HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 23
Pola-itala periodo
Post 5-jara funkciado kiel redaktoro de la revuo, sacerdoto Felice Ruaro esprimis la deziron rezigni je tiu posteno; tamen li daŭrigis sian taskon ĝis la IKUE-kongreso en 1977, helpate de la poldevena sacerdoto Bruno Ostropolski (Argentino), kiu kun sac. Leszek Irek (Pollando) samtempe kompletigis du vakantajn lokojn en la estraro. Ostropolski kaj Irek ankaŭ deĵoris kelkatempe en la «Centra Oficejo» de IKUE, ĵus starigita en Romo dank’ al la preteco de sac. Angelo Duranti (Italio).
La sekretario de IKUE, Galbusera, transdonis tiun taskon al la Centra Oficejo, post sia elekto je vicprezidanto, por anstataŭi la mortintan s-ron Vigar (Anglio).
Doloriga perdo por IKUE
La 17-an de januaro 1977 IKUE ricevis fortegan baton: subite mortis, pro strata akcidento, sac. Henrik Paruzel el Pollando.
Skribis pri li EK: «Li estis 63-jara, esperantisto ekde 1925. Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la Pola Katolika Esperanto-Asocio. Li verkis novan muzikmetodon, nomatan Muzilo… Dum la lastaj jaroj li estis la tre ŝatata redaktoro de Biblia Revuo». Paruzel ankaŭ estis granda organizanto; al li estis konfiditaj, interalie, la preparoj por la IKUE-kongreso, okazonta en 1977 ĝuste en Pollando.
Nova IKUE-statuto
En aŭgusto 1977 ĝenerala kunveno dum la 37-a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo (Pollando) akceptis reviziitan tekston de la IKUE-statuto. La sama ĝenerala kunveno nomis d-ron Antonio De Salvo (Romo, Italio) nova redaktoro de la revuo.
Mortis Flammer
Alia funebro pro trafika akcidento trafis IKUE-n en la sama jaro 1977: nur 68-jara mortis ĝia iama generala sekretario sac. Wilhelm Flammer, iniciatinto de la IKUE-serio «Kristana Kulturo».
Notaria akto
La nova redaktoro, De Salvo, transprenis ankaŭ la taskon de direktoro de la Centra Oficejo. Kiel profesia juristo (li estas juĝisto ĉe la Itala Kortumo pri Kontoj), li tuj konsciis la neceson taŭge ordigi la pozicion de IKUE fronte al la italaj leĝoj: do, IKUE estis «fondita» per notaria akto, kiu estis farita la 31-an de januaro 1978 en Romo, kaj kiu konsistis, esence, el la traduko en italan lingvon de la statuto aprobita en Ĉenstoĥovo.
Kiel «fondantaj membroj» rolis Biedulski (Pollando), sac. Paweł Tic (Pollando), sac. Joseph Christiaens (Belgio); De Salvo (Italio), d-rino Vera di Tocco (Italio), d-ro Angelo Scalia (Italio) kaj s-ino Erzsébet Remenyi Puracchio (Hungario).
Tuj sekvis registriĝo de EK ĉe la Roma Tribunalo (n. 17138 de la 11-a de februaro 1978).
En aŭgusto 1978 aperis «Kristana Esperantista Jarlibro», komuna eldonaĵo de IKUE kaj KELI.
En oktobro 1978, estis elektita kiel Papo Karol Wojtyła, kiu alprenis la nomon Johano Paŭlo la Dua. EK detale omaĝis al li en la decembra numero, ankaŭ emfazante la simpation de li montrita plurokaze al Esperanto.
Pola animzorganto
Per letero de la 8-a de januaro 1979, Mons. Władysław Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio (Pollando) kaj prezidanto de la pola episkopara komisiono por ĝenerala animzorgado, konfidis oficialan taskon al sacerdoto Józef Zielonka:
«La komisiono por ĝenerala animzorgado de la pola episkopara konferenco – tiel tekstis la letero, en pola lingvo – konfidas al vi la oficon de animzorgado por esperantistoj sur la teritorio de la tuta lando. La komisio al vi de ĉi tiu tasko estis kunordigita kun la Ĉefepiskopo de Tarnów, Jerzy Ablewicz. Ni deziras al vi, pastra profesoro, Dian benon en tiu laboro».
Estas menciinde, ke Mons. Miziołek estas mem Esperantisto.