HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 8
Periodo de la «Komunikoj»
Pro manko de mono «Nederlanda Katoliko», ekde la jarkunveno 1920, ĉesis eldoni presitan organon kaj anstataŭigis ĝin per mimeografitaj «Mededelingen» («Komunikoj»), sub la redaktado de P. A. Schendeler, kiuj aperis ne regule sed nur kiam la nederlanda ligo disponis pri sufiĉe da enspezoj.
Poste, P. A. Schendeler, nun en sia funkcio de ĝenerala sekretario de IKUE, deklaris: «Jam pasis kelkaj monatoj depost kiam la antaŭa numero de la “Komunikoj” aperis, kaj ne jam reviviĝis nia oficiala organo “Espero Katolika”. Ĉar tamen la IKUE-anoj nepre bezonas interligilon… la nederlandaj gesamideanoj klopodas solvi la malfacilan problemon, aperigante sian landan organon tute en esperanto, por servi samtempe al la internacia katolika Esperanto-movado».
Ekde la komenco de 1924, «Komunikoj» do aperis ekskluzive en la internacia lingvo, kaj publikigis preskaŭ nur informojn pri IKUE.
Reapero de «Espero Katolika»
Post la 9-a Kongreso de IKUE (Vieno, aŭgusto 1924), feliĉe EK denove ekaperis, nun en Parizo (Francio), sub redaktado de sacerdoto Ramboux.
Tamen Schendeler daŭrigis la eldonon de «Komunikoj», ekskluzive en Esperanto, kvazaŭ konkurence al la reaperinta EK.
Montriĝis jam tuj, post la reapero de EK, ke nek granda parto de la membroj de Nederlanda Katoliko, nek la membroj de IKUE, estis feliĉaj pri la rolo de la «Komunikoj».
Schendeler ricevis pri tiu afero multajn leterojn kaj protestojn, kaj klarigis sian propran starpunkton en «Komunikoj» de septembro 1924: «Ĉu do la “Komunikoj” de nun estos superfluaj? Ne ĝis nun. Nur kiam membroj de IKUE abonos aŭ almenaŭ facile povos aboni “Espero Katolika”-n, nur tiam la “Komunikoj” estos superfluaj».
La afero de la «Komunikoj» trovis amikecan solvon post kiam Schendeler lojale deklaris: «…Nun ke EK regule aperas, tiu kialo foriĝas, kaj tial mi kredas, ke nun estas tempo por proponi al “Nia Deka” (Romo, 1925), ke la apero de “Komunikoj” ĉesu».