidejo.

TITOLO 9

ŜANĜO DE LA STATUTO – DISSOLVO DE IKUE

 

ARTIKOLO 20

Ŝanĝo de la Statuto

Ŝanĝon partan aŭ kompletan de ĉi tiu Statuto povas proponi al la Asembleo la Prezidanto, la Estraro aŭ almenaŭ du trionoj de la membroj.

La ŝanĝo de la Statuto estas valida, se partoprenas en la voĉdonado almenaŭ du trionoj de la membroj kaj aprobas ĝin plejmulto el ili.

La teksto de la proponitaj ŝanĝoj devas esti en la kunvokilo de la Asembleo, kiu devas okazi laŭ unu el la manieroj priskribitaj en artikolo 13.

La aprobita ŝanĝo de la Statuto estas submetenda je la Eklezia Aŭtoritato, kies decido estas definitiva.

 

ARTIKOLO 21

Dissolvo de IKUE

La membroj de IKUE povas decidi la dissolvon de la Unuiĝo per la favora voĉo de 4/5 (kvar kvinonoj) de la voĉdonantoj, kiam ĉeestas 3/4 (tri kvaronoj) de la membraro dum Asembleo arigita en antaŭanoncitaj loko, dato kaj horo. Ne eblas alpreni decidon pri dissolvo de IKUE per letera balotado nek per alia rimedo malsama ol fizika ariĝo de personoj.

Se la dissolvo de IKUE estas aprobita laŭ la kondiĉoj priskribitaj en la antaŭa alineo de ĉi tiu artikolo, la Asembleo nomumas likvidanton, kiu, laŭ la decido de la fina Asembleo, prizorgu la disdonon de ĉiuj havaĵoj de IKUE favore al la Eklezio aŭ al alispecaj katolikaj institucioj, kiuj havas celojn kiel eble plej kongruajn kun ĉi tiu Statuto.

TITOLO 10

FINA DISPOZICIO

 

ARTIKOLO 22

Por ĉio, kio ne estas preskribita de ĉi tiu Statuto, validas la normoj de la Kanonjura Kodo de la Katolika Eklezio kaj/aŭ tiuj de la leĝaro de la lando, en kiu estas la oficiala sidejo de IKUE, kaj/aŭ la regularoj kiujn la Estraro de IKUE povas aprobi ankaŭ en diversaj tempoj, depende de la specifaj kazoj, harmonie kaj kongrue kun la celoj de IKUE mem.