HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 24
Nova prezidanto
Rezulte de voĉdonado pri la estrarfunkcioj de IKUE, en aprilo 1979 sacerdoto Duilio Magnani (Italio) estis elektita kiel nova prezidanto. Kiel vicprezidantoj estis elektitaj sacerdotoj Roger Degrelle (Francio) kaj Józef Gotter (Pollando); krome, eniris la estraron 3 pliaj poloj (sacerdotoj Roman Forycki, Jerzy Korytkowski kaj Józef Zielonka), 2 pliaj italoj (Antonio De Salvo, sac. Felice Ruaro), 1 belgo (sac. Alfons Beckers), 1 hungaro vivanta en F.R. Germanio (d-ro Josef Kondor) kaj 1 germano vivanta en Luksemburgo (Hans-Jörg Kindler).
De Salvo estis elektita ankaŭ kiel sekretario; samtempe, li estis konfirmita direktoro de la Centra Oficejo de IKUE en Romo.
La nova prezidanto Magnani ricevis specialan gratulan leteron de sia episkopo Giovanni Locatelli.
Magnani naskiĝis en Misano Adriatico, apud Rimini, la 11-an de junio 1928, kiel filo de malriĉaj gekamparanoj. Li sacerdotiĝis la 28-an de junio 1953; ekde 1964 li estas paroĥestro en Rimini. Studinte Esperanton, li rezignis la spiritan gvidadon de la diocezaj blinduloj, kaj dediĉis sin plue tute al la katolika Esperanto-movado. En 1976, li estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la itala sekcio de IKUE.
Elstara aktivulo
La itala franciskano Albino Ciccanti, tiam loĝanta en Rimini kaj nun en Ravenna, membro de la Plenumkomitato de IKUE, en du sinsekvaj periodoj – aŭtune 1978 kaj printempe 1979 – en okcidenta Svedio faris ne malpli ol 73 prelegojn en Esperanto interpretitajn svede antaŭ ĉirkaŭ 4.200 personoj.
Li plue parolis 15 fojojn por instruistaj grupoj, kursoj, kluboj esperantistaj, ekleziaj rondoj, k.t.p.
La Papo ne salutis en Esperanto
La IKUE-prezidanto, en EK de januaro 1980, esprimis sian seniluziiĝon pri la fakto ke Papo Johano Paŭlo la Dua, je Kristnasko 1979, ne uzis Esperanton en sia kristnaska salutparolado al la tuta mondo, kvankam komisiito de la Sankta Seĝo «kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko petis de Patro Jacobitti esperantlingvan tradukon de la teksto de mallonga saluto».
Magnani skribis al la Papo leteron, en kiu li akcentis ke «Esperanto tute ne volas konkuri kun la latina lingvo, sed en la okuloj de la katolika Esperanto-movado ĝi havas tute diferencan taskon… kvazaŭ por logike kroni la certe signifoplenan, sed memkompreneble nekompletan aron da naciaj lingvoj uzataj por la kristnaskaj aŭ paskaj bondeziroj al la unuopaj popoloj. Des pli ĉar Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj de la Vatikana Radio».
La IKUE-prezidanto petis al la membroj subteni lian leteran agadon per samtendencaj leteroj al la Vatikano.
La reago flanke de la Vatikano venis per letero de la Ŝtatsekretario, kiu komunikis, ke «la Sankta Patro adresas la bondezirajn salutojn okaze de la festoj ĉu paskaj ĉu kristnaskaj, nur en la diversaj vivantaj linguoj, parolataj de difinitaj etnaj grupoj».
Pri esperantaj diservoj
Kardinalo R. Knox, estro de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, respondis al la IKUE-prezidanto Magnani, ke «la Sankta Patro, akceptante la peton, konsentis pro korfavoro la rajtigon celebri la Sanktan Meson en Esperanto», dum esperantistaj kongresoj kun internacia aŭ plurnacia karaktero.
EK de junio 1981 publikigis la nomojn de animzorgaj kaj teologi-liturgiaj specialistoj, kiuj kune formis «Liturgia Komisiono»-n, laŭ invito de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, kun la tasko revizii la liturgiajn tekstojn en Esperanto.
Landaj reprezentantoj
En la periodo 1979-1981, estis nomitaj novaj landaj reprezentantoj de IKUE en Aŭstralio, Belgio, Hungario, Jugoslavio, Kolombio, Madagaskaro, Novzelando, Portugalio, Tajvano kaj Usono. Do, profunda kaj radikala renovigo de la koncerna reto.
Ekumena Kongreso kun KELI
En aŭgusto 1981 okazis en Dalfsen (Nederlando) ekumena kongreso de IKUE kaj KELI.
La valoraj kongresaj prelegoj (ambaŭflankaj) estis poste kolektitaj en broŝuro, titolita «En la lumo de la Biblio».
Dum la kongreso estis akceptita la oferto de Londona eldonejo represi 1.000 ekzemplerojn de la «Nova Testamento» en Esperanto.
Krome, la IKUE-anoj interalie diskutis pri la taskoj de la plenumkomitato, kaj – kun la intenco pligravigi la rolon de tiu organo – oni aludis pri eventualaj modifoj de la statuto.