HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 16
Ora jubileo de «Espero Katolika»
En 1960 ne nur elvenis la 500-a numero de EK (en marto) kaj estis eldonita jarlibro de IKUE, sed ankaŭ oni festis la oran jubileon de IKUE.
Laŭ la jarlibro, IKUE tiujare havis 1323 membrojn. EK estis sendita, krome, al 65 oficialaj instancoj kaj al aliaj Esperanto-revuoj, kaj ĉirkaŭ 70 ekzempleroj iris al la landaj reprezentantoj, por fari propagadon; entute EK estis presata je 1600 ekzempleroj, kaj restis en rezervo 140 numeroj, «por novaj membroj, kiujn ni – laŭ la redaktorino – nepre atendas dum ĉi tiu jaro, por ke ne denove estiĝu malprofito».
En la «Kvara Eŭkaristia Esperantista Mondkunveno» de 1960, kiun ĉeestis 180 samideanoj el 15 landoj, IKUE-prezidanto Beckers, dum sankta Meso, benis novan IKUE-flagon, ĉar la antaŭa perdiĝis post la Unua Eŭkaristia Esperantista Mondkunveno en Budapeŝto. Dum la sama aranĝo, la nederlanda jezuito H. G. Wannemakers estis elektita sekretario de la «Sacerdota Rondo» de IKUE.
Nova Testamento en EK
Ekde januaro 1961, en du-monataj eldonoj facile elpreneblaj, aperis en EK esperanta traduko de la Nova Testamento, unue la Evangelio laŭ Mateo.
Por plifaciligi la multajn taskojn de f-ino Durenkamp, ekde marto 1961 s-ino de Jong-Roobeek transprenis la ekspedon de la revuo, kaj s-ino A. M. Sinnema-de Vetten la «Libro-Servo»-n.
Jubileo Durenkamp
La 1-an de junio 1962, f-ino Durenkamp, la redaktorino de la IKUE-revuo, festis rimarkindan jubileon: ŝi tiam estis 40 jarojn direktora sekretariino ĉe firmao en Rotterdam. Kaj en festa kunveno IKUE-prezidanto Beckers anoncis ke, laŭ propono de la IKUE-estraro, la Papo distingis la jubileulinon per la medalo «Pro Ecclesia et Pontifice» (= Por la Eklezio kaj la Papo).
Nikolao Hoen (Nederlando), jam de kelka tempo helpante en la redaktado de EK, en jubilea raporto skribis pri f-ino Durenkamp i. a.: «…neatentante personajn seniluziiĝojn, f-ino Truus Durenkamp ĉiam serĉis kaj trovis novajn vojojn kaj kontaktopunktojn por konfesi, konfirmi kaj renovigi siajn purajn idealojn».
«Adiaŭ!»
En aŭgusto f-ino Durenkamp anoncis:
«Jam delonge mi sciis, ke mi ne daŭre povos plenum kvinoblan taskon, nome la postenojn de ĝenerala sekretariino-kasistino de IKUE, redaktorino, mastrumistino kaj direktora sekretariino en mia oficejo en Rotterdam. Tial, mi daŭre esploris la eblecojn transdoni parton el mia tasko al kompetenta persono, kiu ankaŭ poste estos preta akcepti tion. Intertempe mi trovis tian personon, nome s-ron Nico Hoen, kiu jam kelkfoje verkis artikolojn en EK».
La transdono de la redaktora tasko definitive okazis ekde januaro 1963.
Panelo en Jerusalemo
La 29-a IKUE-kongreso (Rocca di Papa apud Romo, 1962) kreis fonduson, por starigi panelon kun la preĝo «Patro Nia» en Esperanto en la preĝejo «Pater» en Jerusalemo (Israelo).
Dum la sama kongreso okazis ankaŭ la oficiala fondo de la internacia junulara organizo «La Alta Flugo» (LAF), kies gazeto nomiĝis «Birdo».