Hejmo La prezidantoj de IKUE S-ro Miloslav Šváček

S-ro Miloslav Šváček

Penčice (CZ)
04.09.2003 – 20.02.2012

Li naskiĝis la 2an de februaro 1941 – dimanĉo kaj festotago de la Prezentado de Jesuo – en Střítež nad Ludinou (Ĉeĥa Respubliko) en terkulturista familio kiel kvara el kvin infanoj. Profesie li estas emerita konstruteknikisto. Estante 16-jaraĝa li trovis en tiutempe jam de komunistoj likvidita gazeto “Gardanĝelo” rubrikon de Esperanto. Unu semajnon post tio la Providenco entrajne lin renkontigis kun instruisto de Esperanto. Ekde tiu tempo li fariĝis aktiva esperantisto, partopreninta en ĉiuj ŝtupoj de E-kleriĝo. En 1968 li partoprenis la unuan Ekumenan E-Kongreson en Limburgo, kie li ekligis personajn kontaktojn kun tiamaj IKUE kaj KELI-estraranoj. En 1969 li fariĝis junulargvidanto kadre de la fondita IKUE-Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio, kaj samjare li jam estis ĉefaranĝanto de la unua IKUE-Tendaro en Herbortice. Dum la 9a IKUE-Tendaro en 1977 ĝin invadis kaj perforte likvidis ŝtata polico. En 1979 li estis kondamnita pro permeso de mescelebroj, religienhavaj kantado kaj diskutado kaj kruco farita el arbobranĉoj. Spite de tio li neniam interrompis rilaton kun Esperanto kaj la katolika E-movado. Post la falo de komunismo li refondis en 1990 la Ĉeĥan IKUE-Sekcion, kies prezidanto li estas ĝis nun. Ekde 1991 li estas ĉefaranĝanto de la IKUE-Tendaro en Sebraniceapud Litomyšl; krome li aranĝis la 48an kaj 55an IKUE-Kongresojn en Ĉeĥio. Li estas redaktoro de gazeto Dio Benu. En 2008 li ricevis Medalon Komenio de la magistrato de la urbo Přerov pro la propagando de la urbo per Esperanto. En 2009 la Ĉeĥa episkopara konferenco donis al li memor-medalon.