HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 21
Itala periodo
La nova IKUE-prezidanto formulis sian «programon» en EK de aprilo-majo 1971: «Sen ombroj kaj miskomprenoj ni deziras kunlabori kun ĉiuj, ankaŭ kun tiuj movadoj (eventuale neesperantistaj) kun kiuj tio estas ebla je monda nivelo en la kampoj de la apostola agado kaj de la karitato».
Ekde septembro 1971 funkciis ankaŭ nova redaktoro de EK, sac. Felice Ruaro el Costermano apud Verona (Italio).
Sepdekjara «Espero Katolika»
La jaro 1973 estis denove jubilea jaro: tiam EK ekzistis sepdek jarojn. En jubilea artikolo, Miloslav Šváček (Ĉeĥoslovakio) speciale akcentis la ligitecon de la orientlandaj katolikoj al EK/ IKUE.
Ekde januaro 1974, s-ro Franco Galbusera (Italio) fariĝis provizora sekretario de IKUE.
En 1974 okazis en Hamburg-Langenhorn (Germanio) la tria komuna kongreso de IKUE kaj KELI, kaj ambaŭ estraroj decidis i. a. eldoni kiel eble plej baldaŭ komunan jarlibron kun kompleta adresaro, kaj starigi ekumenan komisionon por la preparo de ekumenaj diservoj, por instigi la kontakton kun pacmovadoj kaj por komuna karitata agado.
En septembro ree aperis Komuna numero de «Dia Regno» kaj «Espero Katolika». Skriba voĉdonado inter la IKUE-membroj rezultigis, ke estis reelektita kiel prezidanto sac. Longoni, kiel ĝenerala sekretario Franco Galbusera, kaj kiel estraranoj prof. d-ro Czesław Biedulski (Pollando), f-ino M. A. Goedhart (Nederlando) kaj frato René J. Marmou (Francio); sac. Flammer rezignis tuj poste, en februaro 1975, «pro malbona farto».
En majo 1975 aperis la unua komuna jarlibro de IKUE-KELI.
En la kadro de la Sankta Jaro okazis IKUE-Kongreso en Romo. Pri ĝi tiel raportis pastro Longoni:
«Romo 1975 estis tre grava mejloŝtono en la marŝado de nia IKUE kaj, ĝenerale, de la tuta Esperanto-movado. La Papo aprobis nian laboron, niajn celojn kaj benis nian kongreson. La katolika gazetaro, precipe la aŭtoritata “Osservatore Romano” kaj la itala radio, parolis pri nia kongreso kaj pri nia movado. En la estonteco, ni vidos ankoraŭ aliajn apogojn de “Osservatore Romano” kaj de la radio al nia celo».
Dum ĝenerala aŭdienco en placo Sankta Petro, la 13-an de aŭgusto 1975, Papo Paŭlo la 6-a tiel alparolis la kongresanojn:
«Ni nun adresas nian saluton kaj bondeziron al la partoprenantoj en la 36-a internacia kongreso de katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj, vi volas aldoni noton pure religian, enigante vin en la spiriton de la jubileo, kiu al ĉiuj bonvolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Tiu ĉi spirito gvidu vin en la antaŭenigo de frateco kaj kompreno inter la diversaj popoloj kun diferencaj lingvoj, laŭ la programo, kiu distingas vin.
Jen nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favorante la akiron de la Diaj gracoj».
Morto de prezidanto Longoni
Bedaŭrinde, la 24-an de oktobro pastro Ferdinando Longoni forpasis. Sac. Ruaro skribis pri li: «Li estis ĉiam fidela al sia programo: havi koron kaj orelojn sentemajn al la voĉoj de ĉiuj membroj, atenti la verajn necesojn de la katolika mondo kaj la devojn de la katolikoj, esti firme sindona al la sankta hierarkio, kies voĉo estas ĉiam la plej bona gvidilo en la nuna tempo de konfuzo».
Ni ankoraŭ notu ke en la lasta periodo antaŭ la Roma Kongreso, prezidanto Longoni verkis novan preĝaron, pri kiu Patro Jacobitti poste diris: «La fakto, ke lia voĉo alvenas al ni nur post lia morto, igas la verketon pli kara al ĉiuj, kiuj konis la pian IKUE-prezidanton».