HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 12

Himno de IKUE

En la maja numero 1937 de EK la IKUE-ĉefestraro anoncis, ke ĝi adoptis la konatan kanton «Ni volas Dion» kiel oficialan himnon; ĝi unuafoje kiel tia estis kantata dum la kongreso en Hago (aŭgusto 1937). Jen ĝia teksto:

NI VOLAS DION
Ni volas Vin, ho granda Dio!
Jen estas de la kristana ĥor’
la ĉiam redirita krio
de la fideleco al Sinjor’,
ĉar Reĝo estas Li.
Ni volas Vin, ĉar nia Patro,
ni volas Vin ĉar nia Di’.
Ni volas Vin en niaj domoj,
por ke dum ĝojo kaj dum pen’,
sur niaj karaj familianoj,
ripozu ĉiam Via ben’.
Nin ĉiam regu Kristo (ripeto)
Ni volas Vin en la lernejoj,
por ke el nia junular’,
restadu ĉiuj indaj membroj,
de la fidela Kristanar’. (ripeto)
Ni volas Vin ĉe l’ Parlamento,
por ke en ĉia landafer’,
Vi estu pli ol ia reĝo,
la vera Reĝo de la ter’. (ripeto)

Valoras mencii, ke septembre de la jaro 1913 la esperanta traduko de tiu himno estis kantita de la kongresantaj IKUE-anoj dum la ĝenerala aŭdienco ĉe Papo Pio la 10-a en la «Damasa korto» en Vatikano. «Laŭ speciala permeso konsentita al ni Esperantistoj, la Vatikana Orkestro eksonigis nian himnon “Ni volas Dion”, kaj ni, kun duoble fortaj voĉoj kantis tiun himnon fiere kaj entuziasme, meze de 3000 diverslingvaj pilgrimantoj» (EK, oktobro 1913).

Mortas pioniroj

La 19-an de februaro 1938 mortis unu el la grandaj pioniroj de IKUE, kiu havis grandegan signifon por la katolika Esperanto-movado: la litova prelato Aleksandro Dombrowski.

Same en tiu jaro mortis d-ro J. N. J. Smulders, pri kiu la IKUE-prezidanto Heilker skribis: «La mortinto unualoke estis la entuziasma pioniro de Esperanto inter la katolikoj, la senlaca redaktoro de “Nederlanda Katoliko”, la furioza polemikanto kun tiuj, kiuj kuraĝis ataki aŭ moki nian mondlingvon».

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support