HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 20

Kunlaboro kun KELI

La ĝenerala kunveno de IKUE en St. Gallen, en julio 1966, aprobis la inviton al la «Kristana Esperantista Ligo Internacia» (KELI), organizi komunan kongreson en Limburg/ Lahn (Germanio), en 1968.

La revuo de septembro 1968 estu komuna eldono de «Espero Katolika» kaj «Dia Regno», la oficiala organo de KELI.

Radikalaj ŝanĝoj

Ekde la komenco de 1970 EK, pro financaj malfacilaĵoj, ŝanĝiĝis. La granda formato estis reduktita al 14,5×21 cm., kaj EK, la duan fojon en sia historio, estis ree presita ofsete. Tio daŭris ĝis marto 1971.

Sed pli grave estis ke, intertempe, la redaktado de Stefan Maul fariĝis fonto de akraj kaj multaj kvereloj, en kiuj partoprenis la redaktoro, la IKUE-estraro, landaj ligoj kaj individuaj membroj de IKUE.

Ni kredas, ke estas plej objektive, ne prijuĝi aŭ citi detalojn pri la t.n. «progresemaj tendencoj» de la redaktoro Maul kaj pri tiuj «konservativaj» ĉe multaj IKUE-membroj. Ĉiukaze, la redaktado de Maul staris en la centro de tiuj disputoj kaj kvereloj. Por finfine kaj definitive veni al pli sanaj kaj serenaj rilatoj en la movado, la ĝenerala kunveno de la IKUE-kongreso 1970, en Klagenfurt (Aŭstrio), decidis elekti novan prezidanton kaj estraron per skriba baloto. Prezidanto de IKUE fariĝis sacerdoto Ferdinando Longoni el Italio.

Karl Dürrschmid (Aŭstrio), prezidanto de la balota komisiono, tiel pritaksis la situacion, en letero al la sekretario de IKUE:

«Laŭ nia opinio, la malsukceso de s-ro Tuinder ĉe la baloto ĉefe estas kaŭzita per la skribmaniero kaj atakemo de la redaktoro de nia EK, Stefan Maul. Pri ĝi, ne nur slavoj, sed ankaŭ la italoj, francoj kaj hispanoj estas ŝokitaj…

Pro s-ro Tuinder mi bedaŭras, ĉar li certe estis fervora kaj ambicia prezidanto. Ankaŭ s-ro Maul estis sendube kapabla redaktoro. Sed… tio sole ne sufiĉas. Li ne komprenis, ke la percepto de la religio ĉe la slavaj kaj romiaj popoloj estas tute alia ol ĉe germanaj popoloj. Kaj ĉefe la slavoj, kiuj devas vivi sub la forta premo de la ateista komunismo, estis forte ŝokitaj pri la atakoj al la Papo kaj la Eklezio en EK.

Mi volas fini per la deziro multfoje skribita al mi: Dio donacu al IKUE pacon kaj konkordon, por ke nia katolika Esperanto-movado kresku kaj prosperu.

Ke la nova estraro kaj prezidanto tion atingu, estas mia arda deziro».

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support