Hejmo La prezidantoj de IKUE P. Ferdinando Longoni

P. Ferdinando Longoni

Milano (I)
04.02.1971 – 24.10.1975

Li naskiĝis en Milano (Italio) en 1916, en tre nombra familio de laboristoj. Li pastriĝis en 1939 kaj estis paroĥestro (dum 16 jaroj en Cerro, Lago Maggiore kaj dum 17 en Limbiate, Milano). Sur la tereno de la karita agado li fondis la Asocion de la “Arĝenta Kruco”, unu el la plej aktivaj en kazoj de urĝa helpo, kaj sidejon por volontulaj sangodonacantoj. Li esperantiĝis en 1954 kaj partoprenis en multaj kongresoj kaj kunvenoj, naciaj kaj internaciaj, en okcidento kaj oriento. Kiel prezidanto de IKUE li partoprenis la kongresojn de Como (1972), Hamburgo (1974) kaj Romo (1975). De la kongreso de Como li estis la ĉefa organizanto; por la kongreso de Romo 1975 li preparis belan preĝaron malgraŭ sia malbona farto. Li estis longtempe vicprezidanto de la italaj katolikaj esperantistoj. Elektita prezidanto de IKUE en 1971, en 1974 li estis reelektita preskaŭ unuanime (168 el 183 voĉoj). Li mortis en Limbiate la 24.10.1975.

Per solena ceremonio lia ĉerko, kune kun tiu de lia fratino, estis translokita la 15.06.2008 el fermota tombejo al la “famejo” de la urba tombejo de lia naskiĝurbo Limbiate: http://www.ueci.it/k_sento/ks_2008/ks_2008_n4.htm#al_08