Hejmo La prezidantoj de IKUE P. Patrick Parker

P. Patrick Parker

Kilmyshall Ferns (IRL)   
07.09.1913 – 16.08.1920

Rev. Patrick Parker naskiĝis en Coolamain, Oylegate, Co. Wexford la 24.07.1869 kaj li estis baptita du tagojn poste en la paroĥo “St. David” en Oylegate. Liaj gepatroj estis James Parker, naskita en Coolamain, kaj Bridget Keegan, naskita en Borris, Co. Carlow. Patrick havis 3 fratojn kaj 4 fratinojn. Du el liaj fratinoj fariĝis religiulinoj. La familio estis vere profunde religiema, ĉar liaj onkloj, la Tre Respektinda Pastro John Canon Parker estis paroĥestro de Ferns (li mortis la 08.08.1900) kaj Respektinda Pastro Patrick Parker, kiu mortis en 1876, estis vic-paroĥestro en Screen, Co. Wexford.

Li studis unue en la Kolegio Sankta Petro (Wexford) kaj poste en la Irlanda Kolegio en Salamanko (Hispanio). Li estis ordinita pastro en la menciita Kolegio, kune kun alia studento (Sylvester Cloney) fare de episkopo Brown dimanĉe la 02.12.1894.
En la postaj jaroj Parker estis paroĥa pastro en Screen (ekde decembro 1894), kie lia samnoma parenco mortis en 1876;  en Adamstown (ekde februaro de 1898); en Kilmyshall (ekde la 24.08.1902), kaj paroĥestro en Cushinstown (ekde la 16.05.1919). Li estis membro de la Dioceza Kapitulo de Ferns. Parker estis klera studulo pri klasikaĵoj kaj ankaŭ tre interesata al la refloro de la gaela lingvo: li estis unu el la pioniroj de la movado por la gaela lingvo en Co. Wexford. Li estis aktiva membro de la asocio Enniscorthy Feiseanna, kaj li donacis monon por stipendio.

Dum la 4a IKUE-Kongreso en Romo, li estis elektita prezidanto, sed pro “tempomanko” kaj post hezitiĝoj li akceptas por unu jaro. Li tamen restis prezidanto ĝis 1920 ĉar ĉesiĝis la agado de IKUE pro la unua mondmilito.

Parker mortis dimanĉe la 19.09.1948, 78-jaraĝa. Li estis entombigita ĉe la preĝejo de Cushinstown. Hodiaŭ en lia paroĥa teritorio malmultaj havas klarajn rememorojn pri Pastro Parker. Li estas memorigata pro sia granda zorgemo kaj ĝentileco. Oni rimarkis lian grandan sindediĉon por la paroĥaj vizitoj, kaj tiuj, kiuj memoras lin, parolas pri lia ĝentileco kun la geknaboj. Iu priskribas lin kiel “familieca homo, ĝentila kun la infanoj” kaj “facila al dialogo, tiom ke li estis ĉiam bonvena vizitanto en la hejmoj”.

Biografiaj informoj ĉerpitaj el la libro de Kanoniko John V. Gahan, “The Secular Priests  of the Diocese of Ferns”, Editions du Signe, 2000. Ĉi tiu verko represas la informojn pri la diocezaj pastroj de Ferns publikigitajn en la libro “History of the Diocese of Ferns  (1916)”, de d-ro Grattan Flood. Pastro Paul Butler, nuna paroĥestro de Kilmyshall Bunclody,  havigis al ni ĉi tiujn detalojn.

Kromaj biografiaj datumoj kaj la personaj atestoj  estis kolektitaj de la nuna paroĥestro de Cushinstown, Rev. Frank Stafford, kiu ankaŭ havigis por nia arkivo fotojn de la tombo de P. Parker kaj de la paroĥo.

Koran dankon al Mike Leon, kiu peris kontaktojn kun la du pastroj.

 Thank you very much to Rev. Paul Butler and Rev. Frank Stafford!