Hejmo Sinkonsekro de IKUE

Sinkonsekro de IKUE

AL LA SENMAKULA KORO DE LA VIRGULINO MARIA

Noto:

La oficiala konsekro okazis pere de Monsinjoro Giovanni Locatelli, Episkopo de Rimini, San Marino kaj Montefeltro, dum la Esperanto-elsendo de la Vatikana Radio, je memoro, en la 13-a de majo 1982, de la Fatimaj Aperoj kaj de la atenco al la Papo Johano Paŭlo la dua, en spirita ligo kun Li dankante la Virgulinon pro la graco de transvivo.Dum postaj jaroj, IKUE-anoj renovigas la konsekron la 13-an de majo, kaj okaze de pilgrimoj al la Mariaj pilgrimejoj. Aparte solene oni tion faris en Fatimo, la 1-an de aŭgusto 2018.