Hejmo La prezidantoj de IKUE F-ino Marie Larroche

F-ino Marie Larroche

Parizo (F)
18.08.1934 – 08.08.1935

Ekde 1933 dum du jaroj la prezidanto de IKUE Font Giralt pro malsano ne povis aktivi por IKUE kaj por EK (kiu de oktobro 1934 ĝis januaro 1935 ne aperis). Dum tiu periodo P. A. Schendeler, kiel ĝenerala sekretario de IKUE, klopodis rekontakti Font Giralt kiu ne donis vivsignojn (krom telegramo de 3.10.1934, kiu nur anoncis leteron, kiu neniam alvenis). La 18.08.1934 la kunveno de IKUE-anoj en ‘s-Hertogenbosch decidas sendi leteron al Font Giralt por peti ke li transdonu siajn rajtojn kiel prezidanto de IKUE al la vicprezidantino Larroche: lian plian nerespondon oni interpretis kiel jeson, kaj sekve, ĝis la posta Kongreso (1935 en Romo) F-ino Larroche estis la anstataŭanto de la prezidanto de IKUE. Iusence, estas iom “arbitra” nia elekto enlistigi ŝin kiel “prezidantino de IKUE”, sed efektive ŝi meritas tion pro du motivoj: unue, dum preskaŭ unu jaro ŝi efektive oficiale agis kiel prezidanto, kunvokante interalie la ĝeneralan kunvenon de 1935, al kiu ŝi iris vojaĝante el Parizo al Romo “forgesante sian aĝon (81-j.) kaj malatentante ĉiujn malfacilaĵojn”; plie, ŝi estis dekomence la animo de IKUE, al kiu ŝi sin dediĉis anime kaj korpe, dum  30 jaroj.
Ŝi naskiĝis la 18.3.1854 en Metz (Francio). Dum sia vivo ŝi okupis sin precipe pri blinduloj, “por ke ili povu akiri siajn vivrimedojn ne per almozpetado, sed per laboro”. Ŝi esperantiĝis en 1909, sub la entuziasma gvidado de Claudius Colas, al kiu ŝi helpis en la propagando, precipe inter katolikoj. Dum multaj jaroj ŝi estis administrantino de EK, organizantino kaj kasistino ankaŭ de pluraj IKUE-kongresoj. Tiom sindona ŝi estis al la movado, al kiu ŝi dediĉis multe da laboro, da penoj, da mono, ke la tiutempaj IKUE-anoj kutimis nomi ŝin “nia patrineto”, kaj poste “nia avineto”. Pro la militaj cirkonstancoj en 1940 ŝi devis translokiĝi al Rodez-Aveyron kaj ne plu revenis al Parizo. Ŝi mortis en Rodez la 27.05.1940, je la 7a matene, 86-jaraĝa.