HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 10

Hispana periodo

En januaro 1932 EK eniris «hispanan periodon», kiam sacerdoto J. Font Giralt, la tiama prezidanto de IKUE, transprenis la eldonadon de la revuo de IKUE.

La unua numero estis, kiel jam pli ofte en la historio de EK, dumonata. Sur la unua paĝo, Font Giralt skribis interalie:

«Sendube vi, kara leganto, miris ricevante el hispana lando la unuan numeron de nia kara oficiala organo kaj, vidante la nomojn sur la koverto, via miro kreskis. Sed ni volas kredi, ke tiu ĉi miro ne estos tro granda, ĉar vi rememoras la neregulan aperadon de EK dum la pasinta jaro kaj vi konas la fakton, ke la iama glora ESPERO KATOLIKA, la plej malnova el la esperantistaj gazetoj, fariĝis kvazaŭ la Cindrulino de la Esperanto-gazetaro… Kaj tion ni ne povis plu suferi. Ni ne povis vidi sendolore la malfortan vivon de nia oficiala organo de IKUE. Ni ja bezonas fortan, regule aperantan organon, kiu alportu al nia anaro dise laboranta, la varmon koran, la enkuraĝigon, la aprobon, la konvenan direktilon».

Nova direkto kaj vivo

«Sed estas absolute necese – tiel Font Giralt – preni novan direkton kaj alporti novan vivon en la malnovan, sed ĉiam junan, ESPERO KATOLIKA-n… La nuna eldonado de EK estas nur persona entrepreno de pastro Font Giralt, se ia rilato kun la ĉefestrafo de IKUE, kiel tia».

La nova redaktoro-eldonanto emfaze substrekis, ke la «eldonado estos provizora solvo, daŭrante ĝis alia pli bona prezentiĝos por la eldonado de la sociala organo de IKUE».

Intertempe, «Nederlanda Katoliko» denove pridiskutis en jarkunveno en junio 1933 (Amsterdamo) eventualan kunigon de EK kaj la Organo de la nederlanda ligo; denove la opinioj estis tre diversaj, kaj estis instalita komisiono por pristudi la aferon pli detale, ankaŭ la demandon, ĉu la nederlanda organo estonte povus esti eldonata kiel suplemento de EK.

«Nederlanda Katoliko» garantiu 500 abonantojn, en kompenso de malaltiĝo de la nederlanda kontribuaĵo, de 3 al 2 guldenoj. La esplorkomisiono apogis tiun proponon, en 1934 ankaŭ akceptita de la estraro de «Nederlanda Katoliko».

Misteroj

La hispana eldonado de EK bone funkciis ĝis novembro 1934, kiam la aperado de la revuo subite haltis kaj Font Giralt ne plu respondis al senditaj leteroj.

Schendeler, kiel sekretario de IKUE kaj en konsento kun la Vicprezidantino f-ino Larroche, klarigis skribe al Font Giralt, ke kombinado de la funkcioj de prezidanto de IKUE kaj redaktoro de EK montriĝis neinteresa por IKUE, kaj se li (Font Giralt) ne respondus al ĉi tiu letero, plej malfrue post du semajnoj, f-ino Larroche farus la necesajn paŝojn «por sanigi la neeblan situacion».

Tiu respondo flanke de Font Giralt ne envenis ĝustatempe. Tial, en la nederlanda organo de februaro 1935 estis publikigita jena deklaro: «Nia internacia katolika monata organo EK, sub redakcio kaj direktado de pastro Font Giralt en Gerona (Hispanio), ne plu estas eldonita ekde novembro, kiam alvenis la oktobra numero. Leteroj kaj plendoj, senditaj al pastro Font Giralt, ne akiris respondon».

Konforme la decidon de f-no Larroche, Schendeler transprenis la eldonadon de EK en Eindhoven (Nederlando), kaj estis formita redaktoraro, en kiu partoprenis Schendeler, ĝenerala sekretario de IKUE kaj ankaŭ prezidanto-komisaro de la «Akcia Societo EK», d-ro Smulders kaj S-ro Elias.

Li mortis kiel martiro

Rilate sacerdoton Font Giralt nur pli malfrue montriĝis la simpla, sed samtempe drama vero: li grave malsaniĝis, kaj finfine mizere trovis sian vivfinon en 1936, viktimo de la hispana enlanda milito.

Lia lasta vivsigno estis telegramo al Schendelef de la 3-a de oktobro 1934, kiu tekstis nur: «Letero sekvas. Font Giralt». La letero neniam sekvis, ĉar Font Giralt ne plu kapablis sendi ian ajn leteron. Nur pli poste oni sciis, ke maristoj terure martirigis lin, forhakis liajn manojn kaj bruligis lian korpon, la 17-an de aŭgusto 1936, sur la vojo de Collell al Girona.

Font Giralt, prezidanto de IKUE, mortis kiel martiro por sia religio.

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support