HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 17

Fonduso Emile Peltier

En januaro 1963, Nico Hoen, la nova redaktoro, iniciatis la starigon de «Fonduso Emile Peltier», por instigi la propagandon por la katolika Esperanto-movado kaj tiel doni pli firman financan bazon tiucele.

EK de januaro publikigis plue interesplenan eksperimenton – poste ĝi montriĝos finance kaj organize sukcesplena – en la formo de aperigo de propraj eldonaĵoj, sub la nomo «Kristana Kulturo», laŭ iniciato de sac. W. Flammer el Svislando.

La unuaj publikaĵoj estis biografio pri Emile Peltier (aŭtoro Nico Hoen) kaj broŝuro «Sintrompoj»; ankaŭ terminaro katolika, tute en Esperanto, estis en preparo.

Hoen renovigis EK ankaŭ tipografie, modernigis la kovrilpaĝon, kaj enkondukis diversajn novajn rubrikojn, akcentitajn de apartaj rubrikŝildetoj.

Laŭdoj pri la revuo alvenis de pluraj eminentaj esperantistoj, interalie de la antaŭa redaktorino f-ino Durenkamp, de la konata ĉeĥoslovaka pioniro Aleš Berka (ĝenerala sekretario-kasisto de IKUE en la jaroj 1936-1939), de Patro Giacinto Jacobitti el Romo, de Jacques Tuinder, prezidanto de «Nederlanda Katoliko», k.t.p.

Gravaj ŝanĝoj

En februaro 1963 EK anoncis diversajn ŝanĝojn de funkciuloj de IKUE: Sac. W. Flammer (Svislando) fariĝis ĝenerala sekretario; s-ino W. E. M. Hoen-Moonen, (Nederlando), kiu por tiu celo lernis Esperanton en unu monato, fariĝis kasistino kaj ankaŭ prenis sur sin la taskojn de la «Centra Oficejo» de IKUE; f-ino Durenkamp ricevis la taskon prizorgi la organizadon de kongresoj, internaciaj kunvenoj, k.t.p.; kaj f-ino Corry van Kleef (Nederlando) ekokupis la funkcion de dua sekretariino.

La ĝenerala sekretario, W. Flammer, petis la landajn sekciojn kunhelpi «renovigi kaj reaktivigi la Komitaton, kiu en la lastaj jaroj preskaŭ neniam funkciis».

Speciala estrara kunveno en Urnasch (Svislando) prenis ne malpli ol 15 decidojn, por instigi kaj pli «glate» funkciigi diversajn instancojn de IKUE. Inter tiuj decidoj estis i. a. la oficiala aprobo de la junulara sekcio LAF, kaj presado de varbiloj por EK/ IKUE por 5.000 ekzempleroj, en lingvoj angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda kaj portugala.

La formato de Espero Katolika

La formato de EK montriĝis ankoraŭ aktuala temo. D-ro Hamvai, la reprezentanto de IKUE en Nov-Zelando, kaj multaj aliaj membroj, pledis en leteroj al la IKUE-estraro kaj al la redaktoro, por pligrandigo de la formato de la revuo.

Enketo pri tiu problemo rezultigis, ke la granda plimulto de la legantoj konsentis en tiu pligrandigo, kaj ankaŭ voĉdonado inter la membroj de la IKUE-estraro preskaŭ unuanime akceptis tiun vidpunkton.

En oktobro 1963 aperis la tria broŝuro en la serio «Kristana Kulturo», la fama encikliko «Pacem in terris» (= La surtera paco) de Papo Johano la 23-a.

Ŝanĝoj en IKUE

Fine de 1963 okazis ankoraŭ du ŝanĝoj rilate al IKUE: s-ino M. E. M. Hoen-Moonen, pro subita malsaniĝo, devis haltigi la taskon de kasistino de IKUE; kaj f-ino E. Champy el Lieĝo (Belgio) transprenis tiun taskon, de novembro 1963.

Unu monaton poste EK anoncis, ke f-ino Truus Durenkamp «… pro familiaj cirkonstancoj estis devigita eksiĝi el la estraro de IKUE».

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support