HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 22

Pola periodo

Post la morto de sac. Longoni la vicprezidanto, prof. d-ro Czesław Biedulski, ekfunkciis praktike kiel prezidanto de IKUE, ĝis en balotado de marto 1976 li oficiale estis elektita kiel nova prezidanto. Biedulski, tiam franciskana monaĥo, instruis ĉe la Katolika Universitato en Lublino (Pollando), ĉe kies Biblioteko li ankaŭ fondis Esperanto-fakon.

La nova prezidanto formulis jene sian taskon: «Mi strebos fari ĉion, por ke nia IKUE-anaro ne sentu plu la mankon (post la morto de sacerdoto Longoni) de siaj gvidantoj, kaj por ke ni povu kun nova fervoro, espero kaj ekumena spirito realigi nian evangelian celon, la fratecon kaj pacon en la mondo konkerata por Kristo per nia persista katolika kaj esperanta laboro».

Radio Vatikana

La 17-an de aprilo 1976 unuafoje Radio Vatikana surondigis dissendon en Esperanto.

La horo de la dissendo de la esperantaj programoj, unu fojon en ĉiu semajno, estis fiksita intence malfrua, por ebligi, laŭ informo en EK de junio 1976, «la plej efikan disvastigon ĉiudirekten, per mezlonga ondo (1529 KHz) en la tuta Eŭropo kaj en la Mediteranea zono».

Ekde januaro 1977, dank’ al la senlacaj klopodoj de Patro Giacinto Jacobitti, Vatikana Radio komencis dissendi esperantlingve dimanĉe vespere, en la horoj 21,05 – 21,15, per mezaj kaj kurtaj ondoj kaj per frekvenca modulado.

Apostola beno

En 1976, okaze de la UEA-Universala Kongreso en Ateno (Greklando), la katolikaj partoprenantoj – kiuj dum tiu universala kongreso havis apartan kunvenon – renovigis sian dediĉon al la Papo. Responde, la Ŝtata sekretariejo de Vatikano sendis leteron, en kiu la Papo ripetis «la bondeziron esprimitan pasintjare okaze de la 36-a IKUE-kongreso», kaj volonte donis «la petitan apostolan benon».

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support